Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de Esperantisto

Oni rakontas, ke en malnova kafejo de nordhispana urbo okazis akra diskutado pri tio, kiamaniere leonoj roras. Du nerepacigeblaj flankoj stariĝis: unu defendis la ideon, ke leonoj roras enen, kaj la alia, ke tiuj grandaj felisoj roras elen. Semajnoj kaj monatoj pasis, oni konsultis librojn pri zoologio, alvenis lertaj ĉasistoj kaj spertaj fakuloj..., tamen la du grupoj, enenistoj kaj elenistoj, ne atingis interkonsenton. Fine, cirko kun bestoj instaliĝis ekster la urbo kaj, la sekvan vesperon, la diskutantaro decidis viziti ĝin. Apud la cirkotendo staris granda kaĝo kaj, post la alveno de la grupanoj, la plej decidema el ili ŝovis incite bastonon tra la krado. Kompreneble, la leono, kiu ne povis toleri tian spitadon, forte kaj klare ekroris. Tuj la flanko, kiu konstatis sian teorion malvalidigita pro la leona ago, kriis ĉagrenita al la besto: “Tiel oni ne roras!”.

Ni, homoj, estas tiaj. Per la mirinda cerbo ni kapablas elpensi la plej nekredeblajn bonaĵojn artajn kaj teknikajn, la plej pensigajn filozofierojn, la plej subtilajn versojn kaj prozaĵojn, sed ankaŭ, neeviteble, ni misuzas la menson por taksi blanka la karbon kaj hela la nokton, se tio taŭgas al niaj celoj. La sama pensilo, kiu permesas al ni elstari kiel la plej evoluintaj estuloj sur la tero, kapabligas nin ankaŭ mensogi, murdi kaj detrui la propran grundon, kiun ni surpaŝas. Pro tio la homaro, kiu havas sufiĉe da nutraĵoj por ĉiuj, kreis ekonomian sistemon, dank’ al kiu duono de la mondo malsategas, dum la alia duono trodikiĝas. Eĉ havante la plej taŭgan lingvon, por ke ĉiuj popoloj de la mondo komunikiĝu neŭtrale kaj facile, oni admone obĵetas: “Ne! Ni ne uzu ĝin!”. Tiel oni ne roras.

Tamen oni devas konfesi, ke ni, esperantistoj, ofte agas tiel. Ankaŭ ni emas diskuti pri ĉio kaj nenio, pri gravaj kaj negravaj temoj, baldaŭ starigante du flankojn por disputi senlace, ĉu pli taŭgas bona aŭ mava lingvo, ĉu itaata, Slovakio aŭ Slovakujo... Mi certe ankoraŭ ne aŭdis samideanojn polemiki pri la leona rorado, sed mi ja konas la senfinan diskutadon pri la frazo: “Resti kun leono estas danĝere” / “Resti kun leono estas danĝera”. Temas pri interesplena gramatika debato, ĉar la adverbo “danĝere” aŭ la adjektivo “danĝera” ambaŭ rilatas al la vorto “Resti”, kiu estas ja verbo, sed verbo, kiu en tiu frazo rolas kiel subjekto, kaj tio estas la kerno de la disputo. Kompreneble mi havas solidan opinion pri tio, kaj ĉu vi scias, kion mi dirus al tiuj malsaĝuloj, kiuj ĉi-rilate opinias malsame ol mi? “Tiel oni ne roras!

Al la geamikoj de la Somera Esperanto-Studado 2014 en Nitra (Slovakio)