Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de instruisto de Esperanto

Substreku de da:

(Ĉe vendotablo de malnova vinvendejo)
VENDISTO 1 - Bonan tagon!
KLIENTO - Bonan tagon!
VENDISTO 1 - Kion vi deziras?
K - Mi deziras iom de/da vino. Mi ŝatus aĉeti botelon de/da ruĝa vino.
V1 - Ĉu vi kunportis botelon de/da vino?
K - Mi ne komprenas. Mi volas aĉeti botelon de/da vino.
V1 - Jes. Sed mi demandas, ĉu vi havas botelon. Mi celas malplenan botelon de/da vino por ke mi plenigu ĝin per la plej bona ruĝa vino. Ni havas la vinon nur en bareloj. K - Ha, bone. Nun mi komprenas. Ne. Mi havas nek botelon de/da vino, nek botelon de/da akvo. Nenian botelon mi havas.
V1 - Do, unue vi devas aĉeti botelon de/da vino ĉe la alia vendotablo kaj poste bonvolu reveni por aĉeti botelon de/da vino.

(Ĉe la alia vendotablo)
VENDISTO 2 - Bonan tagon!
K - Bonan tagon!
V2 - Kion vi deziras?
K - Mi volas aĉeti botelon de/da vino por poste aĉeti botelon de/da vino.
V2 - En ordo. Mi havas tiajn botelojn de/da ŝaŭmvino, kiuj estas malmultekostaj, kaj tiajn ĉi elegantajn botelojn de/da ruĝa vino, kiuj estas pli multekostaj. Kian vinon vi volas aĉeti?
K - Hm! Nu, fakte mi aĉetos botelon de/da ŝaŭmvino (mallaŭte dirante nur por si mem) por poste aĉeti botelon de/da ruĝa vino.

(Ĉe la unua vendotablo)
V1 - Saluton denove!
K - Resaluton!
V1 - Ho, mi pensis, ke vi volas aĉeti botelon de/da ruĝa vino, sed vi havas botelon de/da ŝaŭmvino...
K - Jes. Se tio ne estas kontraŭleĝa, bonvolu plenigi mian botelon de/da ŝaŭmvino per la plej bona ruĝa vino el viaj bareloj.
V1 - En ordo. La kliento ĉiam pravas. Ĉu vi deziras ion alian?
K - Jes, ĉu vi havas glasojn?
V1 - Kompreneble. Ĉu vi celas glasojn de/da vino aŭ glasojn de/da vino?
K - Veeee!!! Mi ekkabeos kaj lernos Idon!

Solvo: da, da, de, da, de, de, de, de, da / de, da, de, de, de, da / da, de, de, da, de