Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Kiam mi estis infano, mia patrino sendis min aĉeti kelkajn bazajn aferojn en apuda vendejo. Pro mia aĝo mi ankoraŭ ne scipovis legi, tial ŝi pretigis por mi specialan aĉetliston. Mi discipline viciĝis malantaŭ gigantaj klientinoj, kaj kiam la vendisto petis de mi, kion mi deziras, mi blokiĝis pro lingvaj kialoj.
Mi klarigu, ke tiutempe ni suferis la diktaturon de Franco, kiu regis Hispanion de 1939 ĝis 1975, kaj nia lingvo, la kataluna, estis malpermesata. Eĉ junaj infanoj sciis, ke oni ne parolu katalune al nekonatoj aŭ al homoj parolantaj la hispanan. Ni revenu al la historia fakto.
La vendisto demandis min hispane kaj, en tiu momento, mi ne kapablis memori la ĉi-lingvan nomon de laktuko (lechuga tute malsimila al la kataluna: enciam). Por klopodi memori tiun hispanan vorton, mi koncentriĝis sur la listo pretigita de mia patrino, kaj ĉar mi ne sukcesis, la vendisto prenis ĝin por vidi pri kio temas. Li eksplodis je rido, kiam montriĝis, ke tiu listo havis desegnojn de la aĉetendaĵoj: desegno de laktuko kaj cifero “1”, desegno de ovo kaj cifero “6” ktp. Sed ne nur li amuziĝis, ĉar kiam li montris la liston en la vendejo, ĉiuj ridegis pro la bona ideo de mia patrino.
[FORIGITA!: [desegno 1]]
Mi jam preskaŭ forgesis tiun tute veran anekdoton, kiam hodiaŭ mi legis tviteron* kun simila enhavo. Temas pri nepo, kiu pretigas telefonlibron por sia nelegipova avino per desegnoj rilatantaj al ŝiaj najbaroj, geamikoj kaj parencoj.
[FORIGITA!: [desegno 2]]
Kaj tiu afero pensigis min. Por homoj, kies denaska lingvo havas alian skribsistemon, la lernado de Esperanto multe komplikiĝas, ĉar ili devas lerni ankaŭ malneŭtralan alfabeton. Do, nuntempe, kiam ĉiuj uzas miensimbolojn en la poŝtelefonaj mesaĝoj, eble la sistemo de mia patrino (kaj de tiu nepo) taŭgus kaj ni povus starigi vere neŭtralan skribsistemon por vere internacia lingvo. Kompreneble, la signoj por konkretaj aĵoj estus sufiĉe facilaj: simpla desegno de domo estus “domo”, skizo de tablo estus “tablo” ktp. Alia afero estas desegni tiujn lingvajn vortojn, kiuj ne rilatas rekte al la ekstera mondo, sed tiujn, kiuj havas nur gramatikan rolon. Unu el tiuj gravaj defioj rilatas al la prepozicioj. Mi multe pensis pri tio, kaj mi kredas, ke ja eblas trovi taŭgajn solvojn. Ekzemple, la prepozicio “al” povus esti prezentita kiel sago, “ĝis” kiel sago kun limo, “el” pere de sago, kiu eliras el kvadrato ktp.
[FORIGITA!: [desegno 3]]
Tamen, mi devas konfesi, ke mi ja stumblis antaŭ la akuzativo. Jes, kiumaniere fari tion? Kiel oni povas “desegni” nian plej amatan Esperantan gramatikaĵon? Sed baldaŭ mi trovis la solvon: ĉu vi scias, kiel la plej eminenta Esperanta instruisto “akuzativas”? Ĉiuj el vi, kiuj iam ĉeestis lecionon de Katalin Kováts certe konas ŝian piedbatan respondon.
Pro tio, la frazo: “Ŝi farbas la domon blanka” estus facile transskribebla kiel:
[FORIGITA!: [desegno 4a]]
La substreko sub la desegno de domo indikas la difinan artikolon.
Sed, atentu, ĉar la frazo:
[FORIGITA!: [desegno 4b]]
havas tute alian signifon.
Ni fieru pri nia fajna kaj nuancoriĉa lingvo!
*publikaĵo en la socia reto Twitter
Al Katalin Kováts, kiu ricevis la premion Onisaburo Deguĉi, kadre de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono 2018