Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de kisemulo

En mia lando, kiam - laŭ la kataluna senvorta kodo - mi kisas renkontitan konatulinon aŭ ĵus prezentitan nekonatulinon, mi agas tute nature. Tamen, viroj pli emas brakumi aliajn virojn kaj frapi iliajn ŝultrojn ol kisi unu la alian, sed estus malĝentile frapi knabinojn kaj virinojn. Finfine temas pri moraj kuriozaĵoj, kiuj, cetere, interesas neniun.

Aŭ preskaŭ neniun, ĉar ni esperantistoj, kiel vojaĝemaj bestoj, kutime kontaktiĝas kun alilandaj homoj. Tiurilate, same kiel la Lingvo Internacia ankoraŭ ne tute solvis kelkajn tiklajn punktojn - pri kiuj ĉiu emas sekvi sian denaskan lingvon, ĝis interkonsento pri propre Esperanta solvo (mi pensas pri voĉmodulado, proverbaro, metaforoj, neologismoj ktp.) - en Esperantio oni ankaŭ ne atingis konsenton pri tiaj moraj malsimilaĵoj.

Renkontiĝante kun polino, ekzemple, mi emas kisi ŝin dufoje, tamen, ŝi intencas trifoje kisi min. Amuza momento okazas, kiam ŝi serĉas en la aero mian trian vangon kaj mi jam retiriĝis. Hungarino kutimas kisi dufoje, do, ne devus esti problemo, sed ŝi klopodas unue kisi mian maldekstran vangon, kaj mi ŝian dekstran, pro tio, ne strange, ni senaverte kisas unu la alian surlipe antaŭ la surprizita rigardo de ŝia koramiko. Plej malfacile estas taŭge kisi francinon, ĉar laŭregione oni kisas unu la alian unufoje, dufoje, trifoje, kvarfoje eĉ kvinfoje. Aldone, tute ne klopodu kisi azianinon.

Se Zamenhof elektis por Esperanto la plej bonajn solvojn el ĉiuj lingvoj de li konataj, eble ni devus elekti taŭgan Esperantan kis-konduton. Ĝis ni atingos tion, mi humile proponas du provizorajn solvojn:

  1. Malnovstila propono: viro ĝentile kisas virinon laŭ ŝialanda moro. Por plifaciligi tian internacian kisadon, en la kongresaj ŝildoj oni devus skribi priinformajn signojn. Ekzemple, en ŝildo de polino devus esti la skribaĵo “3MD” (3 kisoj, maldekstre), en hungarina ŝildo “2MD”, en azianina ŝildo “0!”, ktp.
  2. Laŭlandmora propono: ĉiu agas laŭ la kutimo de la gastigantoj. Tiucele, en la kongresa retpaĝo oni sciigus la partoprenontojn pri la tieaj kis-kondutoj.

Pli ŝatante tiun duan proponon, mi rimarkis ke ĝi havas du nekonvenaĵojn:

a) Neniu ofendiĝas ricevante du kisojn anstataŭ unu aŭ tri, sed eble tio povas ĝeni homojn venantajn de malkisemaj kulturoj. Dezirante timigi neniun, inter la landaj moroj oni aldonu la devizon “ne kisu geazianojn” kaj afero solvita.

b) Okaze de Esperanta renkontiĝo en “kvinkisa” franca regiono, mi proponas iom plilongigi la aranĝon, por ke ĉiuj havu tempon kisadi unu la aliajn.