Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de klasifikanto

En mia hejma kuirejo ni havas etan tirkestaron kun kvar tirkestoj por la manĝilaro. Ĉe ni la ĉefaj manĝilaroj estas forko, tranĉilo kaj kulero. Do, la unua tirkesto havas la forkojn, la dua la tranĉilojn kaj la tria la kulerojn. Tio klaras. En la kvara ni havas la kuleretojn. Tamen, kien ni metu la forketojn? Ni havas malmultajn kaj fakte ne tro ofte ni bezonas ilin, sed kompreneble ili ja rajtas havi sian propran lokon kaj devas esti troveblaj okaze de neceso. Foje mi serĉas la forketojn en la kvara tirkesto kun la kuleretoj, tamen, mi mem ofte metas ilin en la tirkeston por la normalaj forkoj.

Ni analizu la aferon detale, ĉar la solvo ne facilas, tial ke ĝi baziĝas sur la jena demando: ĉu ni favoru la formon (forketoj kun forkoj), ĉu ni favoru la funkcion (pordesertaj manĝilaroj kune), ĉu ni favoru la grandecon (forketoj kun kuleretoj).

Fakte en alia pli granda tirkesto ni havas kune aliajn ilojn kiel kuleregoj, forkegoj kaj kuirejaj tranĉiloj. Kompreneble ili ne kunestas pro sia formo, nek pro sia grandeco, nek pro sia funkcio: la tranĉileto por senŝeligi terpomojn neniel kompareblas kun paro de forkego kaj kulerego, kiujn oni uzas por servi per manĝaĵo ĉetable. Do finfine ni alvenas al la kutima “pelmela tirkesto”, kiu enhavas ĉion alian, kion ni ne kapablis klasifiki taŭge.

Ĉiam ekzistas kriterio de klasifikado, malgraŭ ke ne malofte oni ne konscias pri tio. Okazas ankaŭ, ke la kriterio malsamas laŭ la vidpunkto. Diru al infano, ke balenoj kaj delfenoj ne estas fiŝoj. Li tutcerte rigardos vin, kvazaŭ vi estus granda sencerbulo.

Tiaj stultaj pensoj aperadas, kiam mi klopodas kompreni, kio estas mi por vi: ĉu mi estas nura amiko, aŭ porokaza amoranto, aŭ nur poŝtuko por sekigi viajn larmojn? Kian kriterion vi uzas por klasifiki min? Sincere dirite, mi jam supozas, ke ne temas pri grandeco aŭ formo, do eble temas pri funkcio. Do, kiu estas mia funkcio por vi? Ĉu mi estas kiel forketo, kiun vi ne scias kien meti? Plej certe mi devas iri al la jam menciita “pelmela tirkesto” kune kun aliaj kompatindaj eks- kaj duon-amantoj viaj.