Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nuklea energio — La necesa risko

La redakcio

Elektra energio estas nepraĵo en moderna urba vivo. Estas ne multaj aferoj, kiujn eblas konkretigi sen uzo de elektro. Tamen nur ĉe elektropaneo, kiam ni eniras malluman ĉambron kaj instinkte tuŝas la senutilan lumŝaltilon, ni rimarkas kiom grava ĝi estas en nia ĉiutaga vivo. Eble moderna infano kredas ke, samkiel la lakto, kiun ĝi trinkas, venas el skatolo kaj ne de iu bovino (kiun ĝi neniam reale vidis), la elektro venas el la elektringoj sur la muroj de ĝia domo. Kompreneble, ĝi kreskos kaj eventuale atentos ke, por ke restu ŝalteblaj ĉiuj aparatoj kaj lampoj, kiujn ni ĉiuj havas hejme, devas ekzisti iu energifonto.

Nuklea (aŭ atomkerna) energio estas tre alloga fonto de elektra energio por multaj landoj de la mondo, tiel ĝi nuntempe troviĝas en plejmulto de la ĉefe disvolvitaj kaj industriaj landoj. Ĝi estas produktata per uzo de radioaktivaj materialoj, kiuj tra nuklea reakcio produktas varmon. La nukleaj centraloj uzas tiun varmon por krei akvo-vaporon, kiu uzatas por turni turbinojn kaj produktas elektron.

Nuklea energio fariĝis uzebla por la ĝenerala popolo de 1956, kiam unuafoje centralo “Calder Hall” en Britio produktis elektron el ĝi je komerca skalo. En 2009 fukciadis 210 nukleaj centraloj en 31 landoj kun 436 reaktoroj produktanta la energion de 372 GW. Ili ĉiuj produktas 15% de la monda elektra energio. Usono produktas plejmulton da nuklea energio, kiu tamen liveras nur 19% de la elektro, kiun la lando konsumas, dum Francio produktas la plej grandan procentaĵon de sia elektro per nukleaj reaktoroj — 80% (en 2006). Nur Usono, Francio kaj Japanio kune, produktas pli ol duonon (56%) de la tutmonda nuklea elektra energio.

Unu el la ĉefaj argumentoj de ĝiaj defendantoj estas ke ĝi estas pli pura energifonto ol naftaj aŭ karbaj centraloj, ke ĝi ne uzas fosilian brulaĵon, kaj tiel ne poluas la medion per forcej-efikaj gasoj. Tamen ĝiaj kontraŭantoj kritikas la atomcentraloj pro la fakto, ke ili postlasas atoman rubaĵon, kiun necesas gardi en sekuraj kondiĉoj dum jarcentoj aŭ eĉ pli longe. Aldone, temas pri danĝera teknologio, kaj la demandoj kaj duboj pri ĝia sekureco ĉiam svarmas, precipe post akcidentoj, kiel la plej freŝdata en Fukiŝima 1, kiu same kiel Ĉernobilo estis klasita sur nivelo 7, t.e. la plej alta nivelo laŭ la internacia skalo por nukleaj eventoj.

Eĉ nun, Fukuŝima problemo ankoraŭ ne finiĝis. Nuntempe, pro la etendiĝo de la radioaktiveco, 80 mil homoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn. Fiŝkaptado kaj terkulturado estis endanĝerigitaj kaj la landa registaro jam decidis fermi unu el siaj plej danĝer-potencialaj centraloj kaj revizios la porestontecajn planojn pri tia energifonto. Nuklea energio povas esti efika kaj moderna maneiro ekhavi energion, sed ĉu la riskoj kompensas la avantaĝojn? Ĉu entute eblus por moderna homo en ĉiuj lokoj de la mondo vivi sendepende de ĝi? Verŝajne ne, pro tio ĝi estas necesa risko, al kiu ni devas simple alkutimiĝi.