Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de komputilvendisto

Mia unua laboro kiel dungito estis en komputilvendejo en Barcelono. Tiutempe, fine de la okdekaj jaroj, la komputilaj ekranoj estis nigraj kaj la literoj verdaj. Ankoraŭ ekzistis nek musoj, nek grafikaj operaciumaj sistemoj, kaj kiam kliento aĉetis komputilon, tio estis ja grava okazaĵo. Ni kunportis la ĵus akiritan ilon al la hejmo aŭ al la oficejo de la kliento por instali ĝin kaj instrui la uzonton per duhora rapida kurso. Ni revis pri tio ke en la, onidire, evoluintaj landoj, homoj iros al vendejo, aĉetos sian komputilon, pagos kaj foriros sen pliaj komplikaĵoj. Kompreneble, neniu pensis tiam pri aĉetado per tutmonda reto, kiu ekzistis nur en la menso de kelkaj guruoj.

Mi jam estis sufiĉe sperta vendisto, kiam la Biologia Universitato de mia urbo aĉetis novan komputilon. Laŭ nia tiama kutimo, mi kunportis la novan aĉetaĵon, instalis ĝin kaj instruis la sekretariinon funkciigi ĝin. La sekvan semajnon telefonvoko atentigis min, ke iu fuŝo okazis tie. Mi reiris al la universitato por klopodi solvi la problemon. Fakte, mi havis nenian ideon pri komputila riparado, sed ofte temis pri kablo malbone konektita aŭ ne sufiĉe bona kono de la uzanto. Tamen, ĉi-okaze ne. La komputilo de la biologia universitato ŝajnis havi ion pli gravan: de tempo al tempo aperis strangaj literoj sur la ekrano kaj tuj poste ili malaperis kvazaŭ dancante sur la timige nigra fono. Mi estis diranta al la sekretariino, ke mi kunportos novan sendifektan komputilon, kiam aperis ŝia ĉefo.

Li aspektis tipe: distriĝema geniulo kun nekombitaj haroj kaj duonrompitaj okulvitroj, ĵus elirinta el la laboratorio. Kun serioza mieno li diris al mi: “ĉu vi ne opinias, ke povas temi pri viruso?”. Tiutempe, oni ankoraŭ tute ne parolis pri tiaj informadikaj virusoj, do vi povas imagi, ke tiu komento surprizis min, kvazaŭ li dirintus: “ĉu vi ne opinias, ke la komputilo deprimiĝis?”. Kiel viruso aŭ bakterio povus eniri komputilon? mi pensis. Ba, tiuj sciencistoj loĝas inter mikroorganismoj kaj vidas ilin ĉie. Mi afable respondis, ke ne, ke tio tute ne eblas. Mi ridis dum semajno pro la freneza komento de la stulta geniulo, sed post kelkaj monatoj mi legis en faka revuo, ke tiuj komputilaj virusoj ja ekzistas kaj, kiel nuntempe ĉiuj scias, ili kapablas kaŭzi vere gravajn problemojn. Do finfine montriĝis, ke la stultulo estis nur mi, kiel kutime.