Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LA BLAGA BLOGO

Viktoro SOLÉ - Katalunio

Blogo de korpa konsciulo

Ĉio komenciĝis, kiam mi vizitis specialan kuraciston pro kelkaj dorsaj doloroj. Post mallonga babilado, li petis, ke mi piediru iomete laŭ pretigita vojo ene de lia konsultejo. Mi ankoraŭ honte memoras mian respondon: “Ne, ne, doktoro, ne temas pri miaj piedoj, sed pri mia dorso”. La kuracisto ridete asertis: “Vi havas ununuran korpon, kaj ĉio estas interkonektita”. Tiam mi malmulte komprenis, sed la fakto estas, ke post kelkaj aranĝoj en miaj ŝuoj kaj en mia piedirmaniero miaj dorsaj doloroj efektive malaperis.

Tio sufiĉe pensigis min: “Eble tiu doktoro pravis, kaj mia korpo ja havas tiajn interkonektojn”. Kaj mi decidis atente studi “mian ununuran korpon”. Ĉu vi perceptas, krom via koro, viajn renojn kaj hepaton? Ĉu vi iam konscias, ke vi havas du pulmojn?

Antaŭ kelkaj jaroj, ankaŭ mi ne. Sed mi studadis la aferon: Mi aliĝis al kursoj pri jogo, tajĝio, zena meditado kaj la tekniko Aleksander, vizitis kuracistojn kaj fakulojn pri ĉio ĉi, legis amason da libroj kaj revuoj pri tiaj temoj, kaj nun mi scias, ke mi havas celiakan plekson kaj du pulmojn, ke miaj plandoj havas nervojn, kiuj atingas la tutan korpon. Fakte, mi povas kontroli preskaŭ ĉiujn korpajn partojn. Mi lernis, kiamaniere eblas spiri per ununura pulmo. Mi perceptas mian vertebran kolumnon, ostojn kaj nervojn. Mi ankaŭ regas miajn koron, renojn, hepaton kaj pankreaton. Nun mi jam tute komprenas tion, kion diris al mi la doktoro: “Ĉio estas interkonektita”, ĉar mi estas tre konscia pri mia korpo. Mia edzino — fakte, eksedzino —, opiniis, ke “vi estas TRO konscia pri via korpo, kaj la ekstera mondo ne interesas vin”, sed tio estus alia temo.

Mi estas feliĉa. Mia vivo multe ŝanĝiĝis ĝenerale pozitive, sed estas kelkaj etaj ĝenaĵoj. Mi tiel majstre regas mian korpon, ke ĝi povas fari nenion sen miaj ordonoj: La stomako ne komencas digestadon, ĝis mi sendas taŭgan ordonon. Samtempe, mia koro ne batas, se mi ne deziras tion, ankaŭ pulmoj, renoj kaj hepato kuraĝas fari nenion sen mia konscia permeso. Kompreneble, tio havas siajn nekonvenaĵojn, ĉar, kiam mi forgesas doni ordonon al iu organo, ĝi ne komencas labori aŭ ne daŭrigas sian funkciadon. Ekzemple, kiam mi ankoraŭ loĝis kun mia edzino, amorante, fojfoje mi forgesis ordoni al la koro daŭrigi fortan batadon, kaj kompreneble, se la batado ne estas sufiĉe forta, la sango ne atingas ĉiujn korpajn pintojn, membrojn kaj angulojn, kaj vi povas diveni la konsekvencojn (sed, kiel dirite, tio estus alia temo).

Nuntempe, fakte, mi povas fari nenion pli ol kontroladon de mia korpo. Se mi komencas alian taskon, iu korpa funkcio ĉesas, do estas danĝere por mia sano. Mi rezignis mian laboron kaj dediĉas miajn fortojn al la kompleta korpa regado. Eĉ tiun blogeron mi mem jam ne kapablis skribi, kaj mi diktis ĝin malrapide kaj interrompe al mia patrino, kiu kore zorgas pri mi kun strange miksita sento inter miro kaj kompato.