Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LA BLAGA BLOGO

Blogo de teoriisto

Laŭ la malnovgreka lingvo teoriisto estas tiu, kiu observas. Ne temas pri homo kiu agas, sed pri estulo, kiu rigardas kiel aliaj homoj agas. Estas vero, ke el kelka distanco, foje, oni povas pli bone studi la aferon. Fakte, kiam oni analizas historiajn epokojn, ekzemple, eblas esti nur teoriisto, ĉar, kompreneble, oni jam ne povas vivi kaj agi en tiu loko dum tiu pratempo.

Johann Joachim Winckelmann (1717-1768) estis fama teoriisto, kiu studis la malnovgrekan arton, kaj rimarkinte, ke la skulptaĵoj kaj konstruaĵoj tiamaj estis tute blankaj, prezentis sukcesan teorion pri la aŭstera kaj nobla sinteno, pri la ekvilibra karaktero de la samtempuloj de Sokrato, Platono kaj Aristotelo. De tiu teorio venas la disvastigita ideo pri la pura, blanka, eleganta, ekvilibra kaj senornama malnovgreka arto. Ĝuste tiu manko de koloroj estis kerna punkto de lia tezo, ĉar la pure blanka marmoro prezentas purajn liniojn kaj formojn sen kromaj stimuloj, kiuj povus trompi aŭ misgvidi la perceptadon de la observanto.

Winckelmann fakte kreis la klasikan idealon. Post tio, multaj arkitektoj kaj skulptistoj baziĝis sur tiu teorio por plani kaj krei siajn projektojn, ĉar la nobla greka arto iĝis ja sekvinda idealo. La listo de konstruaĵoj kreitaj laŭ tia kredo ne estas sensignifa: la Blanka Domo de Vaŝingtono, la oficialaj konstruaĵoj de la mussolinia epoko en Italio, tiuj de la hitlera tempo en Germanio kaj tiuj de la stalina regado en Sovet-Unio.

Tamen — kiel teoriisto mi ĉiam devas tameni — Winckelmann ne atentis kelkajn menciojn pri la graveco de la pentristoj de skulptaĵoj kaj muroj troveblaj en klasikaj grekaj tekstoj. Aldone, ju pli da homoj ŝatis lian teorion, des pli da sekvantoj vojaĝis al Grekio por malkovri novajn ruinojn kaj novajn skulptaĵojn. La vero estis ke neignorebla kvanto el tiuj skulptaĵoj ankoraŭ havis videblajn kolorajn spurojn. Sed malgraŭ tio, kelkaj arkeologoj estis tiel blinde entuziasmaj pri la teorio de Winckelmann, ke ili taksis malebla tion, kion ili malkovris kaj forviŝis la “netaŭgajn” kolorojn, kiuj, laŭ ili, malpurigis la noblecon de la ĵus elterigitaj skulptaĵoj.

Ni pripensu iomete la aferon: el la atenta observado de la realo, teoriisto kreas konceptojn, ĵonglas per ili kaj, el tiu ĵonglado, aperas nova teorio. Poste, tiu teorio devas reiri al la reala mondo por vidi, ĉu ĝi funkcias, ĉu ĝi utilas, ĉu ĝi helpas, ĉar finfine estas la realo mem, kiu devas validigi aŭ malvalidigi ĝin.

Tamen — kiel teoriisto mi ĉiam... nu, vi jam scias — estas pli facile ŝanĝi la realon ol ŝanĝi sukcesan teorion. Tial, anstataŭ bunte farbi la noblajn konstruaĵojn de la dudeka jarcento por fidele sekvi la vere kolorriĉan grekan arton, ŝajne estas pli bone forviŝi la herezajn restantajn kolorojn de la ĵus malkovritaj skulptaĵoj, kaŝante la realon sub la prestiĝan tapiŝon de tiu nobla winckelmanna teorio. Ni homoj ja estas tiaj — mi asertas tion post multaj jaroj da atenta observado. Tio estas mia teorio kaj ne klopodu kontraŭi ĝin, bonvolu!