Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La Blaga Blogo

Blogo de lingvolernanto

Viktoro SOLÉ- Katalunio

— Ĉu vi komprenas kiel komputilo funkcias?

— Nu, pli-malpli...

— Bone, vi scias, ke ĝi havas malmolan diskon kun finia memora kapacito...

— Jes, kompreneble...

— Kaj, kio okazas kiam la disko estas tutplena?

— Nu, la komputilo malrapide funkcias kaj krome, oni povas enmeti nenion se antaŭe oni ne viŝas ion ajn...

Tiamaniere iris la parolado kun la doktoro. Mi dankas, ke li estis sufiĉe klara: laŭ lia diagnozo mia cerbo similas al preskaŭ plenplena malmola disko de komputilo.

Ĉio komenciĝis, kiam mi avertis, ke mi forgesas etajn aferojn. Unue, temis pri malgravaĵoj. Ŝajnas al mi, ke ĉiu homo havas tiajn forgesadojn: ĉu vi ne troviĝis en la kuirejo de via hejmo kaj, tiam, ne povis memori la kialon? Ĉu vi iam ne forgesis la nomon de konatulo?

En ĝeneralaj vortoj, tio ne estas tro zorgiga, sed por mi, tre ordema homo, ja estis. Mi kapablis mense kontroli amason da aferoj sen la helpo de agendo, ĉu papera, ĉu komputila. Fakte, antaŭ kelkaj jaroj mi parkeris amason da telefonnumeroj, sed nuntempe, per la novaj poŝtelefonoj, oni jam ne plu bezonas okupi sian cerbon pri tio.

Aliflanke, mi estas instruisto kaj devas enkapigi la nomojn de miaj lernantoj. Mi taksas kiel gravan pekon forgesi nomon de lernanto: “forgesi la nomon, forgesi la homon”. Tamen, post la unuaj negravaj forgesaĵoj, mi ekkomencis forgesi pli seriozajn aferojn: antaŭ nelonge mi foriris, hejme lasante la kuirilon ŝaltita, la pasintan semajnon mi forgesis mian sekretan numeron por eltiri monon el aŭtomata banko. Vidante tion, mi skribis miajn retpaĝajn pasvortojn en bone kaŝitan dokumenton, sed nun jam ne memoras kien mi metis ĝin.

Aldone, mi tre ŝatas lingvojn, kaj nun, se mi bone memoras, mi lernas tri lingvojn samtempe, do mi bezonas multe laborigi mian cerbon. Eble ĝi jam multe suferis pro la neracia kvanto de “phrasal verbs”, pro la arbitra ortografio kaj de la angla, kaj de la franca, pro mil reguloj kaj du mil esceptoj, pro la transitiveco aŭ netransitiveco de la Esperantaj verboj... Do, laŭ la doktoro, la problemo estas, ke mia cerbo ne povas akcepti pli da datumoj. Se mi klopodas enmeti iun ajn novaĵon, same kiel la komputilo, kelkaj gravaj aŭ negravaj informaĵoj hazarde malaperos.

Nun mi devas decidi, ĉu mi preferas finfine enkapigi, kiel funkcias la Esperantaj finaĵoj -ita, -ata, -ota, -inta, -anta, -onta, aŭ ne forgesi la nomon, ekzemple, de mia bopatrino. Dilemo, ĉu ne?