Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LA BLAGA BLOGO

Viktoro SOLÉ - Katalunio

Blogo de malliberulo

Mi memoras, ke, kiam mi estis infano, miaj gepatroj ĉiam admonis min pro la fakto ke mi ĉiam tuŝas ĉion. “Tuŝulo, vi havas la okulojn en la fingroj!” oni ĉiam skolde diris al mi. Temis pri aŭtomata ago. Mi pensis: — Ho, kiel bela floro! kaj mi tuŝis ĝin; ho! kiel bona biciklo! kaj miaj manoj jam prenis ĝin; ho! kiel dezirinda kuko! kaj mi jam havis ĝin enmane... Kiam ni eniris butikon, mia patrino, sperta pro la problemoj, kiujn mia tuŝemo kaŭzadis, ĉiam flustris al mi: metu la manojn en viajn poŝojn! Fakte, plejofte (plej-ofte) sufiĉis, ke ŝi susuris: “manojn!” Kaj mi obeis, kompreneble, sed miaj manoj moviĝadis ene de la poŝoj, pligrandigante ilin, kvazaŭ ili tuŝis la butikajn vidindaĵojn, kiujn mi avide rigardadis.

Lerneje, mi ankaŭ havis problemetojn. Miaj samklasanoj malpermesis al mi ludi piedpilkon, ĉar mi ne sukcesis ne tuŝi la pilkon mane. “Provu flugpilkadon!” ili kriis al mi. La ideo estis bona, ĉar oni ludas tiun sporton per la manoj. Mi ankaŭ klopodis ludi ĝin, sed la reton oni ne rajtas tuŝi. Kaj mi ĉiam faris tion.

Kiam mi estis junulo, multe da tempo antaŭ ol oni elpensis la modernajn tuŝeblajn ekranojn (kiujn mi multe ŝatas), mi jam klopodis fingre interagi kun la komputilaj ekranoj, malgraŭ ke tia fingrumado estis tute senutila kaj mia ekrano ĉiam estis plenplena de miaj fingraj spuroj. Certe, miaj fingraj spuroj estas ĉie: en muzeoj, sur skulptaĵoj, monumentoj, konstruaĵoj kaj sur la fenestro-vitroj de ĉiu hotelo, hospitalo, flughaveno, banko... kie mi estis. Mi supozas, ke la scienca polico jam rekonas ilin, malgraŭ ke mi, ĝis nun, ne estis krimulo. Mi povas imagi la policanon klopodantan malkovri la spurojn de krimulo per speciala peniko, kaj subite: ho ve, denove la spuroj de la ĉiama kaj ĉiea tuŝulaĉo!

Nuntempe, kiel plenkreskulo, mi daŭre emas tuŝi ĉion, kion mi vidas. Mi multe devas bremsi min kaj “metu la manojn en viajn poŝojn” estas la patrina frazo, kiun mi plej ofte memoras. Tamen hieraŭ, bedaŭrinde, mi forgesis tiujn saĝajn vortojn kiam belulino eniris en la buson kaj venis sidi ĉe mi, ĉar kiam ŝi pasis ĝuste antaŭ mia sidloko, mi pensis: Ho! kiel belaj mametoj.

Nun, bedaŭrinde, mi devas skribi tiun ĉi mian blogeron mallibereje, kaj aldone al la honteco sentita, mia maldekstra vango estas ankoraŭ ruĝa, ĉar — jes ja — la belulino ankaŭ tuŝis min, sed tiel rapide, ke mi ne rimarkis tion, ĝis mia vango — buse, merite, pune — ruĝiĝis pro la doloro.