Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Karaj membroj,

nia Statuto estis notarie plenumita kaj TEJO estas agnoskita en la Komerca Ĉambro kiel asocio kun plena jura personeco.

Post jardekoj da diskutoj pri la temo kaj plurjara kompleksa procezo, en kiu kunlaboradis la Centra Oficejo, la Estraroj kaj la Komitatoj de TEJO kaj UEA, kiuj aprobis la reformojn per vastega plejmulto, ni povas ĝoje anonci la pozitivan atingon.

Mi pensas, ke mi povas esprimi kunsenton ankaŭ de la Estraro de UEA, dirante ke ĉi tiu paŝo ne estas disiĝo, la du asocioj daŭre restas en proksima rilato, kies kadron priskribas la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO. En espero je progreso, ni plukunlaboru por la kresko kaj la disvolviĝo de la Esperanto-movado.

Samideane,

Michael Boris Mandirola