Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de murdoplananto

Kiam okazis la lasta oficiala horŝanĝo al la vintra tempo*, mi ne estis hejme. Laŭleĝe, kiam batas la tria nokte, oni devas malantaŭenigi la horloĝojn unu horon, kaj la tempo, kiu pasas de la 2:00:00 ĝis la 2:59:59, okazas oficiale dufoje. Ĉar nuntempe la plejparto el la horloĝoj estas en iloj rete konektitaj, la ŝanĝo estas plejparte aŭtomata.

Tiunokte, troviĝante en hoteleto de ĉarma urbo, mi ne facile ekdormis, ĉar en la najbara ĉambro loĝis du laŭtparolemaj virinoj. Poste, mi duonvekiĝis aŭdante du batojn de la urba sonorilo. Jen la dua nokte, mi pensis. Por vanuigi iun ajn dubon, mi ankaŭ ĵetis rigardon al mia poŝtelefono: jes, la dua nokte. Tamen, pri kiu dua nokte temas? Ĉu la unua dua nokte aŭ la dua dua nokte? Tiu dubo ne permesis al mi pludormi kaj mia cerbo komencis plani perfektan murdon. Mi ofte faras tion. Tio estas, mi ofte planas perfektajn murdojn. Kompreneble, ĝis nun mi murdis neniun. Tamen, jen mia nova kreaĵo: se la kamerao de la hotela parkejo registrus mian eliron je la (dua) 2:15, antaŭe mi povus trankvile mortigi la du malafablajn kaj bruemajn najbarinojn, ĉar mi havus sufiĉe da tempo de la (unua) 2:20 ĝis, ni diru, la (unua) 2:40. Do sufiĉus, ke mi faru ion alian dum tiu tempo, sed de la (dua) dua-nokte. Plenigado de la benzinujo de mia aŭto taŭgus. Tiamaniere, kiam la detektivo analizus la alibiojn de la gastoj de la ĉarma hoteleto, mi povus pruvi, ke mi eliris per mia aŭto antaŭ la horo de la “terura okazaĵo” kaj povus montri la atestilon de mia benzin-aĉetado samhore okazanta, kiam la ĉarmaj virinoj estis mortigitaj pere de nepreskribeblaj turmentoj.

Ĝi ŝajnas perfekta krimo, ĉu ne? Tamen estas problemo. En la teoria mondo, ĉio belas, ĉio funkcias akurate, sed la realo montriĝas senespere malperfekta: la horloĝo de la parkeja kamerao eble ne aŭtomate malantaŭeniĝus kaj dum la gardisto ne aranĝus tion mane en la sekva mateno. La detektivoj ne estas tiom stultaj kaj tuj rimarkus, ke se mi estus pleniginta mian benzinujon antaŭ ol eliri el la parkejo, la afero ne koherus. Tio estas la problemo pri loĝado en malperfekta lando: oni ne povas realigi siajn revojn.

*Somera kaj vintra horaroj estas adoptitaj en pluraj landoj kun la celo ebligi pli bonan profiton de la suna lumo kaj redukti la konsumon de elektra energio.