Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de najbaro

Antaŭ kelkaj jaroj, mi loĝis en impona konstruaĵo kun tre bela enirejo. Meze de la ŝtuparo, ene de nigra fera kradostrukturo, estis bela malnova lifto. La kajuto — el nobla ligno — havis tre komfortan benkon. Mi ĉiam pensis, por kio utilas benko en tia ilo, kiun oni uzas dum tiom mallonga tempo. Sed baldaŭ mi rimarkis, ke ĝi estas utila almenaŭ por iu specifa loĝanto de tiu ĉarma domego.

Tiuepoke mi suferis sendormecon ofte, kaj en tiaj okazoj mi finfine malkovris, ke la plej bona solvo estis trankvile atendi la dormemon sidante sur fotelo, kiu situis en malhela interna ĉambro kun vido al la ŝtuparo. De tie, mi povis kontroli, kiu uzas la lifton en tiuj malfruaj horoj. Ne temis pri tro distra afero, mi devas konfesi, sed mi memoras unu nokton, kiam okazis io speciala:

La najbaro, kiu loĝis, kiel mi, en la plej supra etaĝo, estis drinkemulo, kiu ofte revenis hejmen kvazaŭ dancante surstrate, kiam la lasta trinkejo de nia kvartalo fermiĝis. Ĉi-nokte li eniris la lifton, premis la butonon de sia etaĝo kaj, kiel antaŭvidite, la lifto leviĝis. Sidante sur la benko li endormiĝis tiel profunde, ke, kiam la lifto glate atingis sian celon, li ne vekiĝis. Post kelkaj minutoj, tiu malnova ilo aŭtomate ekreiris al la teretaĝo. Kompreneble, li ankoraŭ dormis. Tamen, kiam la aŭtomata descenda movo de la lifto finiĝis, estis brueto, kiu vekis la dormulon. Mi supozas, ke la situacio iel surprizis lin kaj li denove premis la butonon de sia etaĝo kaj la afero sizife rekomenciĝis. Nu, mi ne memoras, kiom da fojoj la lifto leviĝis kaj malleviĝis kun tiu dormanta pasaĝero ene.

La malfrua horo devis maltrankviligi lian edzinon kaj la konstanta bruo el la ŝtuparo pensigis ŝin. Mi vidis ŝin eliri sur la placeton de nia etaĝo ĝuste kiam la lifto denove revenis. La vidado de la dormanta edzo sur la lifta benko klarigis la aferon al ŝi, kiu tuj reiris hejmen, sed sen fermi la pordon. Strange, mi pensis. Sed baldaŭ la afero klariĝis: ŝi revenis kun lankovrilo, kiun ŝi, pro kompato, metis sur la viraĉon por varmigi lin. Duonvoĉe ŝi diris: “Dormu bone, kara, kaj morgaŭ, kiam vi sobriĝos, mi jam taŭge skoldos vin”.