Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de observanto de kuriozaj konceptoj — Sigelo

Se vi estas kutima leganto de la Blaga blogo, vi certe jam scias, ke mi ŝatas kelkajn ŝajne sensignifajn konceptojn. En ĉi tiu okazo, mi ŝatus paroli pri sigeloj, ĉefe tiaj specoj de ili difinitaj en la 4-a senco de nia amata PIV (Plena Ilustrita Vortaro, enrete PNIV: Plena Ne-Ilustrita Vortaro):

4 Signo, stampita sur moligita substanco, k almetita al koverto, skatolo, pordo ks, por certigi la sekreton, malhelpi la malfermon sen la scio de la posedanto ktp: plumba, vaksa sigelo; justicaj sigeloj; mi vidis libron, sigelitan per sep sigeloj.

Ĉiuj el ni spektis filmojn, kie reĝo uzas sian ringon por stampi vakson fermantan koverton kun grava mesaĝo. Ĉar nur la reĝo havis tiun ringon, ĝia spuro sur la vakso certigas la originon de la letero. Tamen, kompreneble, oni povas facile malfermi tiun koverton, same kiel la kutimajn kovertojn, kiujn ni, subuloj de ĉiuj reĝoj, sigele fermas per nia plebana salivo antaŭ ol sendi ilin poŝte. Simile, ankaŭ facilas rompi la sigelbendon, kiun polico metas sur pordon de hejmo, kie okazis murdo. Tio gravas, ĉar la diferenco inter sigeloj kaj seruroj estas, ke sigelo tute ne celas eviti la malfermon de la sigelita objekto, sed garantii, ke tiu objekto ne estis iam malfermita. Kontraŭe, seruroj malhelpas la malfermon, se oni malhavas la koncernan ŝlosilon, sed ili nenion diras pri pasintaj malfermoj, laŭleĝaj aŭ ne. Tamen, ĉar “ne ekzistas regulo sen escepto”, mi konas sigelon, kiu ankaŭ celas eviti la malfermon de la sigelita objekto: la sigelo de la KD-oj. Kial tute ne eblas malfermi novan KD-on per niaj propraj manoj kaj oni nepre bezonas iun danĝeran akran ilon?

Unu el la plej inĝeniaj el tiaj iloj estas kurioza sigelo el glacio: oni eltrovis, ke por garantii, ke glaciigita manĝaĵo ne malglaciiĝis antaŭ ol vi aĉetas ĝin, la entrepreno, kiu metas la manĝaĵon en plastan ujon, metas ankaŭ glaciigitan formon, — stelon, ekzemple. Se dum la procezo, la veturado al la vendejo aŭ la stokado okazas malglaciiĝo, ankaŭ la stelo likviĝas kaj malaperas. Tamen, se la pako alvenas al vi kun la stelo ankoraŭ videbla, vi certas, ke la tiel nomata “malvarma ĉeno” ne rompiĝis. Estis tiel bona, simpla kaj malmultekosta ideo, ke mi pensas, ke ĝi neniam realiĝis kaj neniam realiĝos.

Aliflanke, kelkaj religioj kaj kulturoj donas specialan signifon al iu sigelo troviĝanta en ĉiuj naskiĝintaj inoj. Naturo, ĉi-okaze montriĝis vere malegaleca. Oni rakontas, ke en arda darvinisma diskutado, pri tio ĉu la funkcio evoluigas la homajn organojn aŭ ĉu ili evoluas laŭ pli hazardaj genaj modifoj, kiuj helpas aŭ malhelpas la supervivadon, lerta sciencisto venke finis la diskuton per la jena argumento: “se vi pravus, kaj estus la funkcio, kiu evoluigos la organon, ĉiuj virinoj delonge naskiĝus senhimenaj”. Kompreneble.