Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de ordemulo

Laŭ miaj spertoj, oni povas dividi la homaron en du grupojn. La unuan konsistigas tiuj homoj, kiuj neniam forgesas remeti fermilojn de objektoj (botelo, dentopastujo ktp) al la koncerna loko, kaj la duan la neglektemuloj, kiuj povas trankvile pluvivi ĉirkaŭataj de malfermitaj ujoj kaj iloj. Malbonŝance, mi apartenas al la unua grupo, do al tiuj personoj, kiuj suferas vidante orfecan skribilingon aŭ botelon perdintan la rilaton kun sia propra korko, eble por ĉiam. Same, min suferigas malfermitaj zipoj, tirkestoj kaj ŝrankoj. Ĉu vi rimarkis, kiel facile estas por ŝtelisto pluki valoraĵojn el via malfermita sako? Aldone, por kio utilas senkorka botelo? Ĉu neniam malfermita tirkesto vundis vian kruron aŭ genuon? Oni laŭdas min kiel tre ordeman homon, sed mi rimarkas, ke tiuj malobservemuloj, kiuj perdas ie ŝtopilojn, havas multe pli feliĉan kaj senstreĉan vivon ol mi mem. Mi rajtas diri tion, ĉar la destino fatale disponigis al mi mirindan edzinon, kiu — ho ve! — apartenas al tiu feliĉe trankvila parto de la homaro. Miaj gefiloj, bonŝance, pli profitis la patrinajn genojn, do ili estas belaj kaj sanaj sed, tamen, ankaŭ ili estas adeptoj de tiu senzorgema kaj kompreneble, neorganizita — eĉ neorganizebla — grupo. Tial mi pasigas la tagon inter malfermitaj tirkestoj kaj ŝrankoj, klopodante reparigi skribilojn kaj ujojn kun iliaj fermiloj kaj vidante, ke nur mi zorgas pri tiuj vere gravaj aferoj. Foje mi pensas, ke se mi loĝus sola, mia hejmo estus kvazaŭ paradizo: ĉio troviĝus ĉiam en sia taŭga loko. Kiel en muzeo, sed sen etikedoj — mi ja ne estas tiom freneza. Tamen, mi pensas, ke eĉ en tiu vere ideala situacio mi ne estus feliĉa, ĉar sola, mi certe havus pli da ordo kaj tempo, sed mi timas, ke mi sentus min kiel perditan korkŝtopilon serĉantan sian botelon (atentu kara leganto, ne mistrafu la metaforon: la botelo estas mia edzino), kiu certe senzorge vivus sian senprobleman vivon ie ajn, sen spuro de sopiro al sia korko (do, al mi mem, por fini la rakonton tirante la fadenon de la antaŭa metaforo).