Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Prelego estas tre interesa ĝenro laŭ mia opinio: unuhoran paroladon faras fakulo post sintezado de tio, kion li pristudis dum sufiĉe da tempo.
Teorie, la ĉeestantoj ne konas la prelegobjekton tiel bone kiel la preleganto mem (se tio okazus, jam temus pri alia afero, nome, ekzameno). Pro tio, li devas klopodi prezenti la temon en kiel eble plej komprenebla maniero. Ne estas same, se nuklea fizikisto, ekzemple, parolas antaŭ aliaj fizikistoj en faka kongreso, aŭ se li prelegas samteme al siaj najbaroj en vilaĝa aŭ kvartala biblioteko. Tial, preleganto ĉiam devas cerbumi kiamaniere klarigi la eksponadon, por ke lia ĉeestantaro komprenu ĝian kernon.
Aldone, pli malfacilas klarigi nuklefizikan temon al nefakuloj, ĉar la parolanto ne rajtas uzi fakajn vortojn. Sed tiu malfacilaĵo, fakte, estas bona instigo por li mem: ne malofte, sub faka aro da vortoj kutime uzataj de fakuloj, kuŝas malklaraĵoj ne sufiĉe bone komprenitaj de ili mem. Do, mi pensas same kiel Albert Einstein, kiu ŝajne diris, ke vi ne vere komprenas aferon, ĝis vi kapablas klarigi ĝin al via avino (kompreneble, tiu diritaĵo perdas sian efikon, se ankaŭ la menciita avino estas elstara fizikistino).
La malbonaj prelegantoj grupiĝas laŭ du ekstremaj kategorioj: tiuj, kiuj bone konas sian fakon, sed ne sukcesas bone klarigi ĝin al la ordinaruloj, kaj tiuj, kiuj jam majstras en la prelega arto, sed nenion vere interesan diras. Oni devas trovi mezan vojon inter tiuj du kategorioj. Ankaŭ mezan punkton oni devas serĉi, kiam temas pri la rilato inter pretigado de la enhavo kaj pretigado de la prezentado mem. Ne sufiĉas, ke la preleganto bonege konu la temon, li ankaŭ devas bone studi kiamaniere prezenti ĝin kaj provludi multfoje (familianoj kaj dombestoj kutime estas paciencaj aŭskultantoj por tiaj unuaj provoj).
Ja prelego estas parte teatraĵo. Unu el la plej gravaj diferencoj kuŝas en la fakto, ke la ununura aktoro de prelego ankaŭ estas ĝia aŭtoro. Tamen, tiu aŭtoro devas scii, kiam lia laboro kiel verkisto finiĝis, por doni tempon al la aktoro, do, al si mem, por provludado. Se neniu aktoro kuraĝus aperi antaŭ la publiko sen multe studi sian rolon, preleganto ne devas forgesi, ke ankaŭ li aktoras.
Alia grava afero estas la teknikaj helpiloj. Lastatempe ekfuroris la bildoprezentado. Ĝi estas utila, sed ankaŭ danĝera: bildo tre allogas la atenton, do, eble la ĉeestantoj donos pli da atento al la ekrano ol al la voĉo. Krome, kelkaj prelegantoj metas tekston en la bildaron. Tio estas grava eraro, ĉefe kiam temas pri iom longa teksto, ĉar tiam la preleganto legas tekston, kiun la spektantoj ja mem vidas.
Kelkaj prezentantoj rekte legas la prelegan tekston. Tio estas vere enuiga, ĉar la plejparto ne kapablas bone legi eĉ sian propran skribaĵon. Kompreneble, la preleganto rajtas havi helpnotojn surtable, sed li devas paroli atentante la reagon de la ĉeestantaro, kaptante, ĉu li devas ripeti frazon, denove klarigi koncepton pere de aliaj vortoj, iri antaŭen pli rapide aŭ pli malrapide, ktp. Do, estas pli bone iomete heziti kaj foje erareti ol fosi la rigardon en la paĝo tute forgesante la aŭdantaron.
Mi havas devizon pri tio: Se vi devas nepre legi, ne prelegu!