Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LA BLAGA BLOGO

Blogo de senlaborulo

La ekonomia krizo estas forta ĉe ni, do, trovi laboron ne estas facila afero. Fininte mian studadon, mi nur povis partopreni temporabajn kaj malfruktodonajn labor-elektadojn. Do, mi planis serĉi laboron alimaniere.

La unuan fojon, mi eniris la celitan oficejon kiel mesaĝisto. Mi detale pretigis min mem por la okazaĵo. Alveninte per bruema motorciklo (kiu atendis min malŝaltita surtrotuare), mi estis vestita per surtuto, sportaj ŝuoj kaj kasko, kiun mi ne formetis. Maĉante maĉgumon malkaŝe, mi donis pakaĵon al la knabino kaj petis, ke ŝi stampu firmaan sigelon en la falsan kvitancon, kiun mi tiucele pretigis.

Duafoje, mi ŝajnigis esti fremdulo, kiu perdiĝis en la kvartalo serĉante iun neekzistantan “Muzeon pri planitaj lingvoj.” Elirinte, mi pensis, ke la knabino ne rekonis min, bone kaŝita per taŭga turisma vestaĵaro, mapo, fotilo kaj la fremda akĉento, kiun mi provludis hejme dum kelkaj tagoj.

En la tria fojo, mi rolis kiel almozulo petante monon por manĝi, sed mi sukcese kredigis ŝin, ke temas pri io por drinki. Eĉ fetoro, tiukaze, ludis gravan parton en la konstruado de tiu rolulo.

Kvare, mi estis perfekte kostumita pastro, kiu donacis flugfoliojn por la “perditaj animoj”. “Mi pensas, ke ĉi tio”, diris mi solene, preskaŭ ĉantante, “estas granda pekejo, kie la nuntempaj gejunuloj perdiĝas”.

Foje, mi eĉ sukcesis havi mallongan intervjuon kun la oficejestro. Bone alivestita kiel vendisto (kravato, brilantaj nigraj ŝuoj, konvena valizo kaj ĉiama rideto) mi klopodis vendi al li sekurecan sistemon. Alifoje, mi petis, ke lia entrepreno monhelpu la ne-registaran organizon Doganistoj sen Landlimoj (mi preskaŭ sukcesis!).

Elirante el la oficejo, mi ĉiam adiaŭis ne nur la laboreman knabinon, sed ankaŭ la kameraon, kiu pro sekurecaj kialoj, gardis la ejon. Ĉio estis funkcianta laŭplane kaj finfine alvenis la tago, kiam mi petis veran intervjuon. Kutime, tiaj aktor-agentejoj unue petas fotoalbumon, filmetojn kaj vivprotokolon, kaj poste, se necese, organizas provludon. Do, la estro tre surpriziĝis, kiam mi nur surtabligis listeton:

1a rolulo: mesaĝisto (3an de majo, 10:45)

2a rolulo: perdita fremdulo (4an de majo, 12:30)

3a rolulo: almozulo (6an de majo, 17:10)

4a rolulo: pastro (7an de majo, 9:30)

5a rolulo: vendisto (10an de majo, 11:00)

6a rolulo: Doganisto sen landlimoj (12an de majo, 15:45)

Liaj brovoj ĉuis “kion signifas tiu listo?”

“Bonvolu vidi, kion viaj kameraoj registris tiujn datojn kaj horojn. Mi revenos morgaŭ”, mi respondis. Kaj de tiu tago, mi havas laboron kiel aktoro. Momente, ne temas pri gravaj roloj en teatraĵoj, sed pri etaj partoprenoj kiel kostumita flankrolulo. Tamen, mi ne rajtas plendi: mi atingis tion, kion mi semis.