Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de ŝiprompulo

Irante al la laborejo, mi prenas metroon en apudhejma haltejo. Ĝis tiu punkto mi estas relative libera, se oni rajtas diri tion en la nuntempa moderna socio. Sed jam sur la kajo, la informa ekrano montras al mi la mankantan tempon ĝis la alveno de la trajno. Tiamaniere, mi eniras en maŝinon, kiu regas min, ĉar la tuturba sistemo kontrolanta la metroreton neapelacieble kondukas homojn ĝis la celata haltejo. Jam surstrate, mi devas iom piediri trapasonte kvar stratojn. Tiam estas la semafora sistemo de la urbo, kiu transprenas la rolon de la metroa sistemo kaj kontrolas mian piediradon de la unua semaforo. Mi jam scias, ke mi devas iomete rapidi por atingi la verdan lumon de la dua semaforo, promeni trankvile al la tria kaj denove paŝi mezrapide ĝis la lasta semaforo troviĝanta antaŭ mia laborejo.

Laŭ tiu efika, senkompata kaj iamaniere kunligita meĥanismo inter la metroa kaj la semafora ritmo, mi alvenas laborejen je la 7:46 aŭ je la 7:50 aŭ je la 7:54. Tio dependas de tio kiam mi, laŭ mia sola liberebleco, prenas la metroon. Tamen, tute ne eblas alveni, ekzemple, je la 7:48 aŭ je la 7:52. Mi povas certigi tion, ĉar ĉiutage la entreprena horloĝo printas la alvenhoron sur mia persona slipo.

Tiam, tie, mi eniras en alispecan aŭtomaton, kiu regas miajn tempon kaj volon, ĝis longe atendita sonorilo redonas la tieajn laborantojn al la urba semafora kaj metroa sistemoj, kiuj kondukas ĉiujn hejmen ankaŭ je ekzaktaj tempopunktoj, kvazaŭ ni estus programitaj robotoj. Mi rakontas tion al vi, por ke vi komprenu la konsekvencojn de io eksterordinara okazinta hieraŭ. Post la laboro, kiel kutime, mi robote piediris ĝis la metroa haltejo, prenis la metroon reen hejmen kaj elirinte el la metroo, jam surstrate, mi vidis “ŝin”.

Parenteze: hejme, kiam oni parolas pri “ŝi”, ĉiam temas pri la sama nenomebla eksa koramikino, kies fuĝo lasis min kiel vrakon en neatingebla strando de perdita insulo. Mia nuna koramikino, Anna, multe helpis kaj, iom-post-iom, mi denove kapablas navigi memstare. Sed ni finu la parentezan komenton kaj revenu al la neatendita renkontiĝo: mi haltis kaj paroletis kun “ŝi”. Tremante, mi balbutis dum la nadlo de mia interna kompaso komencis giri freneze, sed mi kapablis ŝajnigi, ke ĉio estas en ordo. Post mallonga babilado, ni ĉaste kisis unu la alian adiaŭe kaj mi sekvis mian kurson ĝoje, ĉar mi pensis, ke mi kapeis preskaŭ senvunde. Alveninte hejmen, Anna tuj diris: “kio okazis al vi?”. Pensante, ke mia mieno perfidis min, mi disfalis kaj konfesis la veran veron, do, ke mi ankoraŭ amas “ŝin”. Plorante dum ŝi estis pakanta siajn aferojn por retranslokiĝi al la patrina hejmo, Ankaŭ Anna konfesis ion: ŝi rimarkis nenion strangan sur mia mieno, — eĉ ne la ruĝajn spurojn de farbitaj lipoj sur mia vango. La ununura strangaĵo rimarkita de ŝi estis, ke mi alvenis hejmen je la 16:45 kaj tio, laŭ la kunordigita urba sistemo, tute ne eblas.