Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de spektanto de gravaj eventoj

Homoj kutime scivolemas pri tio, kion vi estis faranta, kiam okazis gravega novaĵo. Kvazaŭ ekzistus ia magia rilato inter la plej banala afero, kiun vi tiam faris, kaj la samtempe okazanta mondfama evento en alia fora parto de nia planedo. Ĉiuokaze, oni ŝatas demandi kaj rakonti pri tio.

Permesu al mi rakonti al vi tri verajn ekzemplojn. Kiam en 2001 la du ĝemelaj turoj de Novjorko falis, mi troviĝis en maljunulejo vizitante mian boavon. Mi rimarkis, ke kelkaj gemaljunuloj loĝantaj tie atente spektas televidilon, sed mi pensis, ke temas pri tiaj malbonaj filmoj kun multaj bomboj, fajro kaj detruo. Poste, mi iris preni la metroon, kaj en la halteja ekrano videblis simila “filmo”, kaj mi, ŝerlokholme, eksuspektis ke temas ne pri filmo.

En aŭgusto 2017 okazis la atenco en Barcelono, mia urbo. Tiam mi somerumis en fora vilaĝo, sed mia filo Martí, kune kun du amikoj, devis trapasi ĝuste la lokon, kie kamioneto mortigis piedirantojn, en la fama strato Rambla. Bonŝance ili malfruiĝis. Mia filino, kiu tuj aŭdis pri la novaĵo kaj sciis, ke ŝia frato estas ironta tien, tuj telefonis al li. Li ne respondis. Imagu la situacion! Tamen, ŝi ankoraŭ ne nervoziĝis, ĉar li kutime ne respondas. Do ŝi serĉis la telefonnumeron de unu el la amikoj, kaj li tuj respondis, kiam ili tri jam estis revenintaj post trovado de amaso da homoj, kiuj teruritaj fuĝis el la infero de la Rambla. Tuj poste, mia filino telefonis al mi, kiu — naive feliĉa — ankoraŭ nenion sciis pri la afero. Do mi aŭdis, ke mia filo troviĝas sana kaj ekster danĝero, eĉ antaŭ ol scii, ke danĝero ekzistis.

Kaj kion mi estis faranta, kiam mi aŭdis pri la bruliĝo de la katedralo Notre-Dame? Ĝuste tiam mi estis skribanta novan artikolon por La Blaga Blogo. Fakte, ne tiun, kiun vi nun legas, ĉar la alia artikolo eniris en sakstraton kaj nun ĝi kuŝas en la virtuala rubujo kune kun multaj aliaj fiaskintaj klopodoj. Tamen tiu malfeliĉa okazaĵo donis al mi novan pripensindan temon. Nu, mi ĝojas, ĉar ekde nun, kiam iu ajn demandos, kion mi estis faranta dum la bruliĝo de la pariza ĉefa preĝejo, mi povos diri: mi estis skribanta artikolon en Esperanto. Eble tiu respondo, per la abrakadabra vorto “Esperanto”, ekscitos la scivolemon de la demandanto, kiu poste, tute sorĉita pro la envulto de la zamenhofa lingvo, esperantistiĝos. Kaj kiam alia homo demandos, kial li aŭ ŝi eklernis la Internacian Lingvon, la respondo estos: ĉar la Notre-Dame bruliĝis.

Jen vere magia rilato.