Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Antaŭ kelkaj tagoj TEJO anoncis la lokon de la 72-a IJK — ĝi okazos en Pollando, en la sudsilezia urbo Vroclavo. Al kelkaj esperantistoj ĝi povas soni jam konate: apud Vroclavo, en la kuracurbo Szczawno-Zdrój okazis antaŭ unu jaro la novjara renkontiĝo Junulara E-Semajno — tiam partoprenantoj havis avantaĝon viziti Vroclavon dum la ekskursa tago. Nun la samaj lokaj aktivuloj laboros por vi organizante IJK-n!

Kelkaj vortoj pri Vroclavo mem: ĝi estas la ĉefa, plej granda urbo en malsupra Silezio, industria parto de Pollando kiu troviĝas sudokcidente, relative proksime al la germana kaj ĉeĥa landlimoj. La regiono mem havas ege interesan historion kaj belan ĉirkaŭaĵon: ni jam pripensas kiom interesaj kaj buntaj estos la ekskursoj dum la IJK! Aldonindas ke pro la elekto de Vroclavo ankaŭ veturi al la UK en la slovaka Nitra estos pli proksime kaj rapide ol ekzemple veturado inter Fortalezo kaj Bonaero ĉi-jare :) Krome, ĝi estas tielnomata “studenta paradizo”: la kultura vivo de la urbo estas riĉa kaj ĉiu trovas en ĝi ion interesan. Vroclavo estis elektita ne nur por esti kongresurbo de la plej grava renkontiĝo en la junulara E-movado: en 2016 ĝi iĝos la Eŭropa Kultura Ĉefurbo, do nia aranĝo enkalkuliĝos inter multaj aliaj interesaj eventoj. Pro tio la organizantoj strebas ne nur montri la urbon al la esperantistoj, sed eble ĉefe montri Esperanton kaj ĝian kulturon al Vroclavo. Post la aldono de la Esperanta lingvo al la pola listo de Nacia Heredaĵo kiu okazis ĉi-jare, ni volas popularigi la lingvon internacian en Pollando ĉefe montrante la buntecon kaj diversecon de nia movado. Ni planas grandan KLF-n en urba parko por kiu ni invitos la urbanojn festi kun ni la someran Esperantan feston. Ni preparas multajn surprizojn por vi kaj jam atendas vin ĉiujn en la bela urbo de cent pontoj, kvar riveroj kaj nekalkuleblaj jam gnomoj kiuj regas la vroclavajn stratojn. Prepariĝu! :)