Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de spertulo

En nia socio ekzistas kelkaj homoj, kiuj havas la lertecon gajni sufiĉan monon pere de sia sperto. Kaj mi decidis, ke mi volas iĝi profesia spertulo. Oni povas kredi, ke, por esti tia, necesas multe studi, sed tio ne nepras. Kiel diris la filozofo: zebro ne bezonas kuri pli rapide ol leonino, sufiĉas ke ĝi pli rapidu ol alia zebro. Do pri tiu temo la afero funkcias same: oni ne devas esti vera fakulo pri io ajn, sufiĉas scii iom pli, aŭ fakte, ŝajnigi iom pli da kono ol la apuduloj.

Tamen, bona spertulo ja devas koni kelkajn strategiajn teknikojn. La partoprenantoj de radiaj kaj televidaj babil-rondoj ja majstras pri tio. La plej sukcesaj el ili ĉiam komencas siajn paroladojn per la formulo:

mi ne X-is la Y-on, sed mi opinias, ke...

X = legi, studi, aŭdi, spekti, viziti...

Y = verdikto, libro, intervjuo, filmo, deklaracio...

Konsekvence, per tiu rimedo, saĝa spertulo neniam silentas: “mi ne legis tiun libron, sed mi opinias, ke...”, “mi ne aŭdis la deklaracion, sed mi pensas, ke...”, “mi ne vizitis tiun landon, sed mi kredas, ke...”. Ho, tio ĉiam funkcias!

Alia taŭga helpo estas havi fortan voĉon kaj kapabli paroli senĉese, dum la aliaj klopodas silentigi vin. Mi trejnas min mem ĉiutage por plibonigi tian kapablon: ŝaltante la radion, kiam elsendiĝas la plej bruema politika babil-rondo, mi parolas kaj paroladas pri iu ajn temo tute indiferenta al la aliulaj diskursoj. Por atingi altnivelan rezulton ĉi-afere, tre gravas senaŭskulte aŭdi, sed pri tio mi ja estas vera fakulo, ĉar mi edziĝis antaŭ kelkaj jaroj.

La spertularo havas gravan devizon: ju pli fora aŭ nekonata estas la temo, des pli fidinda ŝajnas la spertulo. Ekzemple, mi loĝas en Barcelono, kaj ĉi tie mi tute ne fakas pri ĝia arkitekturo, nek pri la politika situacio de Katalunio, eĉ ne pri la eksterordinare bona piedpilka teamo Barça. Tamen, se mi translokiĝus al alia lando, tie aŭtomate mi estus tre kredinda — eĉ kredenda! — fakulo pri ĉio ĉi. Ju pli fora troviĝus tiu lando, des pli valoraj iĝus miaj opinioj (eĉ tiuj pri la eksterordinare bona piedpilka teamo Barça).