Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de surdulo

Dum la lastaj monatoj, mi rimarkis ke multaj homoj alparolas min mallaŭte. Ne temas pri grava afero, ĉar kiam mi ne bone komprenas ilin, mi petas ripeti la demandon kaj solvite. Tiuj mallaŭtparolemaj homoj estas ĉefe miaj gelernantoj — mi estas muzikinstruisto, do praktikanto de profesio ne tute taŭga por surduloj. Post kelkaj semajnoj tio pensigis min: Ĉu estas vera koluzio kontraŭ mi? Ĉu la gelernantoj interkonsente parolas klasĉambre iom pli mallaŭte ol necese? Kompreneble mi ne estas tiel stulta, kaj post iom da rezonado mi konkludis, ke la kaŭzo sendube kuŝas aliloke, plejcerte pli apude.

Aldone estas ĝenaj genaj trajtoj, kiuj ne multe helpas min: mia avo kaj mia patrino komencis perdi sian aŭdkapablon kiel mezaĝuloj kaj jam de longe ankaŭ mia frato ne aŭdas bone. Timante, ke mi heredis — inter aliajn — ankaŭ tiun “virton”, mi vizitis kuraciston, kiu testis mian aŭdkapablon pere de mallaŭtaj sonoj senditaj jen al mia dekstra orelo jen al la maldekstra. Post tiu stranga sperto (ĉar finfine oni jam ne scias, ĉu la sonoj estas realaj aŭ imagataj) venis la otorinolaringologo. Li portis enmane dosieron pri la rezulto de la testo kaj per senindulga voĉo diris: “kara Viktoro, vi jam estas sufiĉe maljuneta...” (li uzas la sufikson “et” ĉie por klopodi mildigeti la diagnozojn). Kompreneble, post tiu frazkomenco, mi antaŭvidis teruran verdikton, sed, li aldonis la jenon: “...kaj vi estas maniulo, kiu diras nur sensencaĵojn: eble vi havas problemon ene de via kapo, sed ne en viaj oreloj, ĉar via aŭdkapablo estas perfekta!”. Do mi eliris el la kuracejo kun miksaĵo de sentoj: kompreneble mi ĝojis pro la bona novaĵo, sed mi demandis min mem, ĉu mi devus viziti alian specon de kuracisto por klopodi solvi la “alian” problemon, kiu loĝas miakape.

Tamen la mistero pri tio, kial multaj homoj alparolas min mallaŭte, restas nesolvita, do eble mi devus finfine akcepti, ke mia edzino pravas (denove), kaj la problemo ne estas, ke mi ne bone aŭdas, sed, ke mi ne atente aŭskultas. Pro tio, ŝi aŭguras, ke iom post iom mi iĝos, plie ol surdulo, perfekta surdemulo.