Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de trompisto

Eble mia plej malbona koŝmaro estas, ke troviĝante en koncertejo, subite, pro la kutime ne klaraj cirkonstancoj, kiujn ni spertas ensonĝe, mi devas nepre anstataŭi la pianiston. Mi vidas min mem stumble iranta ĝis la impona muzikilo antaŭ la demandema rigardo de la ĉeestantaro. Sidiĝinte kontraŭ la minaca nigrablanka dentaro, mi, bonŝance, neniam alvenis al la punkto, kiam la publiko rimarkis, ke mi tute ne scipovas ludi tiun instrumenton, ĉar tiam — kiel okazas ĵus antaŭ la fatala aviadila akcidento en kompareblaj inkubsonĝoj — mi vekiĝas tute ŝvitkovrita aŭdante mian koron, kiu batas Presto assai.

Sed ne nur en sonĝoj mi spertas tian sensaĵon: foje mi imagas, ke mi devas instrui fakon, kiun mi ne sufiĉe bone posedas, kaj ke la lernantoj, kompreneble, tuj rimarkas mian nekapablon. Mi sentas min kiel daltonulo, kiu devas instrui kolorojn aŭ kiel disleksiulo lerniganta ortografion. Fakte, temas pri sufiĉe kutima instruista timo: stari antaŭ lernantoj, kiuj pli bone konas la instruatan fakon ol li mem. La spitaj demandoj de la lernantoj iĝas glavoj kontraŭ lia prestiĝo kaj kugloj kontraŭ lia animo. Kiam tio okazas, ne en sonĝoj sed en la vera vivo, nur la vere grandaj instruistoj konfesas sian nescion kaj profitas la kapablojn de la lernantoj por komuna lernado. Mi — kiel la plejparto el la instruistoj — klopodas vuali la aferon per sufiĉe sukcesa oratora konfuzilo. Pri tio mi ja estas vera fakulo.

Mi instruas Esperanton, kaj kutime la instruistoj de nia amata lingvo estas spertaj esperantistoj kaj fakuloj pri lingvo. Estante nek unu nek la alia, iamaniere mi ja trompas homojn en la vera vivo, kaj eble pro tio mi havas tiajn sonĝojn: same kiel la ŝtelisto supozeble havas koŝmarojn pri policistoj kaj malliberejoj, en la miaj, mi estas malkovrota trompisto. Nur tiaj subitaj vekiĝoj savas min de tia granda honto.

Sed mi ne volas skribi plu, ĉar oni tuj rimarkos, ke mi ankaŭ ne estas vera verkisto kaj ke ĉi tiu blogaĵo ne estas, kiel kutime, fikcia.