Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de volapukisto

Al Anna kaj Russ

Nur iomete studante la strukturon de Volapuko, oni tuj rimarkas ke temas pri serioza lingvo elpensita de sciencema menso, ne kiel nia zamenhofa kreaĵo — ĥaosa mozaiko farita el pecoj disŝiritaj de aliaj lingvoj — kiu pli taŭgas por versaĵoj kaj kantoj ol por vere gravaj aferoj.

Kelkaj substrekas, ke preskaŭ neniu kapablas bone paroli la Volapukan. Kompreneble! Ankaŭ malmultaj homoj komprenas la ejnŝtejnan teorion pri relativeco, sed tio neniel estis argumento kontraŭ la teorio mem.

Se la ŝlejera lingvo ne facilas, tio rezultas de la fakto, ke ni homoj ankoraŭ ne atingis la bezonatan minimuman nivelon. Kaj tiun nivelon ni ne akiros malŝparante la tempon per babilado en tia simpla lingvo, kia Esperanto estas. Same kiel la filozofo Kant pensis, ke kolombo flugus pli facile sen aero, multaj verduloj naive kredas, ke ili vere ekzercas sian menson parolante tiun stultan unukazan lingvon. Tute ne. Nia cerbo bezonas ian reziston por bone labori, kaj tiu Esperanta akuzativo estas preskaŭ nenio, nur kiel kelkaj molekuloj de aero, kiuj tute ne sufiĉus por elteni la flugadon de la filozofema birdo.

Esperanta verbo, ekzemple, povas havi nur kelkajn formojn, sed Volapuke ĝi povas atingi la mirindan kvanton de 505 440 formoj, ĉar iun ajn verbon oni povas fleksii laŭ tempo, aktiveco, finiteco, persono, nombro, kaj eĉ genro. Precizeco! Komparu tion kun la fantoma signifo de la sufikso “um” kaj la prepozicio “je”...

Preskaŭ ĉiuj povas kompreni unuarigarde Esperantajn vortojn kiel estas “fiziko”, “lingvo” kaj “edukado”. Tre konataj vortoj, kiuj tute ne laborigas nian memorkapablon. Tamen, provu enkapigi la jenajn: “füsüd”, “pük” kaj “dugäl”. Tio ja meritas la penon! Se oni volas bicikli por trejni siajn muskolojn, oni ne iru ĉiam laŭ alsubaj deklivoj. Esperanto estas tia vojo, kiu pigrigas vin. Provu la alsupran Volapukan manieron kaj via cerbo multe pliboniĝos.

Malgraŭ ĉio, la kreinto de tiu lingva miksaĵo ne tute sukcesis, tiel ke Esperanto havas kelkajn malfacilaĵojn, kiuj ridigas la volapukistojn sed streĉas la tiel nomatajn “eternajn komencantojn”. Pro tio, mi havas gravan mesaĝon por la homoj, kiuj ŝatas planlingvojn: se vi volas lerni veran lingvon, studu Volapukon, se vi volas lerni facilan lingvon por klaĉado kaj nur supraĵa babilado forgesu Esperanton kaj lernu ja la Tokiponan!