Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo pri

heroo kulpulo

Johano, kiel kutime parkis sian kamionon en la alta parto de la strato. Li, jam tre laca pro la longa vojaĝo, desaltis el la veturilo kaj iris hejmen. Estis tre malfrue kaj la kvartalo jam estis dormanta.

Post kelkaj minutoj, la kamiono, eventuale malbone bremsita, komencis malsupreniri laŭ la strato.

Hazarde, neniu piediris nek ĉeestis tie kaj la kamiono koliziis kontraŭ aro da rubujoj. Bonŝance nenio okazis krom bruo kaj kelkaj difektetoj en tiuj ujoj kaj en la kamiono. Nur malgravaj damaĝoj, kiuj estos senprobleme kovritaj fare de la asekura kompanio.

La postan tagon, Johano estis famulo siakvartale. Homoj amuze komentis la noktan promenadon de la ŝarĝaŭto. Dum la tuta tago, oni mokdiris al li: “Johano, kie estas via kamiono?” kaj ĉiuj donis al li afablajn frapetojn sur la ŝultro.

Vespere, kiel kutime, li iris al la trinkejo. Tie, la amikoj akceptis lin kiel la okazaĵan heroon. Kompreneble, li kore invitis trinki la amuzitajn amikojn kaj ili ĉiuj kantis kaj amuziĝis, ĝis Marko, la trinkejestro, avertis ilin, ke jam estas la ferma horo. Brueme, ili disiĝis kaj iris hejmen.

Johano, kiel kutime parkis sian kamionon en la alta parto de la strato. Li, jam tre laca pro la longa vojaĝo, desaltis el la veturilo kaj iris hejmen. Estis tre malfrue kaj la kvartalo jam estis dormanta.

Post kelkaj minutoj, la kamiono, eventuale malbone bremsita, komencis malsupreniri laŭ la strato.

Hazarde, Maria, ĝuste en tiu momento, estis trapasinta la straton preter la rubujoj kun sia bebo en siaj brakoj. La bebo subite malsaniĝis, kaj vidante, ke li havas tre altan febron, ŝi decidis porti lin al la hospitalo. Malbonŝance, la kamiono mortigis tuj ambaŭ.

La postan tagon, Johano estis famulo siakvartale. Homoj, teruritaj pro la okazaĵo, komentadis la noktan tragedion. Dum la tuta tago, oni flustris lian nomon, sed neniu emis alparoli nek tuŝi lin. Tamen, Johano bonvenigintus brakumon.

Vespere, la trinkejo estis duonmalplena. La malmultaj ĉeestantoj kompate rigardis Johanon, kiu eniris tute sola, kaj malparoleme trinkadis en la malluma eja angulo. Je la ferma horo, Marko ne kuraĝis averti la ununuran klienton, kiu, silente kaj kapkline, ankoraŭ restis ĉe li.