Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

BRAJLO

Ses ŝlosilaj punktoj

Sergej KOROL - Rusio

Redaktita de Aleksander OSINCEV - Rusio

Brajlo estas mirinda inventaĵo de la homaro, ĝi estas ponto inter blinduloj kaj la mondo. Nur imagu, ke ses reliefaj punktoj povas helpi al vidhandikapuloj legi, skribi, muziki, studi kemion, fizikon kaj multe da aliaj fakoj. Kaj nun pri ĉio pli detale.

Blindula historio

Reliefskribo ne estis inventaĵo por blindaj homoj, kiuj arde volis ricevi novajn informojn. Kiam la juna inventanto de brajlo Louis Braille [lŭi braj] lernis en lernejo por blindaj infanoj - 3-jaraĝa li vundis siajn okulojn per tajlora aleno de sia patro, blinduloj povis legi nur specialajn librojn, presitajn per relief-linia tiparo. Verdire, ĝi aspektis kiel kutimaj literoj, elstarantaj sur la surfaco de paĝo kaj blindulo devis ĉirkaŭpalpi ĉiun literon. Tio okupadis minutojn kaj la leganto forgesadis la komencon de la frazo antaŭ ol li finlegadis ĝin. Krom tio la produktado de tiaj libroj estis tre multekosta, la lernejo por blinduloj posedis nur dekkvin tiajn librojn!

Louis Braille komprenis, ke la ekzistanta sistemo ne kontentigas vidhandikapulojn kaj li revis perfektigi ĝin. La impulson por kreado de brajlo donis la sistemo de la franca artileria oficiro Charles Barbier de la Serre, kiu proponis uzi “nevideblan skribadon” por transdoni paf-koordinatojn inter artileriaj brigadoj, ĉar uzi kandelon por legi signifis malkaŝi sin. “Nevidebla skribado” de Barbier estas skrib-fiksado de ciferoj sur papero per specialaj truetoj. Tiu maniero estis uzebla, sed estas tre malrapida kaj komplika: sur unu folio oni apenaŭ povis skribi la tutan frazon. Kaj tiam Braille inventis alian metodon: fari ne truetojn, sed elpremaĵojn en papero, tiel, ke en papero aperadis reliefaj punktoj, kiujn blindulo povas legi per la fingroj. Tiel naskiĝis brajlo, kiun oni povas vidi nun, sed kun grandaj ŝanĝoj.

Ses punktoj

En brajlo kiel bazo estas ses punktoj, ordigitaj en du kolumnoj (po tri punktoj en ĉiu). Tiu sistemo ebligas kodigi ĉiujn literojn de ĉiu alfabeto, ciferojn, interpunkcion kaj specialajn signojn: ankaŭ kemiajn kaj matematikajn. Ses punktoj en du kolumnoj havas 63 kombinaĵojn, tio sufiĉas por skribado kaj legado.

Tiel aspektas la vorto “Esperanto” brajle:

⠑⠎⠏⠑⠗⠁⠝⠞⠕

La punktoj estas malgrandaj, sed oni facile povas legi ilin per la fingroj. Havante sufiĉan sperton, oni scipovas legi brajle tre rapide. Nuntempe ne ekzistas problemoj eldoni librojn, skribitajn brajle, samkiel oni preskaŭ ne havas problemojn aĉeti tiajn librojn, sed skribi permane estas daŭre iom malfacile.

Unue, por skribi brajle oni devas uzi specialajn ilojn: stifton kaj ŝablonon. Blindulo devas premi punktojn per stifto en dika paperfolio, helpante al si per ŝablono. La ĉefa malfacilaĵo estas, ke li devas fari tion spegule. Verdire, oni devis tion fari antaŭe, sed nun ekzistas multe da specialaj tajpiloj kaj klavaroj kaj ankaŭ specialaj ekranoj, kiuj aŭtomate montras la informon brajle. Nuntempe vidhandikapulo povas uzi komputilon kaj interreton sen ajna limigo.

Brajlaj perspektivoj

Sendube, neniu blindulo povas imagi sian vivon sen brajlo, foje tio estas la sola maniero skribi aŭ legi ion. Brajlo realigis la revon de Esperanto kaj iĝis komuna internacia sistemo, sed nur inter blinduloj. Tamen ankaŭ brajlo havas kelkajn problemojn kaj malfaĉilaĵon:

Pro tiuj malfacilaĵoj hodiaŭ kreskas intereso por la tiparo de Moon (malmulte uzata ekster Britio, kie ĝi aperis), kiu estas varianto de relief-linia tiparo, uzanta simpligitajn literkonturojn. Tiun tiparon povas legi kaj vidpovaj, kaj blindaj homoj. Ĝin eblas tre simple lerni kaj rapide legi. Iom post iom disvastiĝas specialaj sistemoj de prezentado de brajlo. Ekzemple, oni povas uzi specialan ganton, kiu diversmaniere premas fingrojn, informante la posedanton.

Sed restas konstanta la fakto, ke brajlo estas unu al la plej disvastigitaj sistemoj de skriba komunikado inter vidhandikapuloj en la mondo kaj estas unu el la plej mirindaj skribsistemoj.

http://traduku.net/brajle/

Tradukileto por brajlo

http://libe.narzan.com/

LIBE - Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj