Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Brian Russel — Alia mondo eblas

Guillaume ARMIDE — Francio

De multaj jaroj mi interesiĝas pri la socimodeloj, kiuj povas ebligi savi la homaron el la kolapsego, kiun sciencistoj antaŭvidas. Tiuj, kiuj plej logis mian atenton, estas la komunumoj, kiuj atingas altan nivelon de rezistado kaj adaptiĝo, danke al sia memstara funkcimaniero. Mi malkovris, ke ekzistas multaj el tiaj komunumoj tra la tuta mondo, troveblaj en diversaj literaturoj kaj retejoj. La unua, kiun mi vizitis estis en Barcelono. Mi “hazarde” malkovris, ke unu el miaj unuaj esperantlingvaj renkontitoj, la usondevena Briano Russell, kunfondis ĝin.

Tiu mirinda loko troviĝas en plena naturo kun belega vido al la urbego. Dek jarojn poste, revenante de la UK okazinta en Lisbono, mi denove trapasis la tiel nomatan komunumon Can Masdeu. Parolante kun Briano, mi proponis intervjui lin por Kontakto por konatigi al la esperantistaro ne nur tiun komunumon sed ankaŭ la lastan projekton en kiu Briano kontribuis. Temas pri interesa maniero kolekti rimedojn por subteni novajn projektojn.

Vi nun loĝas en Can Masdeu (KanMasdeŭ), en Barcelono. Kiel vi difinas tiun lokon?

Can Masdeu estas socia centro kaj komunumo okupata de 24 plenkreskuloj kaj 5 infanoj, ene de Collserola, naturparko apud Barcelono. La terojn apud la domo kulturas najbaroj de la urba distrikto Nou Barris. Ni havas tre agrablan loĝlokon, apud la urbo (10 minutojn promene ĝis buso aŭ metroo) sed ene de bieno. Dimanĉe ni malfermas la socicentron kaj venas de 100 ĝis 300 homoj partopreni en atelieroj, paroladoj, ludoj, koncertoj ktp. La programaro ĉiusemajne varias.

Vi estas unu el la du fondintoj de Can Masdeu, ĉu ne? Kiel naskiĝis la komunumo?

Mi kaj aliaj 8 amikoj serĉadis lokon por organizi tutmondan renkontiĝon por aktivuloj kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Kiam ni vidis la forlasitan leprulejon kaj bienon, ni ne povis kredi ke ĝi restis malplena kaj neuzata dum duonjarcento. Estis granda loko, ĝuste tio, kion ni bezonis. Do, ni okupis Can Masdeu en 2001 kaj okazigis renkontiĝon. La loĝantaro rapide kreskis ĝis 30 homoj. Estis nekredeble bela loko, apud la urbo sed tute natura, preskaŭ oni ne sentas sin en urbo de miliono da personoj, oni aŭskultas nur birdojn, bufojn kaj insektojn.

En aprilo 2002 alvenis policistoj por forĵeti nin, sed ni estis preparitaj kaj povis defendi la domon per senperforta rezistado kaj amaskomunikila strategio, krom la invado de pli ol 100 policanoj. La sieĝo daŭris dum tri tagoj, kaj en la unua tago ĝi estis tutbarcelona novaĵo, en la dua tago estis tuthispana kaj en la tria tago ĝi estis tuteŭrope televidata. En la tria tago, kun pli ol 400 manifestaciantoj apud la domo, la juĝisto decidis fortiri la ordonon de eldomigo. Estis nekredeble bonŝanca afero, sed bedaŭrinde, laŭ mia scio, ĝis nun oni neniam denove sukcesis per tiu strategio protekti aliajn okupatajn domojn.

Ĉu vi povas paroli pri via antaŭ-KanMasdeŭa vivo? Kiuj spertoj kaj kiuj pripensoj kondukis vin tien?

Mi naskiĝis en Usono, kaj ekde infano mi estis pacisto, anarkiisto kaj amanto de naturo. Pro tio, mi malamis la usonan militemon kaj deziris iel fuĝi. En mezlernejo mi decidis fari jardaŭran viziton al Aŭstralio per studenta kulturinterŝanĝo. Mi decidis por Aŭstralio pro timo pri lingvolernado. Mi malsukcesis kaj suferis en mezlernejo pro lingva studado — la franca — do kiam mi min proponis iri alilanden, mi limigis la eblojn nur al angloparolantaj landoj. Kiam mi alvenis aŭstralien, mi vidis ke la aliaj eksterlandaj interŝanĝaj lernantoj tre rapide lernas la anglan, kaj mi bedaŭris mian decidon, do decidis lerni Esperanton dum tiu jaro. Estis tre bona decido, kiu malfermis al mi multajn pordojn. Post tiu jaro, mi ekvojaĝis per Pasporta Servo al Rusio, Pollando, Turkio k.a. kaj estis nekredeble bona sperto. Mi enamiĝis al vojaĝo, kulturoj, kaj lingvoj. Mi loĝis dum pli ol dek jaroj en pli ol dek landoj, kaj sentis min malpli usoneca kaj pli sennacieca kaj homarano. Kiam mi alvenis al Barcelono, mi trovis fortan socimovadon kaj enamiĝis al la loko, al la lingvo kaj de al domokupa movado. Tiel mi fariĝis aktivulo kaj domokupanto. Por mi estis granda plezuro liberi, kaj anstataŭ devige labori, povi esti aktivulo por la medio kaj paco.

Kiel Can Masdeu estas nun rigardata de politikistoj kaj amaskomunikiloj ĝenerale en Barcelono?

Dum la amaskomunikiloj plejparte konstruas la imagon de la okupa movado kiel problemiga, ili preskaŭ ĉiam pozitive parolas pri Can Masdeu. La ŝtata kaj la kataluna aŭtonoma registaroj ĝenerale neas ajnan socian konsideron se ĝi kontraŭas la posedecon de riĉuloj. Ofte la posedrajto eĉ superas aliajn homrajtojn. Male, la nuna urbodoma estraro de la partio Barcelona en Comu venas de la PAH (Plataforma de Afectados por la Hipoteca: Platformo por la Trafitaj de Hipoteko), de la lukto kontraŭ la spekulacio de la bankoj, kiu senposedigis milojn da familioj ekde 2008. Kiel strategion por trovi domojn por senhejmuloj, la PAH fojfoje okupas domojn de la bankoj. Pro tio la urbodomo subtenas socicelajn okupajn projektojn kiel Can Masdeu.

Vi estas esperantisto, pluramemulo, liberkomputilisto... kio mankas en la tabelo de la etikedoj, kiuj priskribas viajn valorojn kaj vivelektojn? Kiu pensmaniero estas je la radiko de ili ĉiuj?

Mia vivo sencas — mi naskiĝis por ami kaj amikiĝi, al homoj kaj al nehomoj. La neperfortemo kaj sindonemo estas antaŭkondiĉoj de ama kaj amika rilato. Kaj la socia antaŭkondiĉo de la neperforto estas la konsento, la egaleca aŭ horizontala organizado, tio estas, la kunhelpemo. Nia socio estas ĉefe vertikala, konkura, avara, perforta. Kompreneble, ni povus organiziĝi kiel ajn. Mi kredas ke ni estus multe pli feliĉaj en socio pli horizontala, kaj ke la konkuro estu nur “libera tempo” kaj ke kunagado estu nia “ĉeflaboro”.

Por alveni al tia socio, ne sufiĉas tamen ke nur kelkaj deziru ĝin. Ni kiel plejmulto devas deziri ĝin. Mi decidis konscie vivi tiel kun grupo da amikoj, kaj surpriziĝas ke oni povas vere atingi “paradizon” izolitan. Sed tio ne sufiĉis al ni, ni volas ke ankaŭ aliaj povu vivi tiel bone. Pro tio ni malfermas la domon dimanĉe tagmeze kaj montras nian vivstilon kaj komunumon al publiko.

Krome, eĉ se tio estas alternativo al la kutima familia, labora kaj konsuma vivo, mi ne kredas ke ni proponas alternativon al la nuna konkura tutplaneda kapitalismo — kaj pro tio mi kun kelkaj amikoj decidis esplori manierojn grandigi la konsenton, ĝis tio fariĝos tutsocia fenomeno. Tial ni decidis krei platformon, kiu ebligas fari pli grandajn konsentojn.

Ĉu tio estas la ideo malantaŭ la du retejoj (crowdacting.org kaj collaction.org), kiujn vi kunkreis?

Dum la lastaj du jaroj, mi kun grupo de amikoj en Amsterdamo kreas retpaĝon por svarmagi — kondiĉe amase kunagi — angle nomata crowdacting. Iom kiel kunfinanci, sed anstataŭ promesi pagi oni promesas agi se oni atingos la minimuman konsenton. Une oni promesas agon, kaj kiam estos sojla plijmulto, ni ĉiuj agu. Mi sopiras je grandaj svarmagoj — imagu se 51% de la uzantoj de Facebook decidas foriri al pli justa platformo, kiu respektas datumrajtojn de la uzantoj, aŭ se 15% de la usonanoj, rusoj aŭ francoj decidus rifuzi pagi impostojn al sia registaro, se ĝi ne komencus detrui siajn atombombojn.

Fakte, tio ne estas nova ideo, Zamenhof mem proponis svarmagon inter dek miliono da personoj lerni Esperanton. Per Interreto oni povas modernigi tiun ideon. Mi revas ke iam ni svarmagos inter 30 milionoj da homoj lerni la universalan lingvon aŭ instruigi Esperanton al niaj infanoj.

Kial estas du malsamaj retejoj? Kio estas la specifeco de ĉiu el ili?

Ni kreis crowdacting.org por disvastigi la ideon de kondiĉa svarmagado. Kaj ni kreis collaction.org por surretigi la platformon. Ni scias ke alia grupo de aktivuloj ŝatos la ideon de popola agado kaj realigos propran retpaĝon aŭ aplikaĵon, kaj ke ili ankaŭ uzu crowdacting.org por varbi al publiko.

Kiel ekis la aventuro? Kiel vi renkontis viajn kunskipanojn? Kiel okazis la kreado?

Personoj en multaj landoj — Usono, Britio, Nederlando kaj Hispanio — elpensis la ideon kaj laboris memstare sen scii pri la aliaj. En Barcelono ni estis nur 2 personoj, kaj ni nomis nian proponon crowddoinwg. Dum la preparo, mi multe serĉis kaj trovis aliajn grupojn, kaj decidis kunlabori kun collaction.org, pro tio ke ĝi estis forta grupo. Nuntempe grupo de 15 homoj laboras en Nederlando. Ni ĉiuj volontulas.

Kio estas la venonta ŝtupo? Kiuj estas viaj intencoj kaj revoj por tiu kreaĵo? Kion vi bezonas por tio?

Ĝis nun ni sukcesis krei svarmagojn ĝis 2 500 homoj. Do nun ni serĉas projektojn, kiuj faros grandan ŝanĝon inter dekmilopa partoprenado. Povus esti kampanjo de urbanoj, kiuj amase decidi ĉesi pagi altajn luprezojn en urbo, aŭ grupoj de sciencaj esploristoj, kiuj decidas rezigni publikigi en la neliberaj aŭ pagmuraj revuoj. Antaŭ ol eblos svarmagi inter milionoj da partoprenantoj, unue ni devos serĉi amasagadojn por kelkmiloj, poste kelkdek miloj, poste kelkcent mil.

Ĉu vi havas planon por traduki la retejon al multaj lingvoj? Ĉu tio laŭ vi alportos pli da rezultoj?

Jes, ĝuste tion oni planas, sed bedaŭrinde mi ne povas promesi specifan daton, pro tio ke ĉiuj el ni (ankaŭ la programistoj) estas volontuloj. Tamen ni bonvenigas volontuloj por tio. Skrivu al mi ĉe: crowdactingbarcelona@gmail.com

En kiu esperantista aranĝo ni povos baldaŭ renkonti vin?

Mi verŝajne partoprenos en la Novjara Renkontiĝo, en Germanio.

**

Oni povas spekti filmeton kun Esperantaj subtekstoj ĉi tie: https://www.youtube.com/embed/u6tqZqoh8DY

“Mi loĝis dum pli ol dek jaroj en pli ol dek landoj, kaj sentis min malpli usoneca kaj pli sennacieca kaj homarano”

“Zamenhof mem proponis svarmagon. Per Interreto oni povas modernigi tiun ideon”