Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Burgero el kikeroj, aveno kaj kareo

Saluton amikoj! La mondo de la veganaj burgeroj estas senlima! Nur sufiĉas iom trarigardi vian manĝoŝrankon kaj tuj elpensi burgeron! Ni diru ke pli malpli tiel naskiĝis ĉi tiu burgero. Nur 100 gramoj da kikeroj kuiritaj sen salo donas al ni karbonhidraton (kiu donas energion), dietan fibron (bona por la kora kaj digesta sano), proteinojn kaj grason, sed krome, ili donas al ni vitaminojn A, B6, C, E kaj K, kalcion, fosforon, kalion, zinkon, magnezion, feron kaj natrion. Kaj la aveno estas alia bonega nutraĵo ĉar ĝi satigas, preventas kaj mildigas la mallakson, bona por homoj kun alta kolesterolo, preventas kanceron, favorigas la kreadon de novaj histoj kaj nia koro pli bone fartos!

Post tiuj sciencaj argumentoj por manĝi tiaspecan burgeron, kiu ja estas sana rapidmanĝaĵo, jen la recepto. Mi esperas ke vi ĝin ĝuos!

Ingrediencoj:

Paŝoj:

El veganarto.net