Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Rubriko de la prezidanto

Karaj legantoj, bonvenon denove postkongrese! Dum la IJK, kiu okazis en Israelo, estis elektita nova estraro, kiu laboros kun kaj por vi dum la sekvaj du jaroj. La novan estraron konsistigas: Łukasz Żebrowski (Prezidanto); Paweł Fischer-Kotowski (Ĝenerala Sekretario; Pasporta Servo); Nico Huurman (Kasisto; Eksteraj rilatoj); Michael Boris Mandirola (Landa agado; Edukado); Veronika Poór (Homaj rimedoj; Aktivula trejnado; Scienca kaj faka agado); Tina Tišljar (Kongresoj); Alexandre Raymond (Informado, Kulturo). Pri tio kiuj estu ĝiaj celoj kaj realigendaĵoj ni komencis labori jam antaŭ kelkaj monatoj, kiam komenciĝis vasta konsultado de la nova laborplano, kiu estis poste aprobita de la komitato.

Inter la prioritatoj por la venonta oficperiodo sendube unua menciindas la diversigo de niaj monfontoj. La lastaj okazintaĵoj kun unu el la Eŭropuniaj fondusoj klare montris, ke ni neniam povas esti certaj eĉ pri tre regule ricevataj monrimedoj. Eĉ se nun ni feliĉe sukcesis solvi la problemojn, estonte ni devas esti sekurigitaj ne nur per sufiĉe granda kapitalo, sed ankaŭ per la diverseco de la monfontoj.

Alia grava afero farenda ene de la sekva oficperiodo estas interretcela vastigo de nia aktivado en la kampo de la aktivula trejnado kaj homaj rimedoj. Ĝis nun ni trejnis ĉefe en ĉeestaj seminarioj, kio sendube estas tre efika, sed aliflanke reta trejnado permesos al ni draste vastigi la atingeblecon de niaj materialoj kaj tiel proksimiĝi al aktivuloj, kiuj ne havis okazon tiom ofte partopreni E-eventojn.

Same vastiga estas nia nuna strategio pri IJK-j - rimarkindas, ke en la jaroj 2010-2014 ĉiu kongreso okazas en alia mondregiono kaj nur unu el tiuj 5 en Eŭropo, kio ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj estus neimagebla. Konforme al tiu strategio nun venas la tempo denove tre serioze pritrakti la okazigon de IJK en Afriko. Kompreneble ni tre ŝatus povi promesi, ke ĝis la fino de la oficperiodo ni scios almenaŭ kiam, kie kaj kiel okazos IJK en Afriko, tamen konante la malfacilecon de la afero ni povas diri nur, ke ni sendube faros ĉion eblan en tiu direkto.

Fine menciindas ankoraŭ afero kiu ne estas facila, sed sendube estas ege necesa - rekonstruo de tejo.org. Tiuteme ni estas nun difinontaj, ĉu temu pri kompleta ŝanĝo de la paĝaro aŭ pri serioza renovigo de la nunua.

Tiuj aferoj estas nur kelkaj el la pluraj taskoj realigendaj en la sekva oficperiodo. Pliajn detalojn eblas legi en la laborplano, kiu cetere funkcios alimaniere ol kiel ĝis nun. Ĝi fariĝos publiblika dokumento, vivanta per aktualigoj kaj komentoj de la koncernaj respondeculoj kaj konstante rete konsultebla. Pere de tia vivanta laborplano ni povos esti ankoraŭ pli proksime al la bezonoj de la membroj de TEJO. Ĉiu povos facile ekscii kio kaj kiam estas realigata en TEJO kaj aliĝi al la agado - al kio mi varme invitas!

Łukasz Żebrowski