Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KINO

Casablanca, filmo pri rifuĝintoj

Ana RIBEIRO — Brazilo

Casablanca (1942) estas usona filmo de la hungardevena filmreĝisoro Michael CURTIZ. Ĝia historio komenciĝas kiam naziaj germanoj eniras en Francion, kio devigas multajn francojn forlasi la landon pro la milito. La plej granda parto de la francoj iras al urbo en Maroko nomata Kazablanko (Casablanca); tie ili atendas vizon por iri al Lisbono kaj poste al Usono serĉante pli kvalitan vivon, sed kelkkaze la vizo neniam alvenas.

En la atendurbo estas kafejo, kiu apartenas al iu nomata Rick Blain (Humphrey Bogar); li estas mistera usonano devenanta de Novjorko, sed oni scias malmulte pri lia historio aŭ pri lia pozicio pri la milito (li deklaras sin neŭtrala). Li ricevas du vizojn, kiuj rajtigas eliri el la lando. Alvenas al lia kafejo knabino, kiu rilatas al lia pasinto: Ilsa Lund (Ingrid Bergman). Ŝi petas la vizojn por forlasi la landon kun sia edzo, Viktor Lazlo (Paul Henreid).

La intrigo estas ke ŝi estis amatino de Rick, kiam ili vivis en Parizo — ĉar ŝi kredis sian edzon mortinta — sed Rick ankoraŭ amas Ilsa-n. En la filmo, Rick decidas ĉu li donos la vizon al ili aŭ ne, aŭ ĉu li donos la vizon nur al la viro kaj restos kun la virino?

La filmo estas tre emociplena, estas belaj muzikaĵoj tre kortuŝaj, la plej emocia parto laŭ mi estas kiam en ĉambro plena je germanoj la francoj kantas la nacian himnon La marseillaise. La filmo ege bonas kaj tute spektindas. Ankaŭ la muzikaĵo As the time goes by estas klasika kaj konata pro la fimo.

Ĝi estas malnova filmo sed restas tre aktuala ĉar hodiaŭ ni travivas krizon pri emigrado, ĉi-foje ne el Eŭropo al Ameriko pro la milito, sed el Norda Afriko al Eŭropo, do ĝi parolas pri temo, kiu nin frapas ĉiutage en la hodiaŭa vivo. La mondo estas ronda, bedaŭrinde la milito povas okazi ĉie ajn, kaj emigrantoj povas foriri, samkiel ili povas alveni al Eŭropo.