Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La centjara lampo

La mistero de la lampo, kiuj funkcias ekde 1901

Ĝi estas tiom fama ke ĝi havas sian propran retpaĝon, profilon en Facebook kaj eĉ ekzkluzivan kameraon, kiu ĝin registras tage kaj nokte. Ĝi estas la Centjara Lampo (Centennial Bulb, en la angla), kiu laŭ la Rekordlibro (Guinness Book) estas la elektra lumfonto, kiu plej longe funkcias en la tuta historio.

La lampo troviĝas en unu el la sidejoj de fajrbrigadistoj en Kalifornio, Usono. Ankoraŭ en la pasinta jarcento (1901) ili volis konstante lumigi siajn ĉambrojn por ke ili povu tuj reagi al urĝaj alvokoj. La lampo estis donacita de loka entreprenisto kaj manfarita de Shelby Eletronic Company, kiu ne plu ekzistas.

En 2001, ĝi oficiale ricevis la titolon Centjara Lampo. La 18-an de junio ĉi-jare, ĝi atingis 117 jarojn, kun pli ol 1 miliono da horoj de funkciado. Kaj ĝi funkcias ĝis nun. Laŭ la registroj, ĝi nur ne funkciis dum 22 minutoj — kiam ĝi estis translokita — kaj neniam restis eĉ unu tutan tagon malŝaltita.

Oni kredas ke origine ĝi estis 30-vata lampo, sed laŭ la tempopaso tamen, ĝi malfortiĝis. Nuntempe ĝia lumeco fortas je 4 vatoj, proksimume. Kaj tio eble estas unu el la atutoj, kiuj permesas al ĝi lumigi ĝis nun.

Helpas ankaŭ la fakto ke ĝiaj filamentoj estas okoble pli dikaj ol de la modernaj lampoj kaj ili konsistas el karbido, duonkonduktanto. Tial, kiam la lampo varmiĝas, la filamentoj iĝas pli fortaj konduktiloj male al la aktualaj, kiuj perdas potencon kiam ili varmiĝas.

Konspira teorio

Spertuloj asertas ke ankaŭ la fakto ke ĝi estas hokita al la sama ingo kaj ĉiam ŝaltita, kontribuas al ĝia longa vivo. La foruziĝo estus pli granda se oni ĝin konstante ŝaltus kaj malŝaltus. Malgraŭ tio, estas konsento ke restas io ne klarigebla en la fakto ke ĝi funkcias ĝis nun.

En 2010, hispana dokumentfilmo, La Konspiracio de la Lampo (The Light Bulb Conspiracy, angle) sugestis ke la Centjara Lampo estas la pruvo de tio, kion oni nomas “planita malaktualiĝo”. Temas pri teorio, laŭ kiu aĵoj estas farataj kun limigita utila vivo por instigi konsumadon.

Meze de la polemikoj, la Centjara Lampo atingas ĉi-jare la saman aĝon de la plej aĝa persono de la mondo — C. Miyako, el Japanio, kiu iĝis 117-jara en 2018.

El BBC Brazilo