Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SOCIO

Efektiviĝis du-infana politiko de Ĉinio

ZHANG Ping (Ĝoja) — Ĉinio

Ekde la 1a de januaro 2016, Ĉinio plenumas du-infanan politikon. Tio markas la finon de la sol-infana politiko, kiu estis efektivigata la lastajn 35 jarojn, ĉefe en urboj kaj urbetoj.

La historio

Jaro — Politiko

Kialo kaj fono

Por solvi la trorapidan pliiĝon de la loĝantoj kaj la malkongruon de tiu kresko kun la disvolvado de la ekonomio kaj socio, kun la resursoj kaj la medio, Ĉinio ellaboris familian laŭplanan naskadon en la 1970aj jaroj kaj en 1980 ekplenumis la sol-infanan politikon en urboj kaj urbetoj. Danke al tio, dum la lastaj 35 jaroj, en Ĉinio malpliiĝis je pli ol 400 milionoj la naskitoj kaj prokrastiĝis je 5 jaroj la nasko de la 7-miliarda loĝanto de la mondo. La sol-infana politiko bone rolis en la redukto de la loĝantara premo al resursoj kaj la medio kaj forte akcelis la ekonomian disvolvadon kaj socian progreson.

Pasis 35 jaroj, nun la situacio ŝanĝiĝis

Unue, rimarkindas la maljuniĝo de la loĝantaro. En la 1,368-miliarda loĝantaro, la nombro de personoj aĝantaj inter 15 ĝis 59 jarojn estas 930 milionoj, kaj la nombro de la pli-ol-60-jaruloj estas 212 milionoj. Ili okupas pli ol 15% de la totala loĝantaro, jam super la monda nivelo. Laŭ statistikoj de UN (Unuiĝintaj Nacioj), en la mezo de tiu ĉi jarcento proksimume 500 milionoj da ĉinoj aĝos pli ol 60 jarojn, kaj tiu nombro superos tiun de la usona loĝantaro.

Due, la naskokvanto estas ege malalta — multaj paroj ne volas naski bebon kaj en la lastaj 3 jaroj nete naskiĝis ĉiujare nur pli ol 6 milionoj da personoj, tial la laborfortoj ne plu pliiĝas, male, ili pli kaj pli reduktiĝas. Laŭ enketo, de la fino de 2013 ĝis la fino de aŭgusto 2015, pli ol 11 milionoj da familioj konformiĝis al la politiko, ke ili al estas permesate havi duan infanon se la patro patrino estas sol-infano, sed nur 15,4% el tiuj familioj, t.e. miliono kaj 700 miloj, prezentis la peticion pri nasko de dua infano.

Trie, ne ekvilibras la nombroj de viroj kaj virinoj. Laŭ statistiko, la nombroj de beboj viraj kaj virinaj estas en la proporcio de 120 al 100. Tiel, post 10 jaroj la nombro de la viroj estos pli multa je 30 milionoj ol tiu de la virinoj.

Pro la situacio, en Oktobro 2015, la Komuniko de la 5a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio proponis ekvilibran evoluadon de la loĝantaro, persisti en la ŝtata baza politiko de la familia laŭplana naskado, perfektigi la strategion de la loĝantara evoluado, ĉiuflanke plenumi la du-infanan politikon por paro da geedzoj kaj aktive agi kontraŭ la maljuniĝo de la loĝantaro. Kaj la 1an de januaro de 2016 efektiviĝis la du-infana politiko.

Antaŭvido el la du-infana politiko

Nun en Ĉinio ekzistas 140 milionoj da virinoj, kiuj edziniĝis kaj naskis unu infanon. El ili 63% (pli ol 90 milionoj) povas naski duan infanon pro la du-infana politiko, kaj inter ili 50% aĝas inter 40 kaj 49 jarojn. Antaŭvide, ene de mallonga tempo evidente kreskos la nombro de beboj pro la du-infana politiko, ĉefe en urboj kaj urbetoj, sed en la lando la loĝantaro multiĝos ne grandmezure. En 2029 la ĉina loĝantaro atingos la pinton, nome 1,45 miliardojn.

Danke al la du-infana politiko, en 2050 pliiĝos je 30 milionoj la laborfortoj, pliboniĝos la aĝdistribuo de laborfortoj, tial kelkgrade malrapidos la maljuniĝo de la loĝantaro. Cetere, en mallonga tempo, pro la du-infana politiko kreskos la konsumado por sanigo de infanoj kaj virinoj, vivbezonaĵoj por beboj, infanvartado, edukado ktp.

Nun por bone plenumi la du-infanan politikon, la koncernaj registaraj fakoj ellaboras regularojn, leĝojn kaj rimedojn por la edukado, kuracado, socia garantio, sanigo ktp.

Ĉu naski duan infanon?

Nun sen iu ajn kondiĉo, ĉiuj geedzoj rajtas naski du infanojn, sed ĉu ĉinaj familioj ja pretas bonvenigi duan infanon? Pri tiu demando mi intervjuis kelkajn geedzojn:

“Jes”

Ĉar la edzo kaj edzino estas ambaŭ la sol-infanoj en sia familio, dum la kreskado ili spertis solecon, tial ili volas ke ilia infano havu fraton aŭ fratinon. Cetere, kun frato aŭ fratino la infano povos lerni la gravecon de divido kaj havi la bonan karakteron de sindonemo. Kompreneble du infanoj alportos pli da ĝojo al la familio kaj plifeliĉigos la vivon de la geavoj, ĉar ili volas pli da genepoj.

“Ne”

La nuna ĉefa familia strukturo estas “4-2-1”, nome 4 geavoj, 2 gepatroj kaj 1 infano. Meze de ĝi la gepatroj jam tenas grandan premon ekonomie, psike kaj fizike. Se naskiĝos dua infano, la strukturo estos “4-2-2”, kio donos pli da premo al la gepatroj. Kompare kun la patro, la patrino alfrontos pli multajn problemojn: naskan riskon pro alta aĝo, halton de progresinta laboro, krom la aldona kosto por la dua infano...

“Ne scias”

Naski infanon estas facile, sed eduki estas penige, kaj grave: ĉu sufiĉos mono, ĉu sufiĉos bonaj infanĝardenoj kaj lernejoj, ĉu sufiĉos energio por akompani la infanojn dum la edukado?

Mia patrino diris, ke kiam ŝi volis duan infanon, tiam tio nur estis revo. (Sed ŝi kontentas pri la vivo, ĉar mi, la sola infano, same donis ĝojon.) Nun la revo ja realiĝas, tamen la elekto daŭras. Vivo ja estas tia. Sed feliĉo dependas de vi mem.