Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Ĉu ni jam perdis la infanecon?

Ariadna García Gutiérrez - Kubo

En la nunaj tempoj infanecaj trajtoj estas tiom necesaj kiel en pasintaj tempoj. Inter tiuj kiuj ĵus alvenis al la mondo, verŝajne okazas ke tiuj et-uloj tro rapide evoluas kaj forgesas fari infanajn aferojn. Kun la novaj kaj mir-indaj teknologioj aperas novaj generacioj, kiuj kompreneble ne devas same aspekti, agi aŭ pensi kiel la antaŭaj, sed certe ankaŭ ne devas perdi la ĉefajn vid-punktojn rilate al la vivo dum tiuj unuaj vivjaroj.

La perforto inter infanoj estas unu el la problemoj. Fakte ĝi ĉefe radikas en tio, kion ili denaske ekvidas hejme inter siaj gepatroj kaj gefamilianoj kaj poste, sur tiu bazo, kion ili mem faras. Aliflanke ludoj, kiel kapti homojn, enkarcerigi aŭ murdi ankaŭ ne helpas, eĉ por iliaj animoj kaj estonta kreado de personeco. Ili ne devus iri dormi malfrue, aŭ aŭskulti plenkreskulan muzikon, kiu parolas ĉefe pri temoj, kiujn ili ne konas kaj ne povas kompreni.

En la aktualaj jaroj la plej-multo ne interes-iĝas pri infana muziko aŭ rakontoj, kiuj parolas pri instruado, pri la belecoj de steloj, pri amuzaj pup-etoj, kiuj dancas aŭ pri bonkoraj sentoj al famili-anoj kaj amikoj. Tiuj estas la plej interesaj kaj gravaj temoj por tiuj etuloj, kiuj komencas koni la mondon kaj kiuj ankoraŭ ne povas difini bonon kaj malbonon.

Infanoj bezonas esti feliĉaj, respektemaj, agemaj kaj havi pacon en sia malgranda mondo, kiu komencas mal-ferm-iĝi antaŭ iliaj okuloj. Ili kompreneble devas evolui, sed paŝo post paŝo, kun pacienco, kompren-emo, dediĉ-emo kaj amo.

*vid-punkto: Mensa pozicio el kiu oni rigardas aferon

*aktuala: Nuntempa

*dediĉi: Plene destini por, tute fordoni al, plene oferi por

*terminoj laŭ ReVo [www.reta-vortaro.de]