Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉu plu ekzistas amo?

Manŭel

Pop-kanzona

Memeldonita — 2012

Manŭel (Emanuele Rovere) certe estas entuziasma. La lanĉo de lia dua albumo Ĉu plu ekzistas amo? estas pruvo ke ne gravas aĝo aŭ sperto se oni volas ion fari. Li la unuan albumon lanĉis kaj Esperantan muzikan karieron ekigis nur post la emeritiĝo.

La bona akcepto de lia unua albumo, Duonvoĉe... tutkore, certe estis instigo por la daŭrigo de sia muzikumado. Ĉu plu ekzistas amo? estas simila al la unua albumo kaj enhavas ĉefe esperantigitajn versiojn de italaj kanzonoj, du el The Beatles kaj — novaĵo — tri memverkitajn muzikaĵojn, kiuj stile kaj kvalite samnivelas aŭ eĉ pli bonas, mi povas diri, ol la tradukoj.

Unu el ili, La transferkurtena Koramikino, rakontas pri Esperanta amrilato, kiu (memoru, iĝis romantika kanto) malsukcesis! Bedaŭro restas tamen pro la fakto ke la nova albumo havas malpli da kvalito ĉe la registrado kaj miksado ol la unua albumo. Ĝi estas pli amatore prilaborita. Ankaŭ la grafika aranĝo iom regresis, kvankam pli kolora. Malgraŭ tio, ĝi plaĉos al tiuj, kiuj ne atentas aŭ zorgas pri sontekniko aŭ grafikarto.

Sugesto por tria albumo estas registri nur proprajn kantojn kun la sama kvalito de

Duonvoĉe... tutkore. Jes, amo kaj entuziasmo ekzistas ĉe Manŭel!