Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Ja multnombraj estas la motivoj por fariĝi vegetarano, vegetalaĵisto aŭ vegano. En la 1970-aj jaroj, kiam mi forigis viandon, laktaĵojn kaj ovojn el mia telero, tiam mi agis ĉefe pro sanaj kialoj. Viandon (nome, laŭ mi, karnon de ĉiu ajn besto) mi rigardis kiel tute ne taŭga por homa nutrado, ĉar plena je toksinoj facile asimileblaj maldanke al nia tro longa digesto-tubo de frukto-manĝanta primato. Koncerne laktaĵojn, nu... nenie en la naturo videblas adolta kreitaĵo nutrante sin per alispecia lakto, ĉu ne? Do, la kerna ideo estis retrovi dieton plej konforman al niaj veraj viv-bezonoj, do naturan kaj sanigan. Sed atentu ke tia maniero manĝi tute ne estas simpla subtraho. “Ĉu finfine vi manĝas nur herbon?” mire demandas la nekredemuloj. Ja feliĉe, la vegetala regno estas sufiĉe riĉa, por provizi nin per multnombraj nutro-fontoj, kiujn plejparto de la “ĉiomanĝantoj” plejofte malkonas. Jen do bona okazo por elrutiniĝi, veki en si scivolemon kaj malkovri aliajn kuirartojn, novajn gustojn kaj plezurojn. Ĉu ne bona programo?
Mi konsentas, ke tiam, en la 70-oj, la ceteraj problemoj nuntempe ligitaj al la tutmonda nutrado estis ja ekster onia konscienco. Malgraŭ teruraj malsategoj kaj katastrofoj, oni plu kredis je scienco por solvi la eventualajn medi-problemojn. Pri senarbarigo, pri malŝparego de akvo kaj agroj, pri elĉerpiĝo de la maraj riĉofontoj, pri poluado permetana kaj la diversaj sanitaraj skandaloj oni ankoraŭ ne gurdadis en la amas-kumunikiloj. Oni eĉ tute ne konsciis pri la kruela realeco de la produktado de viando, lakto kaj kokinovoj. Tamen, mi ja memoras, ke mi plurokaze iel alpaŝis tiun temon por montri la koherecon de mia tiama sinteno: se mi mem devus mortigi beston, nome ŝafidon, bovinon, kuniklon aŭ anason por plenigi mian marmiton, tion mi certe ne farus, almenaŭ tiom longe kiom mi havos ĉion necesan por vivteni min dank’ al vegetalaĵoj. Aĉeti kaj kuiri viandon sen la kuraĝo buĉi mem la beston, des pli kiam temas pri membredita besto, ŝajnas al mi ago iom skizofrenia.
La vivo, kaj ankaŭ iagrade mia propra pigreco, iam fine rezignigis al mi tiun karan dieton. Mi diras “kara dieto” ĉar kvankam poste, dum jaroj, mi certe frandis ĉiuspecajn bestaĵojn, plu restis en miaj menso kaj koro ia nostalgio kaj spuro da kulpeco pri tio, kio fine montriĝas multe pli ol nura dieto. Kaj kiam, antaŭ du jaroj, mi sentis la bezonon ŝanĝi denove mian nutraĵon, tiam la mondo jam evoluis, kaj miaj motivoj estis multe pli evidentaj, multfacetaj kaj koheraj. Tamen, mi decidis plu konsumi, eĉ se malmulte, laktaĵojn kaj ankaŭ ovojn. Kial? Unue ĉar, almenaŭ mialande, preskaŭ ne eblas partopreni komunan vivon ne manĝante tiujn ĉi ingrediencojn. Jam ja malfacile eblas formeti de sia telero la kolbason, la fiŝaĵon aŭ la stekon por engluti “nur” rizon, legomojn aŭ laktuko-foliojn, do kiel eblus ĝentile rifuzi, vizitante maljunan onklinon, la por mi ĵus bakitan torton, nur ĉar ĝi entenas ovon kaj lakton? Konpromison oni aranĝu cele al tolera kunvivado. Ĉu iela rezigno, kapitulaco? Nevere...
Ĉar ne imagu, ke pri veganeco mi ne informiĝis. Prie mi multe legis, cerbumis kaj debatis. Fakte, mi ege respektas kaj preskaŭ entute konsentas kun ties motivoj kaj konsekvencoj. Preskaŭ, sed... ne tute.
Veganeco baziĝas precipe, eĉ nure, sur kontraŭ-speciismo kaj bestaj rajtoj. La aliajn kialojn por senvianda dieto la plejparto el la veganoj rigardas kvazaŭ senvaloraj, eĉ dubindaj. Ĉu tiu sinteno ilin ne iel forgesigas, ke la homa animalo apartenas, same kiel ĉiuj ceteraj, al la natura medio, kie ĝi vivas pli-malpli en konkurenco/ekvilibro kun la aliaj specioj? Vi povas kredi min, koncerne la vivon kaj bonfarton de la plej etaj estaĵetoj mi kondutas respektege. Mi ja ofte endanĝerigis min, bremsante iom abrupte antaŭ survoja pasero aŭ sciuro, kaj ĉiam prenas senhezite inter miaj manoj, por liberigi ĝin, la vespon, kiu vane baraktas kontraŭ fenestro. Sed se pedikoj trafus min, se termitoj atakus mian domon, nu, same senhezite ilin mi ekstermus. La vivo mem je ĉiu paŝo blinde mortigas. Terkultivado vole-nevole pereigas multegajn estaĵetojn. Purigado senkompate forbalaas definitive milionojn da akaruloj. Tamen ankaŭ ili estas bestoj, ĉu ne? Krome, ŝajnas al mi strange apartigi tiom rigore la plantojn (sur kiuj oni havus superregan rajton) de la bestoj (kiujn oni nepre ne ekspluatu). Ĉu mar-anemonoj, sponguloj estas plantoj aŭ bestoj? De la natura vidpunkto, mi emas kredi ke tio aspektas ja home arbitre. Plenkonscience kaj senhonte mi rajtigas min respekti kaj protekti arbon, marĉon, strandon, ktp, kaj sammaniere, sed tamen ne senkiale, mi mortigus muŝon, kiu obstine surflugus mian manĝon, aŭ raŭpon, kiu forvorus miajn brasikojn. Kaj se mi emas vidi gradan diferencon inter bovino kaj ostro, ĉu mi speciisme malpravas? Eble! Sed respondu sincere, ĉu iu ajn el ni, homoj homaj kaj verŝajne ne ĉio-sciaj, ne vidas ankaŭ diferencon inter fortondi razenon kaj forhaki arbon? Se respektegon ni ja devas al la naturo, kies ĉenero ni fakte estas, ankaŭ ni havas rajtojn (ne nur devojn) ene de tiu komuna medio. Kaj krome ankaŭ mensajn limojn, kiuj kompreneble ne ĉiam kongruas kun la ververa senco kaj ebla plano de la naturo.
Pri la abomena efektiveco de la nuna besto-bredado kaj buĉado mi bone informiĝis, kaj mi ankaŭ ja scias, ke ovo-lakto-produktado kaŭzas enreale suferojn kaj nenombreblajn mortigojn. Sed tamen mi volas daŭre prirevi mondon, kie kokinoj plu ekzistus kaj povus vivi feliĉaj kune kun homoj, provizante ilin per kelkaj ovoj kontraŭ protekto kaj nutro, kaj tio ĝis la natura vivo-fino, mondon kie azeno promenigus infanojn kaj helpe transportus nepezajn varojn, kie ŝafaro kvazaŭ libere paŝtiĝus sur montodeklivoj kontraŭ iom da lano. Jes, mi iel plu kredas je la eblo de harmonia kaj viv-domaĝa rilato inter bestoj kaj homoj. Ĉu nur stulte utopie? De longtempe mi bredas abelojn, kaj kompreneble mi ja scias, kia estas la realeco de la tutmonda abelekspluatado. Sed mi mem neniam mortigas abelreĝinon aŭ fortondas ties flugilojn, mi lasas al miaj abelaroj sufiĉe da mielo por komforte travintri, lasas ilin mem konstrui siajn ĉelarojn, flegas ilin ame kaj ege atenteme. Ĉu eblas, ke mi iam-tiam dispremas akcidente abeletojn? Ja certe eblas, same kiel eblas ke mi iam-tiam mortigas vermon, limakon, grenskarabeton manĝante pomon, lavante fragojn aŭ kuirante rizon. Sed mian eblon mi faras, por ke miaj abeloj bonfartu, kaj se kompense ili lasas iom da troa mielo, bone! Se ne, ne gravas... Ĉu ekspluatado? Jes. Reciproka. Ĉar ankaŭ ili ne malofte iel ekspluatas min.
La homaro trairis la jarcentojn “kreante” laŭ medio kaj bezono multnombrajn besto-specojn. Se por la bestoj tiu longdaŭra rilato certe ne estis nur paradiza, la nuntempa estas fakte unu el la tragikaj konsekvencoj de nia frenezo kaj megalomanio. La vivuloj fariĝis varoj mondskale industriaj, kaj dank’ al bela pakaĵo kaj subtila reklamo, la konsumanto facilanime ignoras la rilaton inter ĉio aĉetebla en superbazaro kaj la vivantaj sentipovaj estaĵoj, kies ekzistado estas neniigita. Amasege oni suferigas kaj mortigas, sed kaŝe, anonime kaj silente. Tamen la tuta sistemo montriĝas ne nur kruela; ĝi estas krome maljusta kaj absurda, ĉar nutri bestojn por produkti viandon estas ege malproduktiva kaj problemo-gena. Des pli kiam ni havas nur unu planedon por nutri la tutan homaron. La tempo jam pasis, kiam eblis senkonsekvence malŝpari la naturfontojn. Feliĉe, eblus elturniĝi alie por ĉies bono. La trafa demando estas: ĉu ni mem kapablos pripensi alimaniere nian homan socion kaj ties rilaton kun nia ĉirkaŭĵo, aŭ ĉu la naturo iel ajn trudos al ni vole-nevole sian volon? Plej bone estus sagace elekti kaj enkonduki mem la necesajn ŝanĝiĝojn. Kaj tiurilate, la maniero sin nutri certe estas fundamenta. Alia mondo ja eblas. Sed oni atente ne puŝu la pendolon aliflanken tro forte kaj tro rapide.
***
Mi iel plu kredas je la eblo de harmonia kaj viv-domaĝa rilato inter bestoj kaj homoj.
La konsumanto facilanime ignoras la rilaton inter ĉio aĉetebla en superbazaro kaj la vivantaj sentipovaj estaĵoj, kies ekzistado estas neniigita.