Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉu vi ĉu vi ĉu vi volas verki?

TEJO Tutmonde bezonas konstantajn kontribuantojn. Ĉu vi estas verkema? Ĉu vi volas esti ĵurnalisto? Ĉu vi interesiĝas pri junulara Esperanto-movado? Do ĝuste vi kapablas esti teamano de kontribuantoj al TEJO Tutmonde!

Kial bezonatas la teamo? TEJO Tutmonde funkcias kiel ĵurnalo. Kadre de ĝi aperadas aktualaj informoj ĉe la retpaĝo www.tejo.org. Se vi volas legi vere aktualajn kaj interesajn artikolojn pri junulara esperantista agado en la tuta mondo, TT ne povas baziĝi nur sur unu homo. Ju pli da kontribuantoj, des pli altnivela kvalito.

Kial esti teamano? Vi akiros aŭ profundigos ĵurnalistajn spertojn. Vi laboros en internacia teamo, kio ĉiam estas riĉiga. Vi grave kontribuos al bonkvalitaj informado kaj prezentado de junaj esperantistoj tutmonde. Do ankaŭ danke al vi estos klare, ke Esperanto vivas kaj vivos, ĉar ĝi estas hobio de multaj gejunuloj. Cetere danke al via konstanta laboro vi ankaŭ famiĝos. :-)

Kiom da teamanoj bezonatas? Senfine :-) La nombro ne estas limigita. Eĉ bonas, se en unu regiono estos pluraj teamanoj. Laŭ interkonsento ili dividos sian laboron.

Kiel vi laboros? Vi prizorgos junularan E-agadon en via regiono. Vi faros intervjuojn, verkos raportaĵojn aŭ vi nur simple donos instigon, pri kio en TT informi. Teamanoj komunikos perrete — aŭ pere de retmesaĝoj aŭ pere de skajp-konferencoj. Ni estos unu granda tutmonda redakcio.

Ĉu “konstante” nepre signifas ĉiam? Tute ne! “Konstante” signifas, ke vi prizorgos tion kio okazadas en via regiono, kaj se vi prijuĝos tion interesa, vi skribos pri tio. Do ne nepre ĉiam vi devos labori, oni postulos de vi nur tiom da tempo, kiom estos en viaj kapabloj. Vi servos kiel tiu, de kiu TEJO Tutmonde povas peti helpon, se estos neceso.

Ĉu nur teamanoj rajtas kontribui? Denove: Tute ne! Teamanoj estas tiuj, kiuj volas labori por TEJO Tutmonde iomete pli intensive. Memkompreneble ne estos rifuzitaj unufojaj kontribuaĵoj de ĉiu ajn. Eĉ teamano povas peti iun alian verki artikolon. Teamano fakte estas “ponto” inter redaktoro pri TEJO-movadaĵoj kaj legantoj.

Ĉu teamaniĝi alportas avantaĝojn? Nepre jes! Krom tio, kio jam estis menciita (inkluzive la famiĝon :-) ), vi havos ŝancon, ke vi — danke al viaj spertoj — fariĝos venonta redaktoro de TT, kaj informado pri junularaj movadaĵoj konstante evoluos kaj plibonkvalitiĝos.

Ĉu teamaniĝi alportas malavantaĝojn? Se vi iun trovos, nepre nin informu! :-) La samon faru kaze de viaj demandoj kaj aliĝoj al la teamo! Skribu al tejo-tutmonde@tejo.org!