Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Dan MRÁZEK — Ĉeĥio
Komence de januaro venis en Pragon, Ĉeĥio, unu el la plej konataj esperantistaj kantistoj, Kim J. Henriksen. Li devenas el Danlando, lia patrino estas polino kaj Esperante li parolas denaske. La akordionon li havas preskaŭ kunigita kun sia korpo — laŭ la leĝereco kun kiu li ĝin ludas. Sed li ne muzikas iujn stratkantaĉojn. Danke al sia elano, kiun li ne perdas eĉ en sia kvindekunua jaraĝo, li proponas al la publiko neforgeseblan muzikan travivaĵon. Kaj tute egalas, ĉu Kim koncertas sur podio antaŭ centoj da zelotoj, aŭ li nur private sidas en kuirejo...
“Ĉu vi scias, kiu morgaŭ alveturos Pragon kaj loĝos ĉe ni?” Antaŭ kelkaj tagoj eksonis mia poŝtelefono per la mesaĝo de Vlasta. La respondo sekvis tuje: “Jes, tio estas Kim!!!” En tiu momento mi ekmemoris, ke kiam mi renkontis lin en JES en Pollando, li ion pri la vizito en Prago parolis. Mi ekĝojis, ke la vortoj ne estis sensencaj.
Komenco per testo! Trompo malpermesata!
Unue la aranĝo aspektis kiel tute normala kunveno de geamikoj. Aŭ kiel tute normala bonvenigo de eksterlanda vizitanto. Sonis demandoj pri la novaĵoj en Danlando, pri la dana vetero, ĉu neĝas tie... Nu, ĉio normala...
La renkontiĝo dimanĉe la 8an de januaro tamen ne estis kutima. Eĉ nur pro tio, ke ĝin organizis E-mental’ kaj la Praga Klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Ĝuste la ĉeesto de la amuzocela kaj distra organizo E-mental’ promesis eksterordinaran travivaĵon.
“Plej frue ni skribos teston, kion ni scias pri nia gasto.” En la glasoj ruĝis vino, kiam Dyktatorino (la granda ĉefino de E-mental’) Vlasta rompis la ĝis nun klasikan pason de la renkontiĝo. Estis disdonitaj paperoj kaj oni severe malpermesis iun ajn trompadon. La Dyktatorino komencis: “Kiu pli aĝas — ĉu mi aŭ Kimo?” Insida demando por la komenco. Se oni respondos, ke pli aĝas Vlasta, ŝi ofendiĝos. Se oni skribos, ke pli aĝas Kimo, povas ofendiĝi li. Sed la vero venku... Kaj la viroj ne tiom koleriĝas pri sia aĝo... :-)
En la ceteraj demandoj oni devis respondi, ĉu veras, ke Luna (la hundeto de la familio de Vlasta) saltis matene en la liton de Kimo. Estis proponitaj tri ebloj: jes, ne, en la liton saltis Kimo al Luna... Nu kaj la plej ridiga (eĉ por Kim, kiu ridetis vere amuzate) estis la demando, en kiu bando Kimo muzikis: a) Malplifiki b) Amplifiki c) Kimplifiki.
La teston oni juĝis kaj ĉiu gajnis valoran premion. Ekzemple mi hejmen forportis ceramikan anason... Al Kim rezultis pli bone, li ricevis ceramikan pokalon.
La donacoj disdonitas, ekkantu. Kaj ne avaru!
Kim sentis sin ŝuldanto, sed ĉar li havis nenion materialan por donaci, li levis sian akordionon. Jen la momento de ĉiuj atendita! Tra la kuirejo sonis “Sola”. La kantadon de Kim kompletigis nekuraĝa grumblado de la ĉeestantoj (kiuj tamen pensis, ke ankaŭ ili kantas :-) ). Kim rikoltis aplaŭdon, sed la kulturan programeron rompis nekultura enmetaĵo. Tiom raran momenton oni devas taŭge festi — memkompreneble per ĉampano! Ĝi malfermiĝis dum la fanfaroj ludataj de Kim per la akordiono...
Ni tostis kaj Kim denove ekludis. “Skavirino” jam allogis kelkajn homojn al dancetado. Ne plu venis iu nekultura enmetaĵo kaj ni bedaŭris, ke multaj perdas tiun ĉi specialan travivaĵon. Tamen ni vivas en teĥnika epoko... Unu momenton... Kaj jen ŝaltiĝis skajp-o... Kim inspiriĝis per tio kaj ĉe sia komputilo startigis propran podkaston — do la kuirejan koncerton subite povis spekti la tuta mondo!
Kim pruvis, ke por li ne fremdas eĉ la ĉeĥa kulturo. Li feliĉigis la aŭskultantojn per la melodioj “Škoda lásky” (angle “Roll out the Barrel”) aŭ per la popolkanto “Tancuj, tancuj, vykrúcaj” (Esperante “Dancu, dancu, ne staru”). La kantadon tiukaze prizorgis la kuireja ĥoro. Ĝi cetere laŭ postulo de Kim aldonis ankoraŭ unu popolkanton sen instrumento.
Sed poste Kim rigardis la horloĝon kaj eksciis, ke al li proksimiĝas alia programo. Nenion por fari... Aŭdiĝis la lasta kanto, sekvis ankoraŭ komuna fotado kaj poste adiaŭo.
En drinkejo kun akordionistoj
La kuireja koncerto simple mojosis kaj tiuj, kiuj ne venis, povas nur bedaŭri. Iuj ĉeestintoj estis tiom ravitaj, ke ili akceptis la inviton de Kim por sekvonttage veni al “akordiona klubo”. La amiko de Kim tie festos sian sepdekjariĝon (dano amanta Pragon) kaj Kim ankaŭ tie por kelkaj kantoj koncertos.
Mi preterlasas la priskribon de la serĉardo de la klubo (sed ankaŭ ĝi fariiĝis aventura!) kaj tuj mi saltos al tio, kio fakte estis la “akordiona klubo”. Temis pri iu kaŝita drinkejo, kie renkontiĝadas la pragaj akordionistoj (komprenu homoj, kiuj ŝatas ludi facilajn kantojn per akordiono). Da ili estis nekalkuleble multe. Kim temp-al-tempe improvizis dum kelkaj facilaj popolkantoj. Li lertis. Sed plej multe ni ĝojatendis ion produktitan de Kim. Ni finatendis. Tra la fumplena drinkejo eksonis “Skavirino”. Do io tute alia ol la facilaj kantoj ĝis nun luditaj. Ne estas mirinde, ke Kim atingis grandan sukceson ĉe la publiko kaj ĉe kelnerino. :-) Poste ni devis traduki tion, pri kio Kim kantis kaj ĉefe ni devis klarigi, ke la kantada lingvo ne estas la dana.
Sed ĉio havas sian finon. La vespero ekŝanĝiĝis al la nokto, dum kiu Kim devis forflugi hejmen. La restado de Kim en Ĉeĥio finiĝis, sed la tonoj de la kuireja koncerto en niaj rememoroj sonos ankoraŭ por longa tempo. Dankon, Kim, kaj venu denove!