Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SANO

15 aferoj, kiujn vi povas fari kiam vi sentas vin senutilaĉulo

1. Trinku glason da akvo

Vi eble estas senhidrata. Via korpo bezonas akvon, ne sukon, gastrinkaĵon aŭ alkoholaĵojn. Prenu glason da akvo kaj trinku ĝin.

2. Ordigu vian liton

Kiam vi havas multe da farendaĵoj kaj sentas vin superŝarĝita, ordigi la liton povas esti la unua paŝo por meti la vivon sur la ĝustan vojon. Tio ankaŭ malinstigos vin reveni al la lito.

3. Duŝu vin

La vivo estas alia kiam vi estas pura! La duŝo povas vigligi vin, kiam vi letargias. Purigu vian hararon kaj masaĝu vian kapon.

4. Manĝetu, sed ne fuŝmanĝaĵon!

Ĉu vi manĝis sufiĉe hodiaŭ? Ni sentas tenton manĝi malsanigajn manĝaĵojn kiam ni sentas nin senutilaj. Se vi ne volas manĝi tutan manĝon, eble manĝu nur frukton. Manĝu ion, kies energion vi povas uzi dum la tuta tago kaj ne dum kvin minutoj.

5. Promenu

Eble vi bezonas freŝan aeron kaj ne scias tion. Donu al via korpo iom da natura lumo, spiru alilokan aeron, movu viajn gambojn eĉ se nur dum kvin minutoj. Ebligu al vi aliajn pensojn.

6. Ŝanĝu via veston

Eĉ se vi ne eliros el via hejmo hodiaŭ, surmetu komfortan veston. Aŭ surmetu dormoveston, sandalojn kaj malstreĉiĝu.

7. Iru al alia loko

Rigardi la samajn kvar murojn tagon post tago povas esti terure. Ĉu vi povus labori en kafejo, biblioteko aŭ en la domo de amiko? Se vi povos aldoni la taskon “iri al iu loko” al la listo de taskoj, kiujn vi plenumis hodiaŭ, vi fartos pli bone.

8. Interparolu kun iu pri io ajn, sed ne per Interreto

Se vi ne volas paroli pri viaj problemoj, ne gravas. Vizitu amikon kaj parolu pri filmo spektita de vi. Alvoku vian patrinon kaj demandu kiel ŝi fartas.

9. Dancu vigligan muzikon

Ne muzikaĵon de Elliot Smith! Elektu muzikaĵon tre vigligan kaj dancu ĝin. Dancu kvazaŭ vi estus rokstelulo por pumpi vian sangon tra viaj vejnoj.

10. Ekzercu vian korpon

Se vi ne havas tempon por tuta trejniĝo, serĉu ĉe Jutubo iujn fizikajn ekzercojn kaj streĉu viajn muskolojn dum via disponebla tempo. Ekzerciĝu iomete en via laborejo.

11. Faru ion, eĉ etan agon

Ĉu vi bezonas aĉeti ion, konsulti kuraciston aŭ respondi retmesaĝon? Se vi ne povos plenumi malsimplajn taskojn de via listo, plenumu la simplajn kaj ne forgesu gratuli vin pro tio.

12. Brakumu beston

Se vi ne havas hejmbeston, ĉu vi povus viziti hejmbeston de amiko aŭ viziti bestorifuĝejon?

13. Faru liston el taskoj faritaj anstataŭ liston el taskoj farotaj

Anstataŭ superŝarĝi vin nun, konsideru tion, kion vi jam faris. Aldonu la taskojn “Mi brosis miajn dentojn”, “Mi lavis la telerojn” aŭ “Mi elektis veston” al via listo. Ne gravas kiom simpla estas via tasko, pruvu al vi mem ke vi estas efika.

14. Spektu filmeton ĉe Jutubo, kiu ĉiam ridigas vin

Mi rekomendas ĉi tiun: https://youtu.be/8igSA8HdR﹍Q

15. Permesu al vi senti vin senutila

Vi havas la rajton havi malbonan tagon kaj ne devas fari ĉion nun. Se vi sensukcese provis farti pli bone, tio ne signifas, ke la espero finiĝis. Donu al vi la bezonatajn tempon kaj spacon por ke vi sentu tion, kion vi sentas.

Fonto: http://www.buzzfeed.com/

Tradukis: Rangel de Castro Gotardi