Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Vinko MARKOVO

Nova dokumenta filmo pri Esperanto

Rogener PAVINSKI

En la jaro 1970, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) lanĉis verkon, kiu estas jam ekde tiam konsiderata lingvo-norma referenco en nia lingvo. Temas pri PIV, la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Kvankam SAT estas konata ankaŭ pro la konstanta eldonado, ĝia plej ambicia eldona projekto — post PIV aperis nur pasintjare.

Sed temas ne pri nova vortaro, temas ja pri dokumentfilmo. Esperanto estas ĝia nomo. Kun buĝeto de 50 000 eŭroj, la asocio dungis la ne-esperantistan francan regiŝoron Dominique Gautier, kiu ricevis la taskon transdoni sian vidpunkton pri la movado, kiu tiel ricevu veran eĥon antaŭ la publiko.

La laboro komenciĝis fine de 2009; post filmado ĉe UK-oj kaj aliaj renkontiĝoj, malneta versio estis projekciita en 2011 kaj en 2013 (iom timide) lanĉiĝis la DVD-versio kun 6 parolaj lingvoj kaj 22-lingvaj subtekstoj. Kompare kun la apenaŭ aktivaj E-asocioj, la faro de SAT estas vere atentinda.

Eniri tiun novan teritorion kaj plenumi tiel ampleksan projekton estis granda faro kaj ankaŭ lernado por SAT. Sed ĉu la filmo plenumos siajn celojn? Por paroli al ni pri tio, Vinko Markovo respondis niajn demandojn. Li estas la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT ekde 2012 kaj unu el la ĉefaj zorgantoj pri la filmo-projekto.

Kial SAT decidis produkti dokumentan filmon pri Esperanto? Kiu proponis tion? Kiucele?

La propono naskiĝis ene de la eldona fako kooperativa de SAT, el diskutoj inter tiamaj aktivuloj, komence de la jaro 2009. Ĝi venis el la konstato, ke en Esperantio aperas relative multaj libroj kaj gazetoj, ankaŭ kompakt-diskoj, sed ke la kampo pri filmoj restas preskaŭ neplugita. Ŝajnis ke la plej singarda antaŭenpaŝo sur tiu ĉi nekonata tereno estus produktado de dokument-filmo, kiu povus samtempe esti utila materialo por multaj esperantistoj, kaj io rekte alirebla al la multe pli vasta neesperantista publiko. Tio preskaŭ aŭtomate difinis la temon.

Kial Dominique Gautier estis proponita por reĝisori la filmon?

Li estas iom konata ambaŭflanke de Pireneoj pro siaj dokument-filmoj pri socia historio, aparte pri la memor-laboro pri la hispana intercivitana milito. Li ankaŭ zorgis pri dokument-filmo pri alia asocio, la Libera Penso. Do ni certis, ke li konscios pri la praktikaj problemoj ligitaj al la laborado en aktivula medio. Aparte ni atendis, ke li kapablos rezisti la premon de fervoruloj, kiuj insistos ke ilia preferata temo nepre havu lokon en tia panorama bildo. Ni ja deziris doni eksteran rigardon, kiu ne estu propagandeca. Pro tio estis klare, ke la reĝisoro mem decidos kion enmeti, kaj kiel ekvilibrigi la diversajn traktatajn temojn.

Plie, el praktika vidpunkto, li estas samurbano de unu el la kooperativanoj aktivaj en la projekto, kio faciligis la organizan laboron, kaj la kontaktojn kun la kooperativo CUMAMOVI, kiu fakte rolis kiel kunproduktanto. Tiu ĉi neesperantista strukturo disponigis siajn muntad-materialon kaj teknikiston je tre favora prezo, se konsideri la nombron de realaj laborhoroj, kiujn necesigis la projekto. Ĝi ankaŭ rekte zorgis pri la pag-formularoj por la reĝisoro, la dublantoj kaj la grafikistino, kiu produktis la kovril-bildon por la disko.

Kiu estis la skipo, kiu ankaŭ okupiĝis pri la filmo? En ĝi troveblas neniu nomo krom Dominique Gautier.

Dominiko mem proponis ke neniu estu laŭnome citita, sciante ke en tiel ampleksa projekto estas facile forgesi iun nomon en la urĝo de la finpretigado. Detala, kaj se bezonate plu kompletigebla listo estas legebla sur la oficiala retejo de la filmo [Ndlr: la redaktoro daŭre ne trovas ilin]. Resume: kvar kunordigantoj, ok transskribantoj/francigantoj de la intervjuoj, kaj 24 tradukantoj/provlegantoj. Aldone, multaj homoj praktike helpis en la diversaj renkontiĝoj kie okazis la filmado. Plie necesas mencii du asociojn, kiuj aparte helpis: unue SAT-Amikaro, la asocio por disvastigo de Esperanto en laborista medio en franclingvio, kiu pruntis la ĉefan parton de la mono uzita por la projekto, kaj E@I, kiu disponigis sian retan traduk-interfacon por la projekto.

Ekde la unua publika projekcio, ĝis la apero de la DVD-disko pasis pli ol 2 jaroj. Kial okazis prokrasto?

La versio projekciita dum la Interasocia Renkontiĝo ĉe Mediteraneo en Seto, en aprilo 2011, estis malneto, kiu poste estis sufiĉe multe reprilaborita surbaze de la tiam ricevitaj kritikoj. Krome ĝi estis franclingva, kun subtekstoj en Esperanto. Dum la sekvaj monatoj, ĝis la unua projekciado de la Esperanta versio dum la UK en Kopenhago kaj la SAT-Kongreso en Sarajevo, okazis fintradukado de la intervjuoj kaj finpretigo de la esperantlingva versio. Poste venis la tempo por traduko el Esperanto en la 20 aliajn lingvojn kaj por la dublado en la kvin aliajn oficialajn lingvojn de UN. Tio daŭris multe pli longe ol antaŭvidite, ĉefe pro teknikaj malfacilaĵoj ligitaj al la diferenco de tempa longeco inter la diversaj parolaj versioj, kio postulis detalan retajloradon de la muntaĵo. Fine, necesis ankoraŭ sep monatoj por kontrollegi la provdiskon.

Ĉu la filmo plenumis la esperojn de la produktantoj?

Rilate la teknikan kvaliton de la produktita verko, certe jes. Evidente, ne ĉiuj ŝatas la vidpunkton de la reĝisoro, sed la celo ankaŭ estis instigo al debato. Unu el la plej ofte menciitaj kritikoj, deflanke de esperantistoj, estis la relativa longa tempo dediĉita al franclingvaj intervjuoj, kio fakte respegulas la iom-post-ioman eniron de la reĝisoro en la Esperanto-mondon. Sed ĝis nun ne estas konate, ĉu tio estas ĝena al la neesperantistaj nefranclingvanoj. Tiurilate, necesas konfesi ke la disvastigo antaŭ la neesperantista publiko ĝis nun ne estis tiel vasta, kiel esperite.

Kiu estas laŭ vi la atingoj, la meritoj de la filmo?

La filmo sukcesas doni relative multflankan kaj honestan bildon pri la stato de la movado en la jaroj 2009-2010. Ĝi ankaŭ konsistigas grandskalan provadon pri la eblo fari ion tian en asocia kunteksto. Per tiu provado venis bonaj kaj malbonaj surprizoj, sed sen ĝi ne eblus havi vere precizan superrigardon pri la diversaj aspektoj de tiuspeca laboro.

Ĉu ĉiuj, kiuj antaŭmendis ĝin, jam ricevis la diskon?

Espereble jes! Ĉiuj registritaj mendoj estis traktitaj inter aŭgusto kaj oktobro 2013. Tamen dum la postaj monatoj ni konstatis kelkajn erarojn, kiujn ni provis solvi tuj kiam rimarkite. Se iu plu atendas sian diskon, la plej bona maniero kapti ĝin estos mesaĝi al libroservo@sat-amikaro.org indikante la daton kaj referencon de la pago.

Ĉu SAT esperas rehavi la investon faritan per vendado de la DVD-disko?

Nur parte. Ankaŭ estis kalkulite pri pagendaj projekciadoj en kinejoj, por kiuj la prezo de la enirbileto estos dispartigita inter la kinejo kaj la Eldona Fako Kooperativa de SAT. Tio ĝis nun okazis nur unu fojon, en la arta kinejo de Paŭo, Francio. Plie, jam dekomence estis klare, ke parto de la investo revenos sub “nerekta formo”, t.e. per vekado de la scivolo kaj lernemo de novaj esperantistoj, aŭ per faciligo de la laboro por jam ekzistantaj aktivuloj.

Ĉu la filmo estis enskribita en festivaloj? Kiel SAT planas disvastigi ĝin al la ne-esperantista publiko?

Ĝis nun, la nura festivalo en kiu ĝi partoprenis, estis la Esperanta film-festivalo en Brazilo dum la (nordhemisfera) somero 2011. Pliaj klopodoj direkte al aliaj neesperantistaj festivaloj restas plenumotaj. Denove, listo de diversaj dokument-filmaj festivaloj je monda skalo estas konsultebla sur la filma retejo. Multaj projekciadoj por neesperantistoj ĝis nun okazis en tre modestaj ejoj, ĉiam depende de la iniciatemo de lokaj unuopuloj. Ne subtaksinda parto de la disvastigo okazas ankaŭ en la privata sfero, pere de rekta pruntado de diskoj al konatoj.

Unu el la gravaj paŝoj por faciligi la alireblecon de la filmo, almenaŭ en Francio, estis plenumo de la necesaj formalaĵoj por ke ĝi estu mendebla pere de la Asocio por Diskonigo de Filmaj produktaĵoj, kiu estas la oficiala provizanto de urbaj bibliotekoj en Francio.

Kiun konkludon oni elprenis el la tiu sperto? Kiuj estas la venontaj planoj (eldonaj aŭ ne) ĉe SAT?

La filmo donis al ni ne nur spegulan bildon pri la movado, sed ankaŭ, kaj tute senkompate, pri la nunaj limoj de niaj disvendo-reto kaj organiz-maniero rilate al tiel ampleksaj kaj multfacetaj projektoj. Necesas konfesi ankaŭ, ke la energio dediĉita al tiu ĉi projekto mankis en aliaj agadkampoj. Nuntempe la unua prioritato en SAT estas rekapto de la aperritmo de la dumonata Sennaciulo, kiu plu estas la ĉefa regula ligilo inter la membroj. Pluraj eldonotaj libroj pendas en diversaj statoj de preteco, kaj necesos tion iom post iom ordigi. Fakte la funkciado de la Eldona Fako Kooperativa postulas pli efikan administran strukturadon.

Post tiu vere bezonata reorganizado, certe venos la momento serioze pridiskuti kiamaniere daŭrigi la agadon sur la filma kampo. Intertempe, eblas havi filman superrigardon pri la SAT-Kongresoj, ankaŭ gravaj momentoj en la asocia vivo, pere de la YouTube-kanalo de SATeH.

http://esperantofilmo.com

Retejo de la filmo

https://www.youtube.com/user/SATeHejo

YouTube-kanalo de SATeH

“La disvastigo antaŭ la neesperantista publiko ĝis nun ne estis tiel vasta, kiel esperite.”

“La filmo donis al ni ne nur spegulan bildon pri la movado, sed ankaŭ pri la nunaj limoj de niaj disvendo-reto.”