Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

104-a elsendo

“Da ĝojo kaj melankoli’ mi volas pli. Mi volas pli da varmaj noktoj de juli’!” Ĉu vi konas tiujn frazojn? Tiel komenciĝas la 104-a elsendo de la podkasto Varsovia Vento. Ili estas de la muzikaĵo “Sub la ponto” de Martin Wiese, kiu laŭ mi jam pozitive markis la finon de 2014 pro sia belsoneco. Sekve, Aleksander Korĵenkov pri-traktas per interesaj opinioj kiel statas la eldonado de libroj en Esperanto. Kvankam la revuo “La Ondo de Esperanto” estas lia prioritato, li ankaŭ okupiĝas pri aliaj aferoj, kiel la Libroserio “Scio”, al kiu apartenas Homarano, la biografio de Zamenhof, kiun ni plezure legis kaj rekomendas!

Irek interparolas kun Hugh Reid pri “Esperanto en Skotlando”. Li diras, ke li ĉiam interesiĝis pri lingvoj kaj la lernado de Esperanto ŝanĝis lian vivon (kiel de la plejmulto el ni, ĉu ne?) — ĝi malfermis alian mondon. Tion li konstatis per sia partopreno en kongreso, kie li parolis kun ĉiuj kvazaŭ li estus en sia propra lando. Mi certas ke vi jam aŭdis similajn atestojn.

Eble vi jam rimarkis, ke Varsovia Vento produktas ankaŭ muzikajn videojn kun subtekstoj, nome Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu. Bonege, ĉu ne? Ĉefe por komencantoj! En ĉi tiu elsendo, unu el ili estas de Bertilo kaj Birke, en kiu ili ludas kaj kantas la muzikaĵon “Frederiko kaj Cecilja”. Tio, kion mi plej admiras en ĝi, estas ĝia sen-erara teksto. La alia video temas pri Jonny M. Al la liberec’, kies belan tekston verkis la germano Gunnar Fischer, unu el la partoprenintoj en la nova kaj fama filmeto Esperanto: like a native.

Fine, Luis Jorge Santos Morales rakontas tre amuzan anekdoton pri la eventuala 17-a regulo de nia lingvo. Temas pri la vorto “zozo”, kiu povus anstataŭi ĉiun vorton ne konatan aŭ forgesitan de la parolanto. Se vi ne emas plu informiĝi pri tio, ne zorgu. Mi atentigas vin ke Esperanto fakte havas nur 16 regulojn!

Glosoj:

melankolio: stato de io-manka mal-gaj-eco

frazo: dir-aĵo, parto de teksto

pozitiva: en la senco de bona, mal-negativa.