Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VOJAĜO

De Nepalo al Akonkagvo: en la spuroj de Tibor Sekelj

[parto 2]

Amri Wandel, Israelo

Kilimanĝaro, la tegmento de Afriko

Mia vojaĝo al la pinto de Afriko komenciĝis en safario en Kenjo kaj Tanzanio kun mia filo, okaze de lia 13-jariĝo. Ni vidis mirindajn pejzaĝojn, savanojn, lagojn kaj arbarojn, kaj spektis la multajn bestojn — gnuojn, zebrojn, elefantojn, leonojn, buvalojn, hipopotamojn kaj rinocerojn en ilia natura medio. Dum la revenflugo de Aruŝa, Tanzanio, la aviadilo pasis vidalvide de la neĝokovrita majesta pinto de Kilimanĝaro. Ni memoris ke la ĉiĉerono rakontis al ni ke la neĝo, aŭ pli ĝuste, la glaĉero sur la pinto ŝrumpas de jaro al jaro pro la globa varmiĝo, kaj oni antaŭvidas ke ene de du jardekoj ĝi malaperos. Mi tuj decidis atingi la pinton per miaj piedoj antaŭ ol tio okazos. Tiu revo tamen devis atendi kelkajn jarojn, ĝis kiam amiko proponis aliĝi al aventura vojaĝo por grimpi Kilimanĝaron. Por prepariĝi, ni grimpis la apudan monton Meru, “nur” 4 566m. Fine nia grupo atingis la Machame-pordon de Kilimanĝaro. Dum la unu-semajna grimpado la pejzaĝo rave ŝanĝiĝis kun la alto — komence la pado serpentumis tra densa tropika praarbaro. En la dua tago la arbojn anstataŭis arbustoj kaj savaneca kreskaĵo. Poste la flaŭro fariĝis alpeca, malaltaj arbustoj kaj pampo. En la lasta tago antaŭ la pinto estis nur nudaj rokoj, kaj en la supra kaldrono ni renkontis glaĉerojn. Fine ni atingis la pinton en alteco de 5 900m. Sur la pinto mi surbendigis saluton en Esperanto pensante ke mi estas la unua esperantisto tie*.

* https://www.youtube.com/watch?v=F2mQYUAY7vg

Reveninte hejmen mi tamen eksciis, ke Tibor Sekelj jam grimpis Kilmanĝaron pli frue. Lia aventuro-plena montgrimpa kariero komenciĝis en 1944, sur alia monto, mil metrojn pli alta — la plej alta en ambaŭ Amerikoj: Aconcagua (eo: Akonkagvo). Mi decidis ke iam mi atingos ankaŭ ĝin. Dum vizito al la Centra Oficejo de UEA mi vidis en la Libroservo brokantan ekzempleron de la libro “Tempesto super Akonkagvo” verkita de Tibor Sekelj. Mi tuj aĉetis la libron revante kunporti gin al la vera Akonkagvo. En 2013, post monatoj de preparado kaj kun la sama grupo de amikoj de la Kilimanĝaro, mia revo komencis realiĝi.

Tempesto super Akonkagvo

Nia dekdu-persona teamo atingis la Argentinan vin-urbon Mendoza, la pordegon por la grimpado. Tamen la pordego estis fermita. Pluvegoj kaŭzis vastajn ter-ŝoviĝojn, kiuj blokis la vojon al Akonkagvo, onidire por almenaŭ du semajnoj. Anstataŭe, la teamo decidis grimpi alian monton - La Plata, en alteco de “nur” 6 000m. Kvankam mil metrojn malpli alta ol Akonkagvo, ankaŭ ĝi estis malfacila tasko, postulanta preskaŭ du semajnojn, pro la neceso adaptiĝi al la alteco. La belaj pejzaĝoj kompensis la malfacilaĵojn kaj la bezonon porti grandan parton de la ŝarĝo surdorse ĉar mankis muloj. En alteco de 4 600m ni starigis la lastan tendaron antaŭ la pinto, sed neatendite ĝi estis kovrita de dika tavolo de neĝo. Fine, antaŭ la mateniĝo ni startis por la lasta grimpiado al la pinto. La maldensa aero ne havis sufiĉe da oksigeno. Forta vento batis kaj ni frostis malgraŭ la dikaj gantoj kaj jako. Iom post iom, nia grupo malkreskis, kiam iuj cedis kaj revenis al la kampadejo. El nia dekdupersona teamo nur kvar atingis la supron, sed ĉiuj suferoj estis forgesitaj, kiam ni staris alte super ĉio. Malproksime oni povis klare vidi alian montegon — Akonkagvon. Dum la sekvaj tagoj la teamo descendis kaj revenis al Mendoza por la revenflugo al Israelo. Sed mi estis malkontenta, ĉar ankoraŭ ne estis plenumita mia ĉefa celo.

Mi planis sekvi la vojon priskribitan en la libro “Tempesto super Akonkagvo”, laŭ la spuroj de Sekelj. Intertempe la vojo al Akonkagvo estis denove malfermita kaj mi decidis plilongigi la restadon en Argentino por realigi tiun celon. Kune kun alia teamano kaj loka gvidanto mi ekis al Akonkagvo. Ni ne havis multan tempon, nur unu semajnon anstataŭ la normale bezonata tempo de 2-3 semajnoj. Tamen, ni jam estis alkutimiĝintaj al la alteco kaj progresis pli rapide ol ordinaraj grupoj. La grimpado komenciĝas ĉe loko nomata “Ponto de la Inkaoj”, fascina geologia fenomeno. Tie iam funkciis hotelo (nun fermita), kiun la grupo de Sekelj gastis antaŭ la grimpado. Kelkajn kilometrojn pli poste ni atingis la pordegon de la regiona parko Akonkagvo, kie oni devas stampigi la grimpad-permesilon. De tie, oni la unuan fojon vidas la blankan pinton de la “ŝtona gardisto” (tion signifas la nomo Aconcagua en la indiĝena lingvo). De ĉi tie, promesas signo, post 25 km kaj 1 500m de grimpado laŭlonge de la valo de Horkones, oni atingas la bazo-tendaron “Placo de muloj” en alteco de 4 300m. Tiun vojon oni kutime faras en 3-4 tagoj, same bezonis ankaŭ la grupo de Sekelj, sed ni kompletigis ĝin dum nur unu longa kaj streĉa tago.

Dum marŝo laŭlonge de la Horkones-rivero, la pejzaĝo ŝanĝiĝis de arbustoj kaj herbo-kovrita pampo (altebenaĵo de Andoj) al nudaj ventego-batataj rokoj. Ni pasis la haltejojn kie la Sekelj-grupo tranoktis: “Kunfluejo” kaj “Granda ŝtono”. Vespere ni alvenis lacegaj al la bazo-tendaro “Placo de Muloj” kaj aliĝis al aliaj grimpantoj por vespermanĝo en la manĝeja tendo. Ili rakontis ke dum la lastaj tagoj tro forta vento malebligis atingi la pinton, kaj du personoj pereis. La postan tagon ni devis resti en la bazkampadejo por alkutimiĝi. Sekelj rakontas ke “Placo de Muloj” estis malplena kaj forlasita, ilia grupo devis multe labori por starigi la kampadejon. Kontraŭe nun ĝi estas plena de tendegoj de diversaj kompanioj, kiuj ofertas tranoktadon kaj manĝon. Simile al Sekelj, kiu faris plurajn tag-ekskursojn al apudaj pintoj kiel Katedralo kaj Korno, ankaŭ mi utiligis la ripoztagon por esplori la ĉirkaŭaĵon. Post la sunsubiro aperis mirinda stelplena ĉielo, kiu aspektas tute nekonata al nordhemisferanoj. Ni vidis la Sudan Krucon kaj la Laktan Vojon kun la du malgrandaj Nuboj de Magelano, kiuj ne estas videblaj en la norda hemisfero.

La sekvan tagon oni decidis plu grimpi. Normale, kiam la vetero estas bona, eblas atingi la pinton de la bazkampo en 4-5 tagoj, tranoktante iom post iom pli alte. La vojo tamen estas pli kruta kaj pli malfacila, ĉar ne plu iras muloj por porti la ŝarĝon. La unua kampadejo super “Placo de Muloj” nomiĝas “Kanado”, en alteco de 5 000m. La sekva: “Agla Nesto” (hispane “Nido de kondores”) — 5 400m, kaj la supra, de kiu oni provas grimpi al la pinto, nomiĝas “Ĥolero” en alteco de 5 900m. En la libro Sekelj rakontas ke ili konstruis tie kabaneton kaj nomis ĝin “rifuĝejo Link” laŭ la nomo de la grupgvidanto, kiu mortis survoje al la pinto. En tiu alteco la aero estas tiom maldensa, ke ĉiu paŝo fariĝas peza tasko. La temperaturo en nia tendo dum la nokto atingis minus 15 gradojn kaj la akvo en niaj boteloj glaciiĝis. Por havi akvon en la mateno ni devis degeligi neĝon. La pejzaĝo fariĝis pli kaj pli impona kiam ni grimpis pli alten, super la ĉirkaŭantaj montoj, sed la veterprognozo malboniĝis kaj rezervejaj oficialuloj avertis ĉiujn grimpantojn ke en la proksimaj tagoj la vento fariĝos tro forta por atingi la pinton kaj eĉ la restado en la altaj tendumejoj kiel “Ĥolero” estos danĝera. Ni decidis reveni al “placo de Muloj” por atendi pli bonan veteron. La descendo estis facila kaj surprize rapida, kompare kun la pena grimpado. Atendante en Placo de Muloj mi decidis esplori la “glaciturojn” priskribitajn en la libro de Sekelj, kiujn la lokanoj nomas “Penitentes”. Ili troviĝas en la glaĉero “supra Horkones”, kelkcent metrojn super la bazo-tendaro. Tiuj strangaj naturaj statuoj, glacio-kolonoj 2-3 metrojn altaj, estas kreitaj pro unika klimato, kombino de forta vento kaj suna degelado. En antaŭaj jaroj la glaĉero atingis ĝis “Placo de Muloj” kaj eĉ pli sube, sed pro la tutmonda varmiĝo kaj degelo de glaĉeroj ĝi retiriĝis kaj nuntempe oni bezonas marŝi de la bazkampadejo pli ol unu horon, grimpante la morenon. Sur la glaĉero oni devas atenti por ne fali en la “krevejoj” profundaj fendoj, kiuj estiĝas pro la moviĝo de la glaĉero. Stranga kaj magia mondo de glacio, kolonoj en multnombraj formoj, glacio-kavernoj, glaci-fungoj kaj lagoj. Tiun lokon mi elektis kiel fonon por vidregistri saluton al Esperantujo, preskaŭ 70 jarojn post la grimpado de Tibor Sekelj kaj unu jaron antaŭ la 99-a UK en Bonaero*.

* https://www.youtube.com/watch?v=GNgxyoPktTk

Intertempe la veterprognozo ankoraŭ pli malboniĝis kaj oni antaŭvidis ŝtormon, kiu daŭros tutan semajnon. Ĉar ni ne povis atendi tiom longe, ni decidis cedi kaj adiaŭi la montaron, kiu fariĝis nia hejmo dum preskaŭ tri semajnoj. En la sekva tago ni komencis la longan vojaĝon malsupren en la valo Horkones. Vespere ni atingis la pordegon de la rezervejo kaj veturis reen al la civilizacio — al la urbo Mendoza kaj plu aviadile al Bonaero. En la flughaveno mi ĝojis renkonti esperantistojn, kiuj venis akcepti nin. En la sekva tago ni kune ekskursis en Bonaero. Mi vizitis la Esperanto-klubon kaj rakontis pri nia travivaĵo. Kelkaj membroj ankoraŭ memoris Tibor Sekelj. Oni petis min subskribi la gastlibron de la klubo (gardatan kiel trezoro dum pli ol 70 jaroj). En la libro mi trovis la enskribon de Tibor Sekelj dum lia lasta vizito al Bonaero en 1977. Mi sentis kvazaŭ mi vojaĝis ne nur al mirinda loko sur nia Tero, sed ankaŭ sepdek jarojn malantaŭen en la tempo. Estis bela renkontiĝo kun mia fantazia migrado-amiko Tibor Sekelj.