Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Kial oni divorcas?

Raita PYHÄLÄ — Finnlando

La plej granda parto el la finnoj konsideras geedzecon la ideala rilato inter viro kaj virino. Nur triono el la paroj kunloĝantaj sen geedzeco trovas sian vivmanieron la plej taŭga. Duono esperas, ke la kunloĝado finiĝos per geedziĝo. La oficiala geedziĝo laŭ la leĝoj de la lando ankaŭ donas pli grandan ekonomian sekurecon al la edz(in)o, se unu el ili mortas. Tamen duono el la geedzecoj finiĝas per divorco.

Kial do homoj divorcas, malgraŭ siaj promesoj kaj idealoj? Ĉiu kazo kompreneble estas malsama, sed ion komunan enketistoj trovis, intervuinte ses mil geedzajn parojn en Finnlando. Inter la plej oftaj divorcokaŭzoj troviĝas la malkapablo pritrakti malsaman opiniadon kaj esprimi siajn sentojn. Oni ne scias, kiel interparoli pri malfacilaĵoj kaj esprimi siajn sentojn sen ofendi. Oni ne scias aŭskulti la alian sen ofendiĝi. La edzinoj plendas, ke la edzoj ne aprezas kaj respektas ilin. Ambaŭ plendas pri manko de amo kaj proksimeco. Malfidelecon kiel kaŭzon por divorco viroj nomas pli ofte ol virinoj. La geedzoj fremdiĝas, kiam ili rimarkas, ke ili ne pasigas multan tempon kune kaj ke iliaj idealoj kaj vivkutimoj tro diferencas.

Plia kialo estas, ke nuntempe la vivodaŭro preskaŭ duobliĝis. Antaŭe sufiĉis, se la amo daŭris dudek, tridek jarojn. Nun oni devus ami — aŭ almenaŭ toleri — unu la alian dum 50, 60 aŭ pli da jaroj. Senlaboreco same kiel troa laborado ekster la hejmo, manko de mono, malsamopiniado pri elspezoj kaj infanedukado, tro malgranda loĝejo — ĉiaj praktikaj aferoj kontribuas al fremdiĝo kaj suferado.

Ĝenerale, finninoj atendas pli grandan geedzan feliĉon ol finnoj. Al viroj plej gravas fideblo, respekto kaj bona seksumado. Ofte la edzo malagrable surpriziĝas, kiam la edzino subite diras, ke ŝi volas divorci. Li ne komprenas kial. Virinoj atendas ne nur bonan seksumadon, fideblon kaj respekton sed fortan engaĝiĝon al la familio kaj la infanoj, egalan partoprenon en la hejmaj laboroj, kapablon solvi konfliktojn. Krome, la enketistoj konstatis, ke la atendoj kaj deziroj de edzinoj fariĝas pli kaj pli variaj, kiam jaroj pasas. Eĉ malgrandaj infanoj ne povas kunteni la gepatrojn, se precipe la patrino volas liberiĝi de rilato, kiu ne plu kontentigas ŝin. Ĉiu divorco tamen suferigas la infanojn kaj la parencaron, ne nur la divorcintojn.

Kiel eviti divorcon

Estas bone, se la geedzoj havas almenaŭ unu bonan komunan hobion. Dediĉu tempon kaj atenton unu al la alia. Provu trovi komunan tempon kaj zorgi pri via rilato. Lernu paroli unu kun la alia ankaŭ pri malfacilaĵoj. Estos momentoj, kiam la amo ne helpas vin sed la forta decido teni vian promeson/intencon provi travivi la malfacilaĵojn kune.