Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

DONECKO SUB BOMBOJ

Vasilij MILUSHNIKOV — Ukrainio

“Vi demandas, kial mi fariĝis “separatisto”? Sed pli bona demando estas: De kio mi volas disiĝi? Mi emas distanciĝi de ĉio kontraŭleĝa. Sed nun, “separatisto” estas ajna homo en Ukrainio, kiu obeas la leĝon “ne mortigu” kaj “ne kondamnu senkulpan”.

Kiu kulpas pri la milito en la orienta Ukrainio?

Nun, post unu jaro ekde la komenco de la eventoj, kiuj lanĉis la militon, mi jam povas respondi pri la fortoj, kiuj kaŭzis la militon kaj pri la celoj de la milito: la ekonomia stato de la mondo entute kaj en Usono aparte. La ekonomia krizo de 2008 ne finiĝis kaj la antaŭa modelo de ekonomia disvolviĝo per okupo de novaj merkatoj ne plu eblas — la merkatoj plu forestas. Do, la milito en Ukrainio estas lanĉita de eksteraj fortoj, t.e. la fortoj de la transnacia kapitalo.

La celoj: per la milito eblas nuligi ŝuldojn; poste kaj dum la milito eblas eksporti inflacion (simile al la plano de Marŝal) de la usona dolaro, do tio povus subteni la nuntempan tutmondan ekonomian sistemon; rompante la ligon inter Rusio kaj Eŭropo (pri financoj, energio k.t.p.) kaj krei merkaton por Usono.

Oni devas kompreni, ke la milito en Ukrainio ne estas la sola. Ĝi estas laŭvica en la ĉeno de similcelaj militoj, kiel ekzemple la milito en Sirio. Por komenci la militon en Ukrainio estis uzitaj kontraŭstaroj kaj ambicio inter la oligarkoj de Ukrainio. La novnaziaj movadoj de Ukrainio estas nur “porpafa karno”.

La separatistoj asertas, ke en la ukrainiaj trupoj batalis multe da nazioj, aparte en la taĉmentoj “Azov” kaj “Ajdar”. La ukrainia flanko asertas, ke por la separatistoj batalis rusiaj dungosoldatoj kaj nazioj, kaj eĉ trupoj de la rusia armeo. Via opinio?

Oni devas iom ĝustigi la esprimojn. Ĉu la taĉmentoj “Azov” kaj “Ajdar” estis parto de la ukrainia armeo aŭ de alia ŝtata armita forto? Ne, ili estis lanĉitaj kiel sendependaj armitaj unuiĝoj. Ilia lanĉo estas pagita per privata mono (legu: el la poŝoj de oligarkoj). En Ukrainio, laŭleĝe ordinaraj homoj ne povas havi pafilojn. Do, la taĉmentoj estis krime lanĉitaj, kontraŭleĝe.

Jes, poste la taĉmentoj ricevis iun ŝtatan statuson, kiel Enaj Armitaj Fortoj — preskaŭ egalaj al milicio aŭ polico. Sed eĉ nun, ĉu tiuj taĉmentoj sekvas ordonojn de la Ministerio de Internaj Aferoj? Do, temas pri duonkrimaj, preskaŭ memstare agantaj armitaj unuigoj. Bandoj fakte.

Do, laŭ publike atingebla informo pri la agoj de tiuj taĉmentoj — tie estas novnaziistoj, kaj uzantoj de simboloj de la Hitlera naziismo kaj multe da stultuloj, kiuj simple faras krimojn. Ili pensas ke ili estas parto de iu nacio, sed ne konas la historion de la antaŭaj 100, des malpli tiun pri la antaŭaj 500 jaroj. Ne konas la historion pri la teritorio de Ukrainio mem, nek pri la aliaj proksimaj landoj, sed kredas je “iu fabelo”.

Mi mem loĝas en urbo, kiu estas anoncita de la nuntempa registaro de Ukrainio kiel terorisma, same kiel ĉiuj loĝantoj de la urbo — Donecko. La limo de la milito estas nun 12-15 kilometrojn de mi.

La plej proksimaj lokoj kie, pro bombardo de la ukrainia armeo, domoj estas detruitaj kaj homoj estis mortigitaj surstrate, troviĝas kvin minutojn for per piedirado. Mi havas konatojn kies domoj estas rompitaj kaj ili fuĝis de la urbo.

Ĉu estas (ajnaj) dungsoldatoj aŭ rusaj novnaziistoj en nia flanko, mi ne scias. Sed mi scias ke estas stultuloj kaj krimuloj. Kontraŭ krimuloj agas novaj lokaj leĝoj. Kompreneble, ke ne ĉio estas en ordo, sed la loka radio kaj loka televido konstante anoncas pri telefonoj, al kiuj ni devas informi pri ajna krimo.

Ĉiuj batalantoj kiujn mi vidis kaj kun kiuj mi interparolis, ĉiuj parolis la saman lingvon kiel mi, la rusan. Mi ne aŭdis la kutiman por Rusio O-akĉenton, nek A-akĉenton. Kiel ruslingva ukrainiano mi denaske parolas kun Ĥ-akĉento. Mi ne aŭdis aŭ ne kaptis vere rusan G-akĉenton. Do, eĉ se ĉi tie estas iu el Rusio, mi ne scias kiel tion konstati sen peto pri dokumentoj.

Ĉu la nuna armistico povus transformiĝi en longdaŭran pacon aŭ ĉu temas nur pri mallonga batalpaŭzo?

Pri kiu batalpaŭzo temas? Jes, ekde la anonco de iuj konversacioj en Minsko la bombardo fariĝis malpli forta, sed ĝi ne finiĝis. Post la novjara nokto, nur en Donecko estis mortigitaj pli ol dek loĝantoj pro bombardo. Eĉ hodiaŭ mi aŭdis artilerion. Do, eĉ se estos iu batalpaŭzo, ĝi ne estos longtempa. Militfino ne estas interesa por la fortoj, kiuj lanĉis la militon.

Kio atendos la loĝantojn de la tiel nomataj Luhanska kaj Donecka Popolaj Respublikoj? Ĉu plena sendependiĝo laŭ la Kosovo-modelo? Aŭ ĉu senagnoska stagnado kiel tiu de Norda Kipro, Abĥazio kaj Suda Osetio?

Mi ne scias. Mi ne scias, ĉu ankaŭ Usono bombardos nin, kiel okazis en Serbio. Sed ŝajne tio estas tro por Usono. La nombro de mortigitoj en mia regiono jam estas komparebla kun la mortigitoj dum la bombardo de Suda Osetio kaj Abĥazio... sed Rusio ĝis nun ne partoprenas la militon. Ĉiuj provoj entiri Rusion en la militon malsukcesis.

Ni ĉi tie pensas, ke la plej ebla vojo estas iĝi samkiel Ĉednestria Moldava Respubliko (neagnoskita ŝtato). Tio ne estas volo, sed objektiva eblo.

Kio povos doni pozitivajn ŝanĝojn al la situacio?

Nur la aresto kaj juĝado de ĉiuj krimuloj. Komencante per la nuntempa tiel nomata prezidanto de la tiel nomata Ukrainio. Povas helpi ankaŭ la kreo de nova konstitucio, ĉar la nuna (eksa?) ne plu funkcias. Eĉ ne triono aŭ duono el ĉiuj novaj leĝoj kaj ordonoj de la registaro kontraŭstaras al la nuna konstitucio. Tion povas diri iu ajn sendependa ne-ukrainia juĝisto.

*Helpe de Stanislavo Belov

Vasilij Milushnikov estas 43-jara — laŭ sia propra difino — rusa ukrainiano. Li loĝas en Donecko, urbo trafita de la milito inter la nova registaro de Ukrainio kaj por-Rusiaj separatistoj.