Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Drogoj en la mondo

Drogoj estas sendube mondskala problemo. La leĝoj pri ili estas plej diversaj — dum en multaj landoj mildiĝas la puno por konsumado kaj en aliaj tio ne plu estas krimo, la puno por la kontraŭleĝa negocado, t.e. la narkotaĵtrafiko, estas pli kaj pli severaj. Troviĝi kun drogoj en landoj kiel Singapuro, Indonezio aŭ Sauda Arabio povas rezultgi mortopunon. Sube, niaj legantoj rakontas iom pri la drogo-politiko en sia lando.

Nederlando — Rogier Huurman

Pri kanabo kaj kelkaj aliaj malfortaj drogoj Nederlando ekde la 1970-aj jaroj havas “toleran politikon”, kies celo estas kontraŭbatali la plej damaĝajn efikojn de droguzado anstataŭ kontraŭbatali ĉian uzadon. Unu grava parto estas la leĝa distingo inter fortaj kaj malfortaj drogoj, por ke nederlandanoj evitu uzi la pli sandamaĝajn drogojn. Alia parto estas la permesado de kanabejoj (coffeeshops), se ili sekvas striktajn regulojn kaj pagas impostojn.

Ekde 2002, kiam la kristandemokrata partio revenis en la registaron, estis kelkaj provoj striktigi la politikon. Unu el ili estas, ke kanabejoj ne plu troviĝu en cirklo de 500m ĉirkaŭ mezlernejoj. En multaj urboj tio signifus, ke la kanabejo nenie rajtas esti. Mi ne certas, ĝis kiu grado tiu ideo realiĝis.

Alia fifama ideo estis la Wietpas (eo: mariĥuana pasporto). Tio signifas, ke vizitantoj de kanabejoj registriĝu, kaj ke tio eblu nur por nederlandanoj. Oni enkondukis tiun ŝanĝon en la sudo de Nederlando, kaj rezultis ke en ĉiuj ĉelimaj urboj la krimado forte kreskis kiel sekvo de surstrata vendado de drogoj. El la praktika vidpunkto tiu ĉi maltolera politiko estas do malsukcesa, tamen pro politikaj kialoj ankoraŭ multaj volas teni ĝin.

Barato Probal Dasgupta

Mia lando Barato deklaris la kanabon kontrauleĝa, miakomprene en 1985. Tial ekde tiu jaro la tradiciaj grandsaĝuloj, kiuj kreskigas barbon, karakterize buligas la hararon kaj ofte vizitas la montaron, estas stampitaj de nia tre stranga jura sistemo kiel agantaj kontrauleĝe. Ili certe plu uzas substancon, kiu estas tradicia parto de la uzrepertuaro en niaj asketaj rondoj jam de jarmiloj.

Kolombio - Juan Sebastian Quintero

Trovi drogojn ne malfacilas. Iru al la plej proksima butiko, tie aĉeteblas amaso. Bieroj, alkoholaĵoj kaj cigaredoj (se ne paroli pri sukeraĵoj). Ĉu tiuj ne estas drogoj? Ili ja estas, sed laŭleĝaj por amaskonsumado. Ili estas same danĝeraj kiel la kontraŭlaŭleĝaj, malsanigas menson kaj korpon.

La laŭleĝigo de la drogoj tuŝas nun la internacian politikon de la kolombia prezidanto Juan Manuel Santos, kiu lastatempe esprimis sin favore al la laŭleĝigo, se tio malkreskigos la krimecon kaj perforton. Ĉu tio eblas? Mi pensas ke jes.

La urbestro de Bogoto, la ĉefurbo de Kolombio, Gustavo Petro, konata pro siaj nekutimaj agadoj, kiel ekzemple la fermo kaj ŝanĝo al kulturejo de la toreejo Santa María. Li proponis starigi centrojn de reguligita uzado de drogoj. Laŭ li, la uzantoj de drogoj estas malsanuloj kaj oni devus pritrakti ilin tiel. Tio ĉi malfermis debaton: Ĉu la drogdependeco estas malsano? Se jes, kiel oni devus ĝin kuraci? La Monda Organizaĵo pri Sano konsilas la malfermon de tia centroj, kie la droguloj estu prizorgataj de spertuloj (flegistoj, kuracistoj), kiuj zorgos pri la uzo de envejnaj injektoj.

Tamen la propono ricevis multajn kritikojn, ĉefe de la konservativuloj, kiel ekzemple la proceduristo Alejandro Ordoñez, konata pro tio, ke li estas ekstreme katolika. Ĉu pritrakti la drogdependecon kiel malsanon helpus nian socion?

Rusio — Stanislavo Belov

La nemedicina konsumado de narkotikaĵoj en Rusio estas severe malpermesata. Ĉiuj psikoaktivaj substancoj estas dividitaj en kvar kategorioj depende de la grado de ĝiaj kontrolado. Heroino, haŝiŝo, LSD, mariĥuano ktp estas konsiderataj tute kontraŭleĝaj, do nevendeblaj ajnakaze. Duagradaj narkotikaĵoj — kodeino, morfino, kokaino, ketamino kaj aliaj povas esti uzataj en certaj kazoj, sed ĉiam sub rigora ŝtata kontrolo. Drogoj de la tria (dekstrometorfano, tareno k.a) kaj kvara kategorioj (efedrino, sulfuracido ka.) same ne povas esti aplikataj libere kaj vendeblas nur laŭ preskriboj aŭ aliaj strikte difinitaj dokumentoj.

Kontraŭleĝaj fabrikado, vendado kaj transportado de narkotikaĵoj estas punataj forme de malliberigo de 4 ĝis 8 jaroj. Se tion faras interkonsente grupo da homoj kaj temas pri granda kvanto de narkotikaĵoj, ili povus esti kondamnitaj al 15 jaroj aŭ eĉ al dumviva malliberigo. Se iu uzis narkotikaĵon en publika loko, li trafos karceron por 15 tagoj kaj pagos monpunon de ĉirkaŭ 4-5 mil rubloj. Laŭleĝe estas difinitaj kiom da narkotikaĵo povas esti konsiderata “por propra uzado”. Ekzemple se oni havas de 0,5 ĝis 2,5 gramojn da heroino, tio jam estas rigardata kiel “granda deponado de narkotikaĵoj”, do punata per malliberigo.

Oni aldonu ke de 2002 ekzistas aparta ŝtata servo por kontrolado de narkotikaĵoj. Ĝi fifamiĝis pro pluraj kazoj de ĉantaĝo kaj falsado rilate ne nur la vendantojn kaj konsumantojn de drogoj, sed ankaŭ la laŭleĝajn komercistojn, politikistojn ktp. En 2004 ĝi malpermesis la uzadon de ketamino, pro kio bestkuracistoj devis rifuzi kirurgiajn traktojn aŭ fari tion sen anestezio. Kelkaj bestkuracistoj estis kondamnitaj pro rompo de tiu malpermeso. Dume, kelkaj oficistoj de tiu servo pri kontrolado de cirkulado de narkotikaĵoj jam mortis en la propra laborloko pro trouzado de la drogoj konfiskitaj de ili.