Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LINGVO

Duolingo: Amuzilo por lingvemuloj

Justa retejo por lingva lernado

Karina OLIVEIRA — Brazilo

Duolingo estas senpaga retejo por lerni lingvojn. La opcioj tie estas multaj, kaj inter ili eblas lerni Esperanton pere de la angla. Ĝi estis lanĉita en la 19-a de junio 2012, do antaŭ malmulte da jaroj. Malsame ol aliaj retejoj ekzistantaj por lerni fremdajn lingvojn, tie la aliro estas vere libera kaj vi ne bezonas pagi iom ajn por uzi ĝin. En pluraj retejoj eblas sekvi la unuajn lecionojn senpage, sed por daŭre lerni oni devas komenci elspezi iom. En Duolingo tio ne okazas, kaj tio estas unu el la bonegaj aferoj pri ĝi. Mi konis Duolingon pro Esperanto, kiam la kurso estis lanĉita. Principe, mi ne taksis ĝin grava, sed kiam mi esploris pri la retejo, mi restis mirigita.

Ĝia ĉefa kreanto estas Luis von Ahn, el Gvatemalo, nuntempe loĝanta en Usono. En sia profesia vivresumo li diras ke li “laboras por krei novan studkampon en komputika scienco, kiun ni nomas “Homa Komputiko”. Specife, mi konstruas sistemojn, kiuj uzas la inteligentecon kaj de la homoj kaj de la komputiloj por solvi grandskalajn problemojn, kiujn nek unu nek la alia povas solvi sola. Ekzemplo pri tio estas reCAPTCHA (sistemo, kiu validigas la aliron al privataj partoj de retejoj), en kiu pli ol 950 milionoj da personoj — pli ol 10% de la homaro — helpadas ciferecigi librojn kaj gazetojn”. Kiel juna profesoro kaj sciencisto, li havas tre bonajn ideojn kaj vere indas esplori pli pri liaj vivo kaj projektoj.

Oni povas uzi la retejon kaj per komputilo kaj per poŝtelefono. Ĝi pli kaj pli populariĝas, precipe ĉar la lernado estas libera kaj senpaga por ĉiuj. Kutime oni devas pagi por lerni lingvon, kaj tio estas baro por multaj personoj. La ideo de la kreinto estas disponigi senpagan retejon por iu ajn, kiu volas lerni iun lingvon. Por tiuj kiuj estas lingvemuloj, ĝi ja estas konenda kaj uzenda!

Kiam adoleskanto, mi multe volis lerni la hispanan lingvon, sed mia familio ne havis monon por pagi al mi kursojn. Tiam mi ne scipovis esti memlernantulino, do lernis la hispanan multajn jarojn poste, en la universitato. Ĉar mi bone scias kia estas la sento voli lerni ion kaj ne povi pro monmanko, mi tiom ŝatas Duolingon pro la egaleco, kiun ĝi ebligas rilate al la lingva lernado. Kompreneble, estas pluraj personoj en la mondo, kiuj ne havas nek komputilon nek intereton, sed tio estas temo por alia teksto...

La retejo estas amuza kaj ŝajnas kvazaŭ ludo por la partoprenantoj. Se vi bone faras la ekzercojn kaj estas aprobita, vi gajnas poentojn kaj trapasas nivelojn. Eblas ankaŭ kontroli kiom da poentoj viaj geamikoj havas, kaj tio povas esti instigo por lerni pli, se viaj geamikoj pli bone progresas ol vi, ekzemple. Cetere, eblas partopreni forumojn por diskuti eblajn tradukojn, priparoli aferojn rilatajn al lingvoj ktp. Interesa afero estas la “butikcentro” ene de la retejo. Por ĉiu sukcesnivelo en la kurso sekvata, oni gajnas lingots. Ili havas moneran valoron, kaj vi povas aĉeti aĵojn per ili. La eblaj aĵoj aĉeteblaj rilatas al la retejo mem.

La Esperanta kurso (por tiuj kiuj scipovas la anglan) tie furoras ekde sia publikigo (en majo 2015), kaj jam estas pli ol 330 mil lernantoj aliĝintaj al la kurso. Bona afero de la kurso estas ke la propraj uzantoj povas indiki kie estas eraretoj, kaj tiel ĉiam helpi plibonigi ĝin. TEJO sendas ekzempleron de la revuo Kontakto al ĉiuj, kiuj finas la Esperanto-kurson ĉe Duolingo.

Nuntempe estas pretigita la Esperanta kurso por parolantoj de la hispana. Kreado de nova kurso ene de la retejo estas iom longa procezo. Ekzistas paĝo nomata “inkubatoro”, kie personoj povas disponigi sin por helpi, volontule, krei novan kurson.

**

https://www.duolingo.com

La lingvolerna retejo

https://incubator.duolingo.com

Inkubatoro por volontuloj

Tiu ĉi teksto estas la rezulto de prelego prezentita dum la 9-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, kiu okazis en oktobro 2015, en la fervoja muzeurbo Paranapiakabo.