Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

**1/2

Duope

Kajto

Foklora

14 titoloj — Windrose 2011

DUOPE KAJ DUONE

Kajto estas kvazaŭ “monda kultura heredaĵo” de Esperantujo. Kiu alia esperantlingva artisto sukcesis ĝis nun lanĉi 6 albumojn laŭlonge de bela kariero? Ekde 1988 Kajto mirigas la esperantistojn per sia rava kaj kvalita folklora muziko de Frislando. Ili ja estis la unuaj, kiuj lanĉis kompaktan diskon en Esperanto. Sed por tiu ĉi albumo Kajto ne plu estas la originala kvaropo, kiu konsistigis la grupon en la pasintaj 5 albumoj. Marita kaj Marian, nun en la grupo Kapriol’, forlasis Kajton, tiel ke ĝi koncentriĝis en la duo Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiu decidis daŭre uzi la nomon, kiu firmiĝis en la koro de la esperantistoj.

Tamen “Duope” bedaŭrinde ne sukcesis teni la saman kvaliton, kiun oni trovas en la aliaj albumoj de la grupo. Ĝi estas tre malproksima de la klasikaj “Procesio Multkolora” (1991) aŭ “Tohuvabohuo” (1993). La malĉeesto de Marian kaj Marita estas facile rimarkebla — ja duono de la grupo ne ĉeestas. Kiel koncepti Kajton sen la magia bekfluto de Marita kaj la lerta akordiono de Marian? Por ne mencii la voĉojn. Ĉio ĉi antaŭe donis al Kajto unikan sonorecon, kiu nun en “Duope” mankas.

Kompreneble, ĉeestas la talento de la duo Nanne kaj Ankie, kiu sukcesas atingi nian koron per kanzonoj kiel “Rave kun vi” kun ĝia alloga refreno kaj la bela “Surbordigitaj”. Sed ne sufiĉe por tio, kion oni atendas el Kajto-albumo. La sono de la instrumentoj estas iel kaŝita en simpleca miksiĝo kaj la rezulto estas ke plejmulto el la kanzonoj sonas iom pala kaj sensala. La grafika parto estas simpla, sed funkcia. En la libreto, ili konservis la bonan kutimon aldoni resumon de ĉiuj kantotekstoj en kelkaj lingvoj.

La vero estas ke “Duope” estas albumo de Nanne kaj Ankie, kiuj plenrajte decidis uzi la nomon Kajto, ĉar ĝi estas facile rekonata kaj grava. Mi tamen demandas min ĉu ne estus pli logike konservi la gravan postlasaĵon de Kajto kaj ekuzi novan nomon. Ordinara kajto tipe konsistas el pluraj stangoj, kiuj firmigas ĝian strukturon. Duonigita Kajto ne povas alten flugi.

Rogener PAVINSKI