Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ni jam estis laborantaj sur la enpaĝiga procezo pri tiu ĉi numero kiam terura katastrofo trafis Japanion. Granda tertremo, ĝia sekvanta cunamo kaj la nuna nukleakcidenta minaco multe suferigas la Japanan popolon. Dum mi verkas tiun enkondukon oni preskaŭ senespere provas eviti nuklean katastrofon ĉe la atomenergia centro “Fukuŝima 1”. La tuta mondo konsternite spektas kaj atendas la sekvojn de tiuj okazaĵoj, kiuj ankoraŭ ne bildigas baldaŭan finon.

Sed krom la konstanta natura minaco, ĝi ankaŭ suferas alian problemon, kiu ĉi-eldone ilustras nian kovrilon — Sinmortigon. Japanio estas unu el la landoj en la mondo, kie oni plej multe sin mortigas. La situacio estas pli-malpli la sama la en tuta Azio, kaj ne pli bona en la Orienta Eŭropo. Ne harzade sinmortigo estas la 10ª mortokaŭzo en la mondo. Se ni ne povis profunde analizi ĝin, ni tamen prezentas al vi du kontribuaĵojn, de Henri Masson kaj Alexandre Baudry, kiuj informas kaj invitas al plua diskuto pri la temo.

La revuo ne havas nur malgajajn temojn. Por alporti iom da gajo, ni intervjuis la animaciiston Simono K. Barney, kiu ĵus kreis du mallongajn filmetojn, kiuj altiris atenton pro siaj bonhumoro kaj spriteco! Ankoraŭ pri kulturo, nia kunlaboranto Aleksander Osincev prezentas superrigardon pri la filma jaro 2010, kaj diskuton pri kopirajto, kiun li ekigis en pasinta eldono daŭrigas per reago, Sergey Tyrin. Plezure ni anoncas novan rubrikon, tiu estas la “Blaga Blogo”, de Viktoro Solé, en kiu li ekde nun satire kaj amuze prezentos fikciajn blogaĵojn.

Kaj estas pliaj novaĵoj — Post longaj diskuto kaj esploro ni decidis reveni al la tradicia formato de la gazeto, kiun ĝi havis ĝis en la 90aj jaroj - iomete malpligranda ol en la lastaj jaroj. Ni ankaŭ aldonis 8 novajn paĝojn al la revuo. Kontakto dikiĝas! Bonege, ĉu ne? Per ambaŭ ŝanĝoj, ni celas fari ĝin pli facile kaj ĝue legebla. El tiuj novaj paĝoj, el tiu, 4 estos dediĉitaj al nova movada rubriko “TEJO-Tutmonde”. Kvankam ĝi havas la saman nomon, ĝi ne estas la vera revuo “TEJO-Tutmonde”. La tradicia informilo de TEJO ne plu ekzistos kiel revuo aparta, sed ni decidis daŭre uzi ĝian nomon pro la historio kaj tradicio, kiun ĝi havas. Pliajn detalojn pri tio vi trovos en la retejo de TEJO.

Ni kore dankas pro la pluraj bonegaj reagoj, kiujn ni ricevis pro nia laboro pri la pasinta eldono kaj ankaŭ pardonpetas pro la etaj stumbloj. Al ĉiuj kunlaborantoj, koran dankon. Ni estas malferma kaj atendas viajn reagojn kaj kontakton. Bonan legadon!