Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Niaj Esperantaj emblemoj

Ariadna GUTIÉRREZ - Kubo

La jubilea simbolo

Ĝi estas alternativa simbolo proponita pere de konkurso en 1983. En moderna grafiko, ĝi reprezentas la internan ideon de la lingvo: Kunigi ĉiujn. Ĝi entenas la latinan literon “E”, kaj la cirilan literon “Э”, simbolante la unuigon de Okcidento kaj Oriento. La ideo uzi la du literojn okazis ĉar la simbolo estis kreita antaŭ la fino de la Malvarma Milito. Tiam la latina litero reprezentis Usonon, kaj la cirila Sovetunion, kiam ili estis la ĉefaj oponantoj en la mondo.

Tuj post 1987, specialistino pri merkatado rekomendis ke la liniaro de la simbolo estu ĉiam nigra kaj la interno ĉiam verda. UEA transprenis tiun stilon por siaj presaĵoj en la ekstera mondo. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la “melono”, pro siaj melonecaj formo kaj koloro.

La KEA-simbolo

De antaŭ malmulte da tempo Kuba Esperanto-Asocio ŝanĝis sian simbolon. Temas pri stelo kies verda koloro aperas nur ĉe la pintoj de tiu stelo. Do, inter aliaj vidpunktoj ĝi signifas novan tempon por la Esperanto-movado en Kubo, por novaj ideoj, homfortoj por daŭrigi antaŭen la laboron. La verda stelo klare signifas la esperon, ke ĉio glate iru, same kiel deziris Zamenhof dum la kreado de la internacia lingvo.

UEA-Simbolo

La UEA-simbolo estas unu el miaj plej ŝatataj. Ĝi havas belegajn kolorojn kaj tre gravan signifon por la movado. Ĝi enhavas 5 kolorojn, kio laŭ mia vidpunkto rilatas al la unuiĝo de la 5 kontinentoj, kio certigas la daŭropovan evoluon de Universala Esperanto-Asocio, same kiel la interkonatiĝon kaj interkompreniĝon de tiuj diversaj lingvoj, kulturoj kaj vivmanieroj, kiuj estas reprezentataj de agemaj esperantistoj el diversaj mondopartoj. Pli-malpli same okazas kun la TEJO-emblemo, kiu miaopinie esprimas ankaŭ la emon kunigi gejunulojn el ĉiuj landoj kaj festi kune, uzante la lingvon, kaj lerni novajn aferojn por certigi la estontecon de Esperanto.

Esperanto-flago

Ĝi estis proponita por la unua fojo en la jaro 1892, en artikolo de la revuo “La Esperantisto”, kiel rekona simbolo inter la esperantistoj, sed poste ĝi estis kreita por la Esperanta Klubo de Boulogne-sur-Mer en Francio. Nur kadre de la unua Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1905 ĝi estis oficiale aprobita kiel la reprezenta simbolo de la lingvo en la tuta mondo. La verda koloro de la flago simbolas esperon, la supra blanka parto pacon, kaj ene de ĝi, la verda stelo simbolas la unuiĝon de la kvin kontinentoj en la mondo.

* Kun informoj el Vikipedio