Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La ribelo de Stonewall

Paweł FISCHER-KOTOWSKI — Pollando

Novjorko, 1969. Vendreda vespero, la 27-an de junio. En Greenwich Village, kvartalo de Manhatano, jam tradicie renkontiĝas alternativa junularo, aktivuloj de la feminisma kaj kontraŭrasisma movadoj, kontraŭuloj de la milito en Vjetnamio kaj hipioj. En la amaso da kafejoj kaj trinkejoj regas aparta etoso karakteriza por tiuj jaroj.

Tamen, ne ĉiuj ĝuis tion. La tiama urebstro de Novjorko, la respublikano John Lindsay, havis grandan zorgon: lia populareco draste falis kaj li eĉ malvenkis en la partiaj antaŭbalotoj, en kiuj la Respublikana Partio elektis alian kandidaton por la sekvaj urbestraj balotoj. Lindsay nepre devis fari ion, per kio li vekus admiron de la elektantaro — por tamen elektiĝi por la dua oficperiodo. Tute nature li turnis siajn strebojn al “ordigado” kaj deklaris militon kontraŭ krimetoj por montri sin bona mastro de la urbo. La restarigo de la ordo en la urbo tuŝis ankaŭ Greenwich Village kaj la tieajn trinkejojn, el kiuj ne ĉiuj estis rajtigitaj vendi alkoholon.

Tiun semajnon la polico jam hantis du trinkejojn, sekvis sur la listo Stonewall Inn, ĉe 51–53 Christopher Street. Ĝi estis loko el la speco kiu tiam abundis en Greenwich Village, neniel aparta. Nu, eble krom la fakto, ke ĝia celgrupo estis samseksemuloj kaj apud ili ankaŭ transvestuloj, transseksuloj kaj la tuta gamo da aliuloj kiuj vivis tiam rande de la socio kaj ne estis konsiderataj ĝia parto.

Stonewall Inn ne estis snoba trinkejo por gejaj famuloj, ĝi estis duaranga klubejo sen licenco. La eniro kostis tri dolarojn kaj inter la vizitantoj estis precipe laboristoj, enmigrintoj — grandparte neblankuloj — kaj neplenaĝuloj, kiuj ne estis enlasataj en oficialajn lokojn.

La polico ne traktis milde la klientojn de tiaj tavernoj. Ili devis legitimiĝi, foje estis batitaj, okazis ke iliaj nomoj estis publikigataj en la gazetaro. Insultado kaj interpuŝiĝado estis kutima kaj foje oni ankaŭ arestis iujn homojn. Dancado inter du viroj estis tiutempe malpermesita kaj ankaŭ la vesto devis esti ĉiam taŭga al la sekso menciita en la persona legitimilo.

Tiun memorindan nokton

La inspektoro Seymour Pine gvidas okpersonan skipon da policistoj, kiuj je 01h20 eniras Stonewall Inn. Nur unu el ili havas polican uniformon. La proceduro estas pli-malpli sama kiel kutime: ĉiuj klientoj estas pridemandataj kaj kontrolataj. Post legitimigo la policistoj rajtigas ilin pounuope eliri de la trinkejo. Kaj en tiu momento la normala scenario finiĝas. La homoj, kiuj eliris ne disiĝas, sed atendas antaŭ la enirejo, surstrate. Ĉe Christopher Street la homamaso kreskas kaj rapide atingas ducenton. Kiam la policistoj foriras kun la kelnero, gardisto, tri tansvestuloj kaj unu lesbanino, ekas granda tumulto kaj la amaso komencas krii. Okazas intertaŭzado kaj la lesbanino sukcesas liberiĝi. Ekflugas boteloj, brikoj kaj rubaĵoj. La homoj krias: We want freedom! Gay power! (eo: Ni volas liberecon! Geja povo!).

La policistoj sukcesas kapti hazardan, alisekseman kaj ne-transseksan trapasanton, la muzikiston Dave van Ronk, kaj tiras lin al la trinkejo Stonewall Inn. Ili barikadas la pordon de ene. La homamaso furioziĝas kaj minuton post minuto pligrandiĝas, tiel ke baldaŭ ĝi atingas milon da kapoj. La policistoj skuas kaj batas la kaptiton en la trinkejo, dum la surstrata grupo pli kaj pli premas sur la enirpordon. Fine ĝi malfermiĝas, la policistoj staras kun pafiloj en la manoj: “Ni mortigos la unuan aĉulon, kiu enpaŝos!”. Malantaŭe jam estis aŭdeblaj policaj sirenoj kaj estis klare, ke venos pli da policistoj. La ribelo daŭris ne multe pli ol unu horon kaj ĝia rezulto estis 13 arestitoj kaj pluraj vunditoj.

La novaĵo rapide disvastiĝis: la atestoj de partoprenintoj rapide disvastiĝis en la medio kaj amaskomunikiloj sciigis pri la okazaĵoj la vastan publikon. Homoj ne povis kredi: gejaĉoj ekoponis kaj ribelis. Pluraj samseksemuloj jam la sekvan tagon venis al la loko de la okazaĵoj. Sur la muroj komencis aperi skribaĵoj “Gay Power!” (Eo: Geja Povo!). En la sekvaj tagoj post krepusko ĉiam tumultiĝis kaj la nokto inter la 2-a kaj 3-a de julio 1969 estis eble la kulmino: ĉirkaŭ kvar mil gejoj, lesbaninoj, transgenruloj kaj reĝinjoj (el la angla: drag queens) aktive oponis la policon, ili ekluktis por defendi sian dignon.

Paŝon post paŝo

La ribelo de Stonewall estas konsiderata kiel la komenco de la usona kaj tutmonda movadoj por la gejaj rajtoj. En tiuj 44 jaroj la situacio tre progresis, kvankam daŭre estas pli ol deko da landoj en kiuj seksumado inter virinoj aŭ — eĉ pli ofte — inter viroj, estas mortpunata. Plia deko da ŝtatoj punas “nur” per dumviva malliberigo. Entute samseksaj rilatoj estas kontraŭleĝaj en pli ol 70 landoj. Ĉe la kontraŭa flanko de tiu kontinuo troviĝas la landoj kiuj malpermesas diskriminacion pro seksa orientiĝo kaj seksa identeco. Pli kaj pli el ili agnoskas ankaŭ interedzecon de samseksaj paroj, kio ebligas ilian normalan kunvivon — plifaciligas traktadon de formalaĵoj en la poŝto, oficejoj; ebligas facile heredi post la partnero; en kelkaj kazoj rajtigas kunvivulon al sanasekuro. Nenio pli ol la ordinara vivo, kiun havas ankaŭ aliseksemuloj. Kun tiu eta diferenco, ke la duaj ne devas por tiu normaleco batali kaj ilin oni ne refutas per argumentoj pri “senrajtaj privilegioj”. Preskaŭ miliardo da homoj loĝas en la landoj kaj teritorioj kiuj agnoskas samseksajn interedzecojn.

En kelkaj landoj tamen videblas malprogreso. En junio 2013, en Rusio ekvalidis nova leĝo kiu malpermesas “propagandon de netradiciaj seksaj rilatoj” inter neplenaĝuloj. Jam nun antaŭvideblas eventualaj misuzoj: kion signifas “propagandi netradiciajn seksajn rilatojn”? Ĉu ekzemple du knabinoj kiuj iras surstrate manenmane propagandas “netradician seksan rilaton”? Se jes, ĉu vira-virina paro propagandas aliseksemon? Kaj se oni povus tiel propagandi seksajn orientiĝojn, kiel ekestis samseksemuloj kaj kial ili ankoraŭ ne malaperis?

Kelkaj homoj naskiĝas samseksemaj. Simple estas tiel. Ili ekzistis kaj ekzistos tra la jaroj kaj tra la landoj. La diferenco estas nur en la aliro al tiu afero: en la landoj kie regas superstiĉoj kaj netoleremo al samseksemuloj, ili emas ŝajnigi sin aliseksemaj por eviti mistrakton kaj punon. La scienco ankoraŭ ne donis iun firman klarigon pri la maniero en kiu konstruiĝas la seksa orientiĝo. Oni scias nur, ke ĝi ne estas absolute fiksa afero kaj duuma sistemo. Temas pri kontinuo sur kiu nur vere malmultaj troviĝas ekstreme: plejparto de la homaro estas ie inter la samseksemo kaj aliseksemo, pli proksime de tiu aŭ alia fino; kelkaj estas ambaŭseksemaj kaj same bone povas sin trovi en rilato kun persono de la sama kaj alia seksoj. La seksa orientiĝo povas ankaŭ iomete evolui dum la vivo, sed ĉiaj provoj influi iun ŝanĝi la seksemon estas vanaj: la medicina mondo jam konsentis, ke la konverta terapio kaj aliaj similaj “kuracadoj” estas neefikaj kaj eĉ danĝeraj por la “pacientoj”.

Samseksemuloj estis, estas kaj plu estos — eĉ malgraŭ leĝo kiu tion “malpermesas”. Ili nur devos vivi kaŝe kaj timide, kio utilas nek por ili, nek por la tuta socio.

Samseksemuloj malsanas... laŭ aŭ pro gejofobiuloj?

Dum pluraj jaroj samseksemo estis rigardata kiel malsano, tamen veraj esploroj komenciĝis tre malfrue. En 1957 la psikologo Evelyn Hooker per projekciaj testoj trovis neniujn diferencojn inter aliseksemuloj kaj samseksemuloj. Aliaj esploroj el 1991 pruvis, ke ankaŭ la kognaj kapabloj ne dependas de la seksa orientiĝo. Iun kontraston montris nur memfido kaj ĝenerala psika stato. Tiuj tamen fontas ne el la seksemo mem, sed ili estas tipa reago al la marĝenigo kaj stampado. El la socia maltoleremo fontas pliaj problemoj, inter kiuj altigita risko pri memmortigo, trouzo de alkoholo kaj deprimiĝo estas nur kelkaj. Psikologoj kaj psikiatroj asertas, ke la kontraŭgejaj antaŭjuĝoj estas tiom pli danĝeraj, ĉar samseksemuloj ofte internigas ilin. Gejofobio — obseda timo kaj/aŭ malamo kontraŭ gejeco — estas foje kaŭzita ĝuste de la malakcepto de la propra samseksemo.

Tial diri, ke gejeco estas malsano, kvankam malvera — ne estas tiom malproksima de la vero. Multajn psikajn problemojn al samseksemuloj kaŭzas la netolerema socio, ne la seksa orientiĝo mem.

Esperante antaŭen

Peter Danning (1928–2002), brita esperantisto, fondis en 1977 la fakan asocion Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG), kiu arigas samseksemulojn kaj helpas al la samideanoj el la landoj en kiuj samseksemo estas kontraŭleĝa aŭ kaŭzas persekutadon. Ĝi estas la unua internacia geja organizo en la mondo, eĉ pli malnova ol Internacia Lesbanina kaj Geja Asocio (ILGA). En marto 1978 LSG eldonis la unuan numeron de Forumo, la membrogazeto kiu aperas ĝis nun.

Ne senbaze oni konsideras la Esperanto-movadon avangarda. Tio aplikiĝas ankaŭ al la GLAT-aferoj. Ekzemple, en 1980 la kongresa temo de la 65-a Universala Kongreso en Stokholmo rilatis al diskriminacio. Jam tiam diskriminacio pro seksa orientiĝo estis traktita samrange kiel tiu kontraŭ pliaĝuloj aŭ handikapuloj kaj en la postkongresa prelegaro “Diskriminacio” (Rotterdam: UEA, 1984) aperis ankaŭ aparta artikolo pri la mistraktado pro samseksemo.

Dek jarojn poste, en 1990, LSG ekhavis kunlaboran kontrakton kun UEA. Ekde tiam ĝi okazigas siajn kunvenojn kadre de la Universalaj Kongresoj. Iĝis jam tradicio, ke LSG renkontiĝas kun la loka aŭ landa organizo de la kongresurbo. En 2013 la liganoj vizitis en Rejkjaviko la sidejon de Samtökin ’78 (Organizo ’78) kaj ankaŭ rezoluciis pri la bona situacio de la GLAT-personoj en la kongreslando. Tio inspiris poste artikolon en la populara anglalingva revuo The Reykjavík Grapevine: “Konferencaj gastoj ravitaj pri la gejaj rajtoj en Islando”.

Fakte, ioman malprogreson portis nur la jarcentŝanĝo, kiam TEJO interalie revokis organizon de la seminario, kies temo devintus rilati i.a. al la demandoj pri seksa egaleco kaj seksa orientiĝo. “TEJO ne estas geja organizo”, klarigis estrarano. Tiu kulpo ankoraŭ ne estas elaĉetita.

La Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG):

www.lsg-esperanto.org.

Kuriozaĵoj

Polari estas “geja lingvo”. Fakte, temas pri lingva miksaĵo de la angla, itala kaj romaa (cigana lingvo). Tiun sekretan slangon uzis ĝis la 1960-aj jaroj la geja subkulturo en Britio.

La centro por Kulturo kaj Malstreĉiĝo (Cultuur en Ontspanningscentrum, COC) estas la plej malnova GLAT-organizo en la mondo. Ĝi estis fondita en Amsterdamo en 1946 kaj ĝia nomo celis kaŝi la verajn agadcelojn. La organizo funkcias ĝis nun kaj uzas kiel nomon la malnovan akronimon COC.

Rezultoj de la antropologiaj esploroj (...) donas neniun apogon al la opinio, ke la civilizo aŭ la kapablo de la socio por travivi dependas nur de la geedzeco, daŭrigata kiel ekskluzive aliseksema institucio. La antropologiaj esploroj prefere subtenas la tezon, ke vasta aro da tipoj de familio, inkluzive de la familioj kiuj baziĝas sur rilato inter samseksaj personoj, povas kontribui al stabila kaj humana socio.” — Usona Antropologia Asocio, 2004.

La samseksa orientiĝo ne povas esti konsiderata kiel simptomo de deficito en la disvolviĝo de personeco aŭ psikopatologio. La kontraŭgejaj antaŭjuĝoj negative influas la psikan sanon, kontribuante al firma sento de stampiteco kaj profunda memkritikeco de samseksemuloj per la internigo de tiuj antaŭjuĝoj.” — Usona Psikoanaliza Asocio, 1999

Vortareto

aliseksemulo (foje ankaŭ malsamseksemulo): persono kiu havas korinklinon kaj/aŭ seksinklinon al la individuoj de la kontraŭa sekso (virinema viro, virema virino).

ambaŭseksemulo: persono kiu havas korinklinon kaj/aŭ seksinklinon al la individuoj de ambaŭ seksoj.

reĝinjo (drag queen): viro kiu per vestaĵo kaj ŝminko zorge sin identigas kun virino, kutime temas pri speciala troigo kaj parodio, reĝinjoj partoprenas artajn spektaklojn kaj prezentiĝas en trinkejoj por amuzi la publikon.

gejo: samseksemulo.

gejofobio: kontraŭgeja antaŭjuĝo, timo kaj/aŭ malamo kontraŭ samseksemuloj.

GLAT: akronimo por gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.

lesbanino: samseksema virino, gejino.

samseksemulo: persono kiu havas korinklinon kaj/aŭ seksinklinon al la individuoj de la sama sekso (virema viro, virinema virino).

transseksulo: persono kies biologia sekso diferencas de la psika/ socia sekso kaj kiu strebas ĝustigi la sekson indikatan en la dokumentoj, ofte eĉ faras seks-korektan operacion.

transvestulo: persono kiu vestas sin per vestaĵoj karakterizaj por la kontraŭa sekso.